VROCLAVO KANTAS ESPERANTAJN KANTOJN

La 23an de majo 2014 en Vroclavo ( Pollando / Malsupra Silezio) okazis sekva grava evento kune preparita de esperantistoj (la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo) kaj neesperantistoj (la Elementa Lernejo n-ro 9 en Vroclavo).
En la Elementa Lernejo n-ro 9 je la 11a horo komenciĝis la DUA EŬROