Paŭl Peeraerts Published on July 12, 2007
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
[Nederlands] Reviewme
Posted on August 7, 2007
5 comments (latest 15 months ago)
Karen
Posted on July 28, 2007
2 comments (latest 15 months ago)
Spam kann auch schön sein!
Posted on July 25, 2007
3 comments (latest 13 months ago)
Liesbet
Posted on July 14, 2007
3 comments (latest 16 months ago)
[esperanto] La ŝipliftoj de la Canal du Centre
2 comments (latest 8 months ago)
[esperanto+] "Flickr" malbone flikas
Posted on July 10, 2007
5 comments (latest 16 months ago)
[deutsch] AVI-Frustration
Posted on July 7, 2007
17 comments (latest 16 months ago)
[english] My Ipernity wish list
Posted on June 26, 2007
16 comments (latest 2 weeks ago)
De gustibus non est disputandum ...
Posted on June 25, 2007
2 comments (latest 16 months ago)

Keyword tags

esperanto
canal du centre
strèpy
ŝiplifto

Member tags

Paŭl Peeraerts
Tina S.
Petro Desmet'

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 366 visits

[esperanto] La ŝipliftoj de la Canal du Centre

Thursday July 12, 2007 at 04:29PM

La Canal du Centre en Valonio estas unika pro tio, ke ŝipoj kiuj veturas en ĝi, devas aŭ uzi 4 malnovajn ŝipliftojn, aŭ unu tre grandan novan.

En la unua tago de la somero de 2007 Tina, mi kaj amiko Petro vizitis la ŝipliftojn de la Canal du Centre (la centra kanalo) apud La Louvière en Valonio. La malnovaj ŝipliftoj estas kvar enormaj ŝtalaj konstruaĵoj, kiuj zorgas pri tio, ke la kanalo povas transponti diferencon de 68 metroj ene de distanco de ĉ. 7 kilometroj. La Canal du Centre ligas la riveron Mozo kun Skeldo.

La ŝipliftoj estis konstruataj inter 1888 kaj 1917. Ili signifis enorman ŝparon de tempo por la ŝipistoj. Antaŭe ili ja devis pasi dekojn da kluzoj por transponti la saman niveldiferencon.

La liftoj iras supren kaj malsupren per genia sistemo kiu apenaŭ uzas energion. En ĉiu konstruaĵo estas du liftoj. Kiam unu estas supre, la alia estas malsupre, kaj kiam unu malsupreniras, la alia aŭtomate kune supreniras. Sufiĉas aldoni nur iom da pezo - sub formo de akvo - al la supra lifto, por ke tiu malrapide malleviĝu, kaj la alia leviĝu.

La ŝipoj de Kompanio de la Centra Kanalo, veraj navigiloj por retroigi laŭ la tempo, ebligas al la vizitantoj malkovri tiun hidraŭlikan heredaĵon, ununuran en Eŭropo. La kompanio fakte proponas multnombrajn servojn. Ekzemple sperti la hidraŭlikan ŝiplifton de la 19a jarcento en la centra kanalo; veturi per trajneto kaj ekkoni la malnovajn teknikojn de haŭlado; eniri ŝipon, tiratan de ĉevalo; ekskursi per barĝo, ktp.

La malnovaj liftoj ankoraŭ funkcias sed ne estas sufiĉe grandaj por akcepti la plej modernajn ŝipojn. Por akcepti 1350-tunajn ŝipojn, nepris la konstruado de pli granda kabla ŝiplifto. Tiun oni konstruis en Strèpy. Ĝi estas la plej granda ŝiplifto en la mondo, venkanta akvonivelan diferencon de 74 m.

Sciendaĵoj

La nova ŝiplifto de Strèpy konsistas el du trogoj, longaj je 112 m kaj larĝaj je 12 m. Ili pezas po 8000 tunojn. La surfaco de ĉiu el ili estas tiel granda kiel futbalejo. Ĝi funkcias per du trogoj, kiuj povus akcepti ŝipojn pezajn 1370 tunojn. La niveldiferenco estas 68 m kaj estas superata en 40 minutoj!

Apud la ŝiplifto estas informejo, kiu posedas aŭdvidajn aparatojn, planojn, skizon kaj fosiliojn. Belvidejo kun stirata tablo proponas vidaĵon de la konstruita ŝiplifto kaj de la ĉirkaŭa regiono.

De la turo en la parko oni povas vidi la Atomiumon en Bruselo, la monumentan leonon en Waterloo [ŭáterlo] kaj la ŝiplifton de Strèpy-Thieu [strepi tje].

 

Pliaj fotoj pri la malnovaj liftoj:

 

Pliaj fotoj pri la nova ŝiplifto en Strèpy:

2 Comments / add your comment?

Silvia Garnero says:
Gratulon, vi skribis vere interesan kaj klarigan artikolon pri la liftoj menciitaj de Petro Desmets en sia blogo kiun mi jxus vizitis. Amikajn Salutojn. Silvia Garnero.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Koran dankon, Silvia. Mi ĝojas, ke vi ŝatas ĝin!
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.