Tri estraranoj de ILEI renkontighis sabate la 25an de majo en Budapest; diskutis pri la formata modula trejnado de instruistoj, pri la membro-administrado, pri pretigoj por la baldaua konferenco (71 alighoj), pri aranghoj de ILEI en UK, progreso che la kurso e125 kaj evoluigo de la multlingva retejo de ILEI. Plie, ekspozicio de fruaj numeroj de la kvardekjarighanta Juna amiko nun videblas en Kulturcentro Gresillon.