Paŭl Peeraerts Published on January 14, 2008
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
Over poëzie in het Esperanto
Posted on March 14, 2008
6 comments (latest 18 months ago)
La Zurenborgdistrikto en Antverpeno
Posted on February 22, 2008
4 comments (latest 20 months ago)
Zu viele Menschen willkürlich in U-Haft
Posted on February 7, 2008
13 comments (latest 20 months ago)
Petro 2
Posted on January 18, 2008
16 comments (latest 16 months ago)
Oftaj demandoj
48 comments (latest 14 months ago)
500!
Posted on January 13, 2008
8 comments (latest 21 months ago)
Petro
Posted on January 11, 2008
4 comments (latest 21 months ago)
Babile pri fotografio: diagonaloj
Posted on December 16, 2007
12 comments (latest 21 months ago)
Babile pri fotografio: ŝablonoj
Posted on December 13, 2007
6 comments (latest 22 months ago)

Keyword tags

ipernity
esperanto

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 11 people added it to their favorites
  2. Read 6 789 times

Oftaj demandoj

Monday January 14, 2008 at 04:30PM

En la lastaj semajnoj pluraj demandis min pri Ipernity. Mi nun iom post iom listigos tiujn demandojn, kune kun iliaj respondoj, kio ja povas esti utila por aliaj. Se vi ne trovos la respondon al via demando tie ĉi, bonvolu klarigi vian problemon en la forumo pri demandoj kaj respondoj!

Enhavo:

  1. Albumoj
  2. Bildoj
  3. Etikedoj
  4. Grupoj
  5. Ipernity
  6. Kiu faras kion?
  7. Lea
  8. Ludlistoj
  9. Membreco
  10. Retbabilado
  11. Vizitoj

 

Kio estas la signifo de la vorto Ipernity?

La vorto konsistas el du partoj: IP kaj eternity. IP devenas de la angla Internet Protocol, la protokolo sur kiu baziĝas tre multe en Interreto, kaj la dua parto estas la vosto de eternity, eterneco.

 

Ĉu oni povas ŝanĝi la sinsekvon de la bildoj?

La sinsekvo en via ĉefa fotaro estas la sinsekvo sur la servilo de Ipernity, alivorte, la sinsekvo en kiu vi alŝutis. La sola eblo por tion ŝanĝi estus viŝi la fotojn kaj alŝuti ilin denove en alia sinsekvo.

Sed vi ja povas ŝanĝi la sinsekvon ene de la diversaj albumoj.

 

Kiel oni povas aldoni etikedojn al blogeroj, fotoj aŭ filmoj?

Malfermu la paĝon de la blogero, foto aŭ filmo al kiu vi volas aldoni etikedon (tiel ke vi estas en tiu paĝo en kiu vi povas komenti) kaj tiam dekstre vi vidos ligilon "Aldonu etikedojn".Tie vi povas aldoni ilin.

Se vi aldonas du vortojn, ili estas konsiderataj du etikedoj. Se vi volas, ke du vortoj estu nur unu etikedo, vi bezonas citilojn, ekzemple "trinkejo Zamenhof".

Por serĉi dosierojn kun difinitaj etikedoj, sufiĉas tajpi ilin en la serĉtrabo supre de ĉiu paĝo, aŭ sube de la ĉefpaĝo www.ipernity.com. Se vi tajpas du etikedojn, unue estos montrataj la dosieroj, kiuj havas ambaŭ etikedojn, kaj poste tiujn, kiuj havas nur unu el la du etikedoj.

 

Ĉu oni povas ŝanĝi la sinsekvon de la albumoj?

Ne, provizore oni ne povas tion fari. Sed la peto troviĝas en la dezirlisto de la Ipernity-programisto. Do iam tio aldoniĝos!

Ĉu oni povas ŝanĝi la piktogramon de la albumoj?

Jes, tio estas facila. Alklaku la menuon Mia spaco; Alklaku la menueron DocManager; Elektu la folion Albumoj; Duoble alklaku la albumon en kiu vi volas ŝanĝi la foton; Elektu la deziratan foton kaj trenu la bildon maldekstren al la piktogramo, kiu nun indikas vian albumon; Alklaku Konservi kaj ĉio preta!

Kiel aldoni muzikan fonon al albumo?

Alŝutu al via spaco muzikaĵon, same kiel vi alŝutis la fotojn kaj/aŭ filmetojn. Poste aldonu la muzikaĵon al la albumo, precize kiel vi faris pri la fotoj kaj filmetoj. Kaj jam preta! Kiu vizitos vian albumon aŭdos la de vi aldonitan muzikon!

 

Kiu faras kion en Ipernity?

La ĉefo de la grupo estas Christophe Ruelle. Li estas la programisto kaj konstruis la tuton. Li estas Ipernity. Kiel diris la aliaj, se vi vidas, ke li ne estas konektita, li certe mortis. Li jam montris siajn kapablojn kiel fondanto de Voila.fr, fama franca portalo de France Télécom, konstruita en 1998. Asistas lin Léa d'Ipernity, kiu zorgas pri la kontaktoj kun la membroj kaj gvidas komunikado- kaj merkatado-projektojn. Fine apartenas al la skipo Christian Conti, tiu, kiu faras ĉion, kion la aliaj ne faras. Estas cetere li, kiu respondecas pri la plurlingvigo de Ipernity.

 

Kiu diable estas tiu Lea inter miaj kontaktoj!!??

Kiel vi povas legi supre, Léa d'Ipernity zorgas pri la kontaktoj kun la membroj. Se vi havas ajnan problemon, vi povas plenfide kontakti ŝin (tamen nur se vi konas la francan aŭ anglan). Por ke tio povu okazi facile, ŝi ĉiam aŭtomate troviĝas inter viaj kontaktoj. Sed se vi deziras, vi povas forigi ŝian nomon el via listo.

 

Mi volas scii kiel oni aldonas ludliston al sia ĉefpaĝo.

La ludlisto aperos aŭtomate, post kiam vi alŝutis al via retejo unu aŭ plurajn sonregistraĵojn.

 

Kiel mi povas aldoni miajn fotojn al grupo?

Unue vi devas aliĝi al la grupo. Iru al ĝi kaj dekstre supre alklaku la ligilon Aliĝi al tiu ĉi grupo. Poste iru al la foto, kiun vi volas aldoni al la grupo. Super ĝi vi trovos la piktogramon aldoni al grupo. Alklaku ĝin, kaj elektu la grupon. Kaj preta!

 

Kio estas la diferenco inter baza membreco kaj membreco PRO?

Estas entute 7 diferencoj:

 Baza membrecoMembreco PRO
Alŝutoj200 MB monatesenlime
Aliĝoj al grupojal maksimume 100
al kiom ajn
Originala formato de fotoj kaj filmoj elŝuteblaNeJes
Kontribuoj de membroj videblajLa 1000 lastajĈiuj
Kontribuoj anstataŭigeblajNeJes
Reklamo en la paĝoj de la membrojJesNe
PrezoSenpaga1,99 € monate

Kiel mi povas donaci PRO-membrecon al amiko mia?

Por donaci PRO-membrecon, sendu la jenajn donitaĵojn (vidu la ligilon "Kontakti nin" fine de ĉiu paĝo):
- via retadreso
- salutnomo de la persono al kiu vi volas donaci
- daŭro de la abono (12 aŭ 24 monatoj)
Ipernity sendos al vi pagopeton, kiu enhavas la informojn por povi pagi per Paypal aŭ per kreditkarto. Post kiam la pago okazis, vi estos informita, por ke ankaŭ vi viavice povu informi la personon al kiu vi donacis.

 

Kiel oni nombras vizitojn?

Kiel viziton oni kalkulas ĉiun ensalutintan membron kaj ĉiun anoniman vizitanton, kiu malfermas parton de via spaco. Ni kalkulas viziton nur se la vizitanto vidas dokumenton aŭ artikolon en ties plena paĝo, aŭskultas sonaĵon, rigardas filmon aŭ spektas bildprezenton. Vi do povas kompreni, ke la nombro de vizitoj de difinita dokumento estas kutime subtaksita.

 

Kiel oni povas retbabili?

Tio estas tre simpla. Alklaku supre de iu paĝo la ligilon Kiu estas enreta kaj poste alklaku la ligilon chat apud la nomo de la persono, kun kiu vi deziras babili. Depende de la krozilo, kiun vi uzas, povas esti necese permesi la aperon de spruĉfenestroj por la retregiono ipernity.com. En Fajrovulpo vi agu ekzemple jene: Iru al la menuo Iloj, poste al la menuero Opcioj, elektu la eron Enhavo kaj tie vi vidos la frazon Bloki ŝprucfenestrojn kaj butonon, kie vi povas listigi la esceptojn.

