| March 2012 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
| March 2012 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Nia servo estis kontinua, laboris do tri brigadoj en ĝi. La brigadoj komencis deĵoron en ĉiu tria tago kaj deĵoris 24 horojn. La homoj estas diversaj kaj ankaŭ la brigadanoj havis diversajn karakterojn. Do estas imagebla, ke laborestro ne estis kontenta pri laboro de certa brigadano aŭ iu brigadano ne deziris kunlabori kun sia laborkunulo. Ĝenerale fine de jaroj okazis skuo de ĉapelo, tio estas lotado pri tio, ke la deĵorontoj en kiu brigado deĵoros venontjare. En ĉapelon estis metitaj slipoj kun la nomoj de brigadanoj kaj post mikso kaj skuo okazis la eltirado de slipoj po unu. Kiam la brigadanoj eksciis, ke en kiu brigado ili deĵoros, prenis venontjaran kalendareton kaj komencis ekde Januaro substreki la datojn, signi la tagojn, kiam ili devos deĵori. Ne estis egale, ke mi dum certa festotago aŭ semajnfine devos deĵori aŭ ne, krome oni kalkulis laŭ tio, je kiu dato petu poste la ferio-tagojn.
Mi ne havis poŝkalendaron, ja mi facile sciis kalkuli pri dato, ĉar por la kalkulado mi havas en la kapo jam delonge serion de nombroj el revuo Pola Esperantisto. Mi informiĝis nur pri la datoj de venontjaraj festotagoj kaj mi kalkulis rapide ĉu mi deĵoros en certa festotago aŭ ne. Kalkulante pri certa dato, ke kioma tago de la jaro ĝi estas, mi eksciis, ke la vicnombro estas dividebla per 3, estas antaŭ aŭ post tia nombro, ja mi sciis, ke en kiu el la unuaj tri tagoj de la jaro deĵoros kaj tio ripetiĝas. La aferon komplikigas, ke monatoj ne havas samnombre tagojn. Tamen mi kalkulas ilin per 30 tagoj kaj poste mi adicias la diferencon, ĉar la menciita serio de nombroj indikas la diferencojn.
Per nombroj de la diferencoj mi scias kalkuli ankaŭ pri dato, ke kiu tago de la semajno ĝi estos aŭ estis. Ja semajnoj venas unu post la alia kaj ekzemple 1-a de Januaro 2001 estis lundo, do ankaŭ 8-a de Januaro en tiu jaro estis lundo. Oni povas diri, ke post sepobloj la tagoj ripetiĝas. La lasta tago de jaro estas, kiel la unua, ĉar 264 estas sepoblo de 52 kaj el tio sekvas, ke la unua tago de la sekva jaro estas, kiel la dua de Januaro en la nuna jaro, escepte post saltojaro. En saltojaro oni devas adicii +1 tagon. Estas facile kalkulebla, ke la unua tago de j. 2011 estas, kiel 13-a de de Januaro 2001, ĉar inter la 11 jaroj troviĝas 2 saltojaroj. 13 estas per 6 pli ol sep, do jaro 2011 komenciĝis per sabato.
Virinoj ofte trompas, se temas pri siaj aĝoj. Scivolante pri la vera aĝo de virino mi unue demandas ŝin pri signonomo de zodiako koncerne ŝian naskiĝon. Nur poste mi demandas, ĉu ŝi scias tion, ke en kiu tago de la semajno ŝi naskiĝis. Multaj ne scias tion. Al tiuj mi volonte helpas ekscii tion. Alikaze se virino scias la tagon, iam, en alia okazo mi ekscias kiam ŝi festas sian naskiĝtagon. El la du lastaj indikoj per takso de ŝia naskojaro mi scias kalkuli ĝuste tion, ke en kiu jaro ŝi naskiĝis. En la takso mi povas erari plus-minus 5 jarojn, ja sama vicnombro de tago en sama monato povas esti sama tago plej baldaŭ en la sesa jaro en sinsekvaj jaroj.
Kalkulante en pasinta aŭ en venonta jaro, unue mi ĉiukaze kalkulas la komencon de tiu jaro kalkulante ankaŭ la saltojarojn. Por tiuj kiuj ne ŝatas kalkuladi kaj ankaŭ kalkulilon ne povas uzi, se ili deziras ekscii pri certa dato, kiu tago de semajno ĝi estas mi proponas lotumadon. Ja kun granda ŝanco oni povas trafi tiun. La ŝanco estas 1 al 7.
www.virtus.hu/?id=detailed_article&aid=109503
Tre pompaĉaj frazoj
Fluas el via buŝ',
Estas sensencaĵoj,
Indikoj en ĝi fuŝ'.
Esenco de l' parol';
Rebuso estas nur
Kaj placebo-pilol'
Malgranda, por la pul'.
La proklam' ne flegas,
Suspekta ĝi, kovril',
Ĉar min ĝi ne regas,
Funkcias jen regil'.
europonto.org/esperanto/eo_eo.htm
Szót érthetsz most hepi déjül!
Ez a divat is elévül!
Nemsokára szóba jön a kínai,
unokámnak ettől lesznek kínjai.
Az'tán később vagy hamarabb
jön az iszlám s vele arab?
Kicsi vagyok, nem sárkány és nem tulok,
- szél szembe fúj - rögtön meg is fordulok,
mert az élet kemény elve,
nem kell közös remény nyelve,
mert mindíg lesz legerősebb,
hatalmasabb, tehetősebb.
Az lesz majd az aktuális,
s benne rejlik a tudás is.
A remény meg remény marad örökre,
nem tennék rá többet, mint a törökre.
Pénz beszél s a kutya ugat
s az erősebb nyelve Basic.
Fidela hundo
kurado vana
post leporoj,
kolapso, vundo,
sufero vana,
poste ploroj!
http://www.ipernity.com/doc/duve-xu/4560421/in/album/118919
Kaj kun lirlo kaj kun bruo
kion celas l' akvofluo?
Ĝi tutcerte celas marojn,
sed ĝi ofte havas barojn.
Ĝia voj' neniam rektus,
se la hom' ĝin ne korektus.
Krome l' vivo kion celas?
Ĉu ĝin nur l' instinkto pelas,
reprodukte kontinui,
iel ajn, sed nepre flui?
Vivon oni jam direktu
kaj se eble tiu rektu!
http://www.ipernity.com/doc/berga/4616132
Povus vivi miaj kaproj
en naturo, kiel l' aproj.
Kelkaj kaproj do perdiĝus,
de rab-bestoj ja prediĝus.
Tamen ili pli multiĝus,
certe ankaŭ tro multiĝus.
Kaprojn, homo ja ne ĉasus,
ĉiu vegetare maĉus.
Konsumiĝus tute flaŭro,
eĉ la lasta krona laŭro,
venus la senglora stato,
ili mortus de malsato.
http://www.ipernity.com/doc/pastoreto/5646694
Kie estas Dio?
En la sunraDio:
Terpatrinon fekundigas,
akvon de la tero tiras,
alten levas kiel nubojn
de okuloj la nebulojn.
Ĝin enhavas frukto, vino,
ne ekzistus homa vivo
se sun' al ni ne ridetus,
min ankaŭ la vivo tedus.
Ĝi regulas teran vivon,
gardu pri ĝi firman fidon!
http://www.ipernity.com/doc/kallegreen/6855788/in/album/173683
La kurteno firme pendas,
kolor-varmon ĝi defendas.
La varmec' ne estas vana,
brilas kurten' diafana.
http://www.a-taste-of-france.com/images/nimes-aquaduct.jpg
Poste pont' kaj viadukto
estis tiu, nia dukto,
ĝi, Romia akvedukto
- diris ulo, ano Nima,
sed ĝi restis anonima
http://www.ize.hu/comments.php?post_id=18629
Kio estas tiel aĉa?
Ĉu spirito palvizaĝa?
Mi timas ĝin iel tuŝi,
En morton ĝi povas puŝi!
Ĉe ĝi aĵ' ne ligno, ŝtono,
Povas esti nur malbono!
Ĝi eble nun petas ion,
Montru spirit' do, ke kion!
La alia uzas aĵon
Kovri per ĝi la vizaĝon.
Ion ĉi tiu jam donos
Aĉaĵon mi ne pardonos!
Ĉu li estas ne demono,
Nur simple malbela homo?
Dum transdon' okazis tuŝo,
Sed ne ŝajnas tio fuŝo.
Nepre devas ni lin palpi
Iom similas li al ni:
havas muskolojn kaj harojn,
montras al ni fajro-farojn.
Aĵojn havas li magiajn,
Voĉojn, bildojn reradiajn.
Lerte scias li do sorĉi,
Ne deziru pri li sonĝi!
http://www.ipernity.com/doc/donlorenzo/4427646/in/profile/78149/self
Nem szerette a férjúr a kagylókat,
a nejére mindeneggyes nagy ló hat,
ő minden nap lovagolna,
kedvenc állata angolna.
Nem mondanám, mert annyira banális,
a jóléthez kell egy villa s kanális.
A férj főzött, kérdi nejét - Ezalatt
hol voltál? - az csak annyit mond - Kanalat!
http://www.ipernity.com/doc/art.n.nudity/10303160
Benu benu benu diojn,
kiuj sendis sunradiojn,
al ĉi-parto de naturo
al okuloj por plezuro!
Danku danku la momenton,
la pelanton, tiun venton,
kiu l' nigrajn nubojn pelis,
ĝustatempe ĝi aperis!
http://www.indavideo.hu/video/Feszekelhagyok
Panja vok' mirinde forta
instigas je salto morta.
Tio estas flugo-provo,
pri kuraĝ' sendube pruvo.
La etuloj kiel prunoj
falas de l' arbo sen plumoj.
Ne vundiĝis anasido,
al la panjo ama fido.
http://www.ipernity.com/doc/marion.belisle/2939850
Kelkaj lamoj povas lami,
ne scipovas dek deklami.
Oni tion ne reklamas,
se dek lamoj jam eklamas,
sed nur unu, se deklamus,
certe oni jam reklamus.
http://www.ize.hu/index.php?search=l%E9gp%E1rn%E1s
Vintroavo per boacoj
kaj rapidaj sportboatoj
flugas tiel super akvo,
kiel mia ĉar' Miraklo.
Favorata veturado;
ĝi funkcias ja sen rado,
forton havas ĝi de vento,
rajdi sur ĝi - fluga sento,
- superflugas ĉian baron,
eĉ ampleksan pluvarbaron,
gajnas de mar' energion
el ventego, nome tion
vent-turbino jam transformas.
Imagu vi! ...
Mi nun dormas.
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Mastro Jano