Antaŭ kelkaj tagoj mi hazarde retrovis la malsupre legeblan, iomete pesimisman poemon. Bedaŭrinde la nuna monda situacio ne estas pli bona ol en la jaro, kiam mi skribis ĝin originale, nome en 1993.



Belaj floroj

Belaj floroj staras ĉie,
sed kelkaj ne vidadas ilin.
Et-infanoj ploras ie,
ne oldoj kunsentadas ilin.
Plantoj etaj kreskas lante,
malmultaj ja ŝatadas ilin.
Arboj grandaj fin-kreskante,
eĉ kelkaj bezonadas ilin.

post-kverelaĉe:

Belaj floroj ne plu estas,
nur detruo ĉie restas.
Et-infanoj ne plu vivas,
nur doloro ĉie regas.
Plantoj etaj ne plu kreskas,
ĉar grundo for-bruladas.
Arboj grandaj ne plu staras,
ĉar fajro ilin manĝas.