Paŭl Peeraerts Published on November 4, 2007
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
Ĝeneralaj kondiĉoj por uzado
Posted on November 19, 2007
105 comments (latest 2 years ago)
[de]+[eo] Mal vorstellen ... Ĉu mi rajtas prezenti?
Posted on November 12, 2007
1 comment (latest 2 years ago)
[nl] The mother your visit is a sleep to the favor or to the bed your mind
Posted on November 9, 2007
8 comments (latest 2 years ago)
200!
Posted on November 7, 2007
8 comments (latest 2 years ago)
La regulo pri la trionoj
9 comments (latest 2 years ago)
Wenn der Schneider auf den Tisch klopft ...
Posted on November 2nd, 2007
26 comments (latest 23 months ago)
La esperantlingva fasado de ipernity
Posted on October 24, 2007
12 comments (latest 2 years ago)
100!
Posted on October 19, 2007
19 comments (latest 2 years ago)
Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (A-G)
Posted on October 19, 2007
13 comments (latest 22 months ago)

Keyword tags

esperanto

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 2 437 times

La regulo pri la trionoj

Sunday November 4, 2007 at 01:05PM

Jen teksto, kiun mi iam verkis. Por ke ĝi ne perdiĝu, mi afiŝas ĝin tie ĉi.

La regulo pri la trionoj estas regulo en la fotografio, kiu povas fari bildojn pri interesaj. Multaj fotografoj intence uzas ĝin; aliaj intuicie aplikas ĝin sen konscii pri ĝi.

La regulo pri la trionoj unue trionigas la bildon, kreante du horizontalajn liniojn, kiuj dividas la bildon en tri same grandajn horizontalajn blokojn; poste ĝi denove trionigas ĝin, kreante du vertikalajn liniojn, kiuj dividas la bildon en tri same grandajn vertikalajn blokojn, tiel atingante naŭ kvadratojn.

Se la plej grava parto de foto troviĝas en la meza kvadrato, la rigardanto kutime konsideras la bildon ne alloga, tro normala. Se la plej grava parto tamen troviĝas sur unu el la kvar krucoj (nomataj fortaj punktoj), ĝi ricevas fortan dinamikan karakteron. Aliaj gravaj elementoj de la foto prefere troviĝu sur unu el la 4 linioj.

Tre bela bildo por ilustri tion troviĝas en Vikipedio:

9 Comments / add your comment?

Lodchjo says:
Estus bona ideo aperigi en epizodoj lecionetojn pri fotografio en Ipernity, eventuale per via blogo kiel nun. Mi foje trovis belan retan kurson pri fotografio, se mi retrovas ghin... mi sendos al vi, se vi interesighas.
Posted 2 years ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ho jes, tre volonte!
Posted 2 years ago. ( permalink / translate )
Roland Platteau says:
dankon por la instruo, interesa!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ne dankinde, Roland!
Posted 2 years ago. ( permalink / translate )
Jomo Ipfelkofer says:
Tre interesa, obeinda propono. Mi lernis ion similan antaux longa tempo per fotoj en "El Popola Cxinio". Mi mem studas pri proporcioj laux la "Ora Sekcio" en fotoj, pentrajxoj ktp.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Aleksandro Horváth says:
Foje ankaux sur la ekraneto de mia digitala fotoaparato aperas cxi tiuj linioj. Mi pensis, mi devas starigi la cxefan temon de la boldo en la centran kvadraton. Sekvantfoje mi obeos vian konsilon. Mi scivolas pri la rezulto.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Jes, sed atentu. Iuj fotiloj enfokusigas ĝuste tiun mezan kvadraton. Vi devos do iom eksperimenti. Eble indas unue enfokusigi kiam la ĉefa objekto estas en la meza kvadrato, kaj poste movi vian fotilon iomete kaj apliki la ĉi-supran regulon, kaj nur poste eksponi.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
La problemo estas fakte, ke kiam oni faras foton, ĝenerale oni NE havas la tempon pripensi kaj kontroli la ĝustan pozicion de la trionoj !
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Prave, ofte oni ne povas, sed por pejzaĝoj, homoj kiuj pozas, kaj multaj aliaj "stataj" objektoj, oni ja povas. Alia ebleco estas poste fortranĉi iujn partojn, tiel ke la gravaj objektoj venas en la ĝusta pozicio.
Posted 2 years ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...