48 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
Bonege! Mi alklakis la stelon.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Dankon, Cindy!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mankas grava demando: kiu diable estas tiu Lea !!??
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Mi pensis, ke tiu estas via kaŝa amikineto, Manolo! :-)
Sed mi aldonos tuj la demandon kaj la respondon al mia blogaĵo!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Lejla replies:
Mi tre dankas viajn respondojn al la demandoj!
Ankaŭ mi havas demandon: por kio oni utiligas la eblecon voĉdoni? Ĉu poste io okazos al la voĉdonitaj fotoj?
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
La vorto "voĉdoni" estas misgvida. Ni plej ofte uzis la (bedaŭrinde iom longan) esprimon "aldoni al la plej ŝatataj (dokumentoj)". Kaj precize tio okazas. Se vi renkontas iun tre belan foton, vi povas aldoni ĝin al viaj plej ŝatataj fotoj (per la stelbutono supre de la foto), kaj tiam vi povas tre facile poste retrovi ĝin en tiu loko: mia spaco -> dokumentoj -> plej ŝatataj. Do neniel temas pri voĉdonado. Estus utile adapti la radikon "voĉdon" kie ĝi ankoraŭ aperas, sed ne facile. "1 voĉo" estas tre kompakta esprimo, sed kiel krei ion same kompaktan kun "plej ŝatata"? Por longa esprimo kiel "1 persono markis tiun ĉi bildon plej ŝatata" ofte mankas loko.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts edited this comment 2 years ago.
Lejla replies:
Dankon, Paul! Mi jam ofte uzis la steleton, sed mi ne sciis ĝuste pro kio ĝi estas utila :)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Dankon!
Gravaj viaj klarigoj.
Tie mi trovis la deziritajn respondojn.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Laŭ mi gravas aldoni al 'Kiel oni povas retbabili?', ke en Firefox aŭ alia krozilo kun koncerna funkcio oni bezonas permesi/malbloki 'pop-up'-fenestrojn (aŭ entute, aŭ speciale por www.ipernity.com). Tion mi eltrovis nur hieraŭ, post multaj vanaj babilprovoj pli fruaj.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Bone. Mi aldonos tion. Dankon pro la rimarko!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
Oftaj Demandoj estis tre oportunaj, kiam mi pensis pri ili, ilin mi renkontis. Mi tre dankas pro via tauxga kaj oportuna preciza laboro!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Dankon!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Jozefo Nemeth says:
Karaj,
mi estas komencanto cxi tie. Cxu eblas, ke anstatau la anglalingvaj ordonoj mi vidu Esperantlingvajn ordonojn en la administra parto de Ipernity?
amike
Jozefo
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Jes, kompreneble. Sube de ĉiu paĝo vi vidos la vorton "Esperanto". Alklaku ĝin, kaj ekde tiu momento ĉio estos en Esperanto!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro replies:
Tio montras aferon, pri kiu mi jam antaŭe kelkfoje pensis: la ligiloj por ŝanĝi la fasadan lingvon estas tro kaŝitaj. Ili devus troviĝi pli supre, en pli videbla loko. Eble ili povus aperi pli eĉ pli videble en la komenco, kiam oni aliĝas?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Korekteto:
> Iru al ĝi kaj dekstre sube alklaku la ligilon Aliĝi al tiu ĉi grupo
devas esti
-> dekstre supre
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Fakte ekzistas tiu ligilo kaj dekstre supre kaj dekstre sube. Sed tiu supra eble estas pli facile trovebla (kvankam en pli etaj literoj). Do mi ŝanĝos al "supra"!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Ho, vi pravas. Tiun malsupran mi ne rimarkis.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Danypro says:
euh kan da ook is in t Nederlands ??? k versta er de helft nie van

--
Seen in a user home page (?)
Posted 23 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ik vermoed dat onze Nederlanders ondertussen ook aan de vertaling van de FAQ's bezig zullen zijn, Dany! Dus nog even geduld ;-)
Posted 23 months ago. ( permalink / translate )
Lluís says:
Ĉe mia nomo fojfoje mi vidas oran ŝildon. Ĉu vi scias kion tio signifas? La homoj de ipernity metis neniun ALT-tekston klarigan.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Vi estas administranto de iuj grupoj, ĉu ne? Tio estas la simbolo de administranto.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Prave. Dankon! :) Mi vidis ankaŭ arĝentajn ŝildojn. Kion ili signifas?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
La arĝentaj indikas kontrolantojn de grupoj
Posted 23 months ago. ( permalink )
Geoffrey King says:
Jen demando kiu eble ne havas respondon, aŭ eble mi ne sufiĉe lerte serĉis ĝin. En la sekcio Muziko, pri laste aldonitaj eroj aperas la nomoj de la sendintoj, sed ne indikiĝas kion ili sendis. Ĉu ekzistas facila rimedo por scii tion? Se necesas alklaki ĉiun unuopan sendinton, tio estus longa laboro...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ĉu vi parolas pri tiu ĉi adreso? www.ipernity.com/explore/latest/audio

Sufiĉas ŝovi vian muson malrapide de unu piktogramo al la alia, kaj tiam vi vidos la titolojn.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Dankon por utilaj klarigoj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Ĥod says:
Gratulojn, Paul!


--
Ĥod
Posted 22 months ago. ( permalink )
Griza Leono says:
Dankon, Paul, nun mi almenaŭ scias de kie venas tiu nomo Ipernity.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Geoffrey King says:
Dankon pro la klarigo pri muzikaĵoj; efektive mi devas tiom malrapide movi la muson, ke mi eĉ ne rimarkis, ke tio funkcias!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Bona parto de la vizitantoj estas anonimaj. Kiu estas la ŝlosilpaŝo por iĝi aŭ maliĝi anonima? Ĉu la anonimuloj lasas neniun statistikan spuron, ekzemple pri landaparteno?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Se vi ensalutas, vi ne estas anonima. Se vi vizitas paĝon ne ensalutinte, tiam vi estas notita kiel anonima vizitanto. Certe anonimuloj lasas spurojn en la serviloj de Ipernity, nome sian IP-numeron, kaj per tabeloj oni povus ekscii, de kie ili venas, sed tio estas iom nepraktika por ordinara homo.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Getuls de AGFU Francisko Garcia says:
MI NE SCXIAS KIEL MALFERMI FENESTRETON POR CXATUMI KUN PERSONO KIU ACEPTIS CXATUMI? KION MI DEVAS FARI? DANKON
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Depende de la krozilo, kiun vi uzas, povas esti necese permesi la aperon de spruĉfenestroj por la retregiono ipernity.com. En Fajrovulpo vi agu ekzemple jene: Iru al la menuo Iloj, poste al la menuero Opcioj, elektu la eron Enhavo kaj tie vi vidos la frazon Bloki ŝprucfenestrojn kaj butonon, kie vi povas listigi la esceptojn.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Dankon pro la informo, Paŭl.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Paŭl,
ĉu vi scias kiel serĉi grupojn (aŭ homojn) laŭ lingva kriterio? La serĉilo nenion sugestas por trovi grupon de samlingvanoj, eĉ se hazardaj samlingvanoj. Eble tio ne estas programita?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Ne, mi kredas, ke tio ne estas programita. Sed ekzistas aliaj facilaj vojoj. Se vi serĉas grupojn, en kies priskribo aperas la vorto "kaj", vi tre verŝajne trovos la grandan plimulton. Vi povos fari duan provon kun la vorto "kiu".
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Dankon. Sed mi celis trovi katalunojn kaj katalunaĵojn. Mi pripensos katalunajn ŝlosilvortojn.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Mi proponas "butifarra" :-D
Posted 15 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Paul,

Kie trovigxas la opcion "plu sendi" por indiki gxin al geamikoj?
Mi jam elektis gxin, kiun tre placxas al mi sed mi ne memoras gxian lokon.
Mi antauxdankas.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Vi volas plusendi la tekston de tiu ĉi blogo, ĉu? Do supre, sub la dato, estas griza trianguleto. Alklaku ĝin, kaj elektu "Plusendi per iperPoŝto".
Posted 21 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Viaj ligiloj al la unuopaj demandoj ne plu funkcias.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Dankon pro la averto. Parto de la fontokodo simple malaperis. Mi ne komprenas. Mi nun restaŭris la tuton.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts edited this comment 20 months ago.
Gražina says:
Kara Paul, mi metis multajn fotojn de Baltiaj Esperanto tagoj, sed la pli multo de ili estas fotitaj de miaj lernantinoj. Mi ne trovas kiel mi povas indiki, ke ne mi, sed ili fotis, ja aŭtomate aperas "fotita de Gražina".:-( Ili ne protestos, sed mi sentas konsciencriproĉetojn:-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
La sola maniero estas meti informon sub la foto, kiel mi faris en tiu ĉi grandioza foto mia. Laŭ la regularo de Ipernity, kiun ĉiu subskribis, sed kompreneble forgesis ;-) vi ne rajtas alŝuti fotojn, kiuj ne estas viaj. Kaj sekve iu loko por la nomo de la fotisto ja ne estas antaŭvidita. Sed se la fotinto konsentas pri la aperigo de sia verko en via spaco, certe ne estos problemo.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts edited this comment 20 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Paŭl, post la protesto de Imre Szabó (elp. sabo) mi demandas, kio estas furorlisto kaj kiel ĝi estas alirebla?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Saluton Blazio. Mi intencas baldaŭ verki tekston pri tio en la forumo Ipernity: demandoj kaj respondoj. Bonvolu do regule rigardi tie. La furorliston vi trovos dekstre supre de ĉiu paĝo, en la menuo Esplori, menuero Tio furoras!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon, mi estas ĝin trovinta!

Blazio
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...