Paŭl Peeraerts Published on June 13, 2009
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
[nl] Interview
Posted on November 13, 2009
17 comments (latest 3 weeks ago)
[nl] Esperanto, een taal om van te houden
Posted on October 26, 2009
4 comments (latest 8 weeks ago)
[nl] Haar naam was Neda
Posted on June 25, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
[eo] La plej bona ĉokolado de la mondo
28 comments (latest 4 weeks ago)
[eo] Nova tradukilo angla-esperanta
Posted on February 5, 2009
12 comments (latest 8 months ago)
[eo] Purpura Kristnasko
Posted on December 24, 2008
7 comments (latest 11 months ago)
[eo] Mi ne estas ipernity (ĉu bedaŭrinde?)
Posted on November 21, 2008
12 comments (latest 12 months ago)
[nl] Vaarsche bollen
Posted on November 18, 2008
6 comments (latest 12 months ago)
[fr] Vive le spam (4)
Posted on October 14, 2008
5 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 4 people added it to their favorites
  2. Read 815 times

[eo] La plej bona ĉokolado de la mondo

Saturday June 13, 2009 at 11:07AM

Unu el miaj amikoj demandis: "Ĉu vi scias kiamaniere via lando sukcesas, malgraŭ nenia plantado de kakao, produkti tion kio estas konata kiel "la plej bona ĉokolado de la mondo"? Ĉu vi scias la sekreton de la sukceso?"

Nu, tute ne temas pri sekreto! Fakte ekzistas pluraj kialoj, sed laŭ mia kompreno la ĉefa kialo estas la jena:

Ĉokolado ĉefe konsistas el kakao kaj graso. Por belga ĉokolado estas uzata nur graso el la kakao-nukso. En aliaj landoj oni uzas diversajn aliajn (malmultekostajn) grasojn. Se en Belgio oni uzus alian grason, oni ne rajtus nomi ĝin ĉokolado. Kaj efektive iuj firmaoj uzas aliajn grasojn, sed vendas sian produkton sub la nomo "kakao-fantaziaĵo".

Ambao
Ambao
Tamen, la leĝo, kiu diras, ke ĉokolado rajtas enhavi neniun alian grason ol kakao-graso, ŝanĝiĝis en 2003, sub influo de eŭropa leĝo n-ro 2000/36/EU. Tiu leĝo antaŭvidas, ke en Eŭropo ĉokolado rajtas enhavi 5 % da aliaj malmultekostaj grasoj. Sekve la ĉokolado iĝas malpli kosta, sed ankaŭ malpli bongusta. Pri tiu leĝo Belgio forte protestis, sed la plimulto decidis alimaniere ...). Ekde tiam Belgio proprainiciate enkondukis la Ambao-piktogramon. Se vi vidas belgan ĉokoladon kun la Ambao-marko, vi scias, ke ne estas aliaj grasoj uzitaj ol kakao-graso.

Laŭdire ekzistus ankoraŭ aliaj kialoj pri la bongusteco de belga ĉokolado:

  • la kakaograjnoj en Belgio estas muelitaj ĝis grandeco de 12 mikrometroj (ekzemple en brita ĉokolado estas uzataj kakaeroj de 24 mikrometroj).
  • la sukero uzita estus pli bonkvalita.
  • belga ĉokolado devas enhavi minimume 35 % da kakao, sed la praktika minimumo estas 43 % kaj ekzistas multaj specoj de 70, 80 kaj eĉ 90 %.

Jen do la granda sekreto. Bonan apetiton!

28 Comments / add your comment?

V I Z I László* says:
Kion oni povus scii pri svisa ĉokolado? Ankaŭ ĝi estas fama.

Laŭ mia opinio EU devus ne preskribi la konsiston de ĉokolado, sed preskribi unuecan, devige uzatan sistemon por indiki la kvaliton.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Mi ne scias. Tion iu sviso respondu ;-) Mi tre escepte manĝas iom da Toblerone, ekzemple, sed mi tamen preferas mian propran tre nigran kun 80 % da kakao!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Raj replies:
"Via propra"?.. Ĉu Vi mem faras ?!.. :-)
Ĉu Vi spertis, ke nigra, ne tiel dolĉa, amara pro pli granda kvanto de seka kakaosubstanco, pli bongustas ne maĉante, sed suĉante ?...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Raj edited this comment 6 months ago.
Paŭl Peeraertspro replies:
Ne, mi ne faras mem, Raj. Mi estus devinta skribi "mia kutima"! Pri la diferenco inter suĉado kaj maĉado mi ne konsciis. Sed mi ĉiam suĉas ĉokoladon kaj neniam maĉas. Eble mi instinkte sentis tion ;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Riŝo replies:
Mi ne havas specialajn sciojn pri ĉokolado, sed antaŭ nelonge vizitis interesan ekspozicion pri la ĉokoladfabriko Suchard iam en Serrières/Neŭŝatelo/Svisio kaj nun en Lörrach/Germanio kaj apartenanta al la usona koncerno Kraft :
http://www.railaway.ch/deutsch/kunst-kultur/westschweiz/die-welt-von-suchard

Pri la historio de la ĉokoladfabrikado (pluraj lingvoj) :
http://www.swissworld.org/de/schweiz/dossiers/schokolade/schokolade_in_der_schweiz

Toblerone estis nomita lau la firmao Tobler kiu en la 1970aj jaroj kunfandiĝis kun Suchard.

La koncerna leĝo permesas jenajn grasojn :
http://www.admin.ch/ch/d/sr/817_022_101/app7.html
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Ekde kelkaj jaroj ekvacio formiĝis en mia kapo: belga ĉokolado = dioksinoj (pro iama skandalo...) Tamen mi foje venkas miajn skrupulojn, ĉefe kiam oni donacas al mi belgajn bombonojn, he, he...

Nuntempe en mia hejmo ne mankas Lindt (ĉu svisa?) je minimuma 85% da kakao. Ju pli maldolĉa kaj amara la ĉokolado, des pli multe mi ŝatas ĝin.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Dioksino en belga ĉokolado? Mi memoras nur pri Nestlé, kiu estas ja svisa. Se mi ĝuste komprenas, sed mi ne estas fakulo, dioksino povas aperi en bestaj grasoj. Sed bestaj grasoj ne aperas en la origina belga ĉokolado, nur kakao-graso.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Ĉu vi memoras pri tiu skandalo? Efektive, temis pri toksiiĝoj de bestoj (kokido estis la plej tipa besto trafita) en Belgujo; la dioksinoj fiksiĝas en la graso; kaj el bestograso oni faras dolĉaĵojn kaj ankaŭ tiujn tipajn belgajn bombonojn (la ne-ĉokoladan parton: internan ŝmiraĵon, kremon, ktp).

Do tiam, la amaskomunikiloj timige (kiel ĉiam) informis pri la afero kaj igis ĉiujn belgajn manufakturitajn manĝaĵojn suspektindaj.

Pri la belga ĉokolado ne bombona, sed laŭ tabuletoj, mi scias malmulte. Ĉu "ambao" estas fidinda marko de ĉokolado, kun specimenoj de 85% da kakao, kiun mi eventuale povus aĉeti en mia lando?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Diable! Mi preterlegis la parton de via mesaĝo kiu priskribas la markon "ambao".

Do, mi klopodos postsekvi tiun emblemon en la magazenoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Jes, pri la dioksina krizo mi certe memoras. De unu tago al la alia ne plu estis haveblaj en la butikoj ovoj kaj viando. La fiŝvendistoj iĝis milionuloj en kelkaj semajnoj. Sed pri dioksino en ĉokoladaĵoj mi tute ne aŭdis tiam.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts edited this comment 6 months ago.
Raŝi says:
Pitagorajn salutojn Paŭl! Kredu min, mi ne esperadis respondon tiom kompleta! Ĉu vi estas spertulo pri ĉokolado? Ek de nun mi manĝos ĉokoladon kun gusto k scienco. Tie ĉi en Brazilo estas kelkaj ĉokoladoj kia gusto ŝajnas kandelo, estas vere krimo al la ĉokoladamantoj! Mi dankegas vin Paŭl kaj mi adiaŭas vin amike k ĉokolade.... PS: Mi neniam mangis kandelon sed tiu ĉokolado supremenciita tian aspektas...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Raŝi edited this comment 6 months ago.
Zefirina says:
Dankon pro sciiga artikolo. Mi ŝatas ĉokoladon, sed mi ne sciis ke nepovas esti krom kakao-graso aliaj grasoj. Mi trarigardis kelkaj miaj ŝatataj litovaj ĉokoladoj, bedaŭrinde ili estas kun alia graso ankaŭ. Mi ne memoras, kiu produktas, sed mi tre ŝatas nigran ĉokoladon kun ruĝa pipro :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Ambao signifas "kakao" en la svahila lingvo. Ĝi estas kvalita indikilo kreita de la belga ministrejo pri ekonomio kontraŭ la supre menciata Eu-leĝo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
He, he... mi ĵus manĝis stangetojn de oranĝ-ŝeloj kovritaj de nigra kakao. Ĝin portis kolego kiu ĵus venis el deĵorado en Bruselo ;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Nu, espereble via kolego portis nur la ĉokoladon kaj ne la meksikan gripon ... Jes, tiuj oranĝŝeloj (el Sevilla) kun belga ĉokolado vere estas la ĉielo surtera!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Stelo replies:
Ho, kiom da novaĵoj mi legis hodiaŭ, sed la plej bona estas la lasta, mi adoras kaj kutimas manĝi seviljaj amaraj oranĵoj, sed mi neniam vidis tiun specialaĵon pri kiu skribas Manolo kaj vi mem. Mi kun granda kontento manĝus ĝin kiam mi havos feliĉon aĉeti ĝin.
Ĉokoladajn salutojn al vi kara Paul
Posted 5 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Pitagorajn salutojn Paŭl! Malgraŭ la malmuta tempo de kiam mi kontaktas vin, mi jam konas vin tiom sufiĉe por teni vian antaŭakceptadon de mia portugala traduko por mia privata divastigado inter miaj samlandanoj. Bonvolu iri al mia paĝo kaj vidu tion kion mi faris. Mi profitas la okazon por peti helpon de vi: Kiamaniere mi povas meti la "AMBAO-piktogramon" en alia parto de la teksto tiel kiel vi faris? Dankegon mia amiko!!! Ĝis baldaŭ...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Tio estas facila: iru al la paĝo, kie estas la piktogramo, do al http://www.ipernity.com/doc/14343/5113384
Tie supre de la piktogramo alklaku la lupeon. Farinte tion, vi venos sur paĝo, kie meze vi trovos kodon. Tiun kodon vi kopiu en vian paĝon.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Ŝajnas ke mi ne bone klarigis la aferon. Mi jam estis sukcesinta kapti la piktogramon.... La problemo estas ke ĝi estas gluita en la komenco de la teksto kaj mi ŝatus meti ĝin tiel kiel la via, en la maldekstra parto de la ĉircaŭiĝinta teksto! Ĉu estas facila fari tion?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi edited this comment 4 months ago.
Paŭl Peeraertspro replies:
Vi devas simple iom provi. Mi metis la img-etikedon post la dua p-etikedo. Do iru al "modifi la artikolon", tiam alklaku "fonto" kaj provu ŝovi la tutan img-etikedon aliloke.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Mi duonsukcesis! Mi duobligis la piktogramon sed, bedaurinde, la teksto ne ĉirkaŭas ĝin. Kion mi forgesis fari?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Hmmm. Mi atente komparis la fontokodon de via paĝo kaj la fontokodon de mia paĝo, kaj unuavide mi ne rimarkis fundan diferencon. Ĉu estas XHTML-specialisto inter ni, kiu povas respondi?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Pitagorajn salutojn Paul! Ŝajnas ke mi trovis la solvon! Klaku: modifi tiun artikolon/enmeti audvidaĵon/ informoj pri aspekton / ĝisgrandiĝo / maldekstre / akcepti , kaj sube / konservi vian artikolon. Mi elkore dankegas vian atenton al miaj duboj! Ĝis aliamomento....
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Mi revenis tie ĉi ĉar mi forgesis diri al vi tion kion mi eltrovis en la reto rilate al ĉokolado.
1. Svislando estas la lando en kiu la personoj manĝas pli da ĉokolado en la mondo: 10,2 kg po jare
2. Belgio (la dua): 9,8 kg po jare
3. Portugalio estas en la lastaj pozicioj en Eŭropo: 1,6 kg po jare
4. Brazilo (mia lando): pli malpli 2 kg po jare
5. La regiono kie mi loĝas: 3,9 kg po jare
6. En la paska epoko Brazilo iĝas la dua plej konsumanta lando pri ĉokolado (La unua estas Usono)
Se mi ne konfuziĝis rilare al tiom da informojn kiun mi ricevis en nur unu tago la supraj informoj estas verindaj. Pli bone estas konsulti en la reto por verendaj statistikoj!!! Amike... ĝis!!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi edited this comment 4 months ago.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Vi ne povas al vi imagi, kiom utilan informon vi liveris al nia familio per tiu ĉi teksto, Paŭl! :)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Mi tre ĝojas pri tio!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Salla says:
Ankaŭ mi ŝatas maldolĉan kaj amaran ĉokoladon, kaj mi ĝojas ke nuntempe mi povas aĉeti ekologian ĉokoladon kun 85 % kakao ĉi tie. Mi kredas ke, kiam oni aĉetas nur ĉokoladon kun graso el la kakao-nukso ankaŭ fabrikantoj pli ofte uzas ĝin.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Kurt Fischer says:
Chu belga chokolado ne entenas laktajhon?
Chu vi havas kompletan liston de ingrediencoj?
Saluton
Kurt Fischer
Posted 4 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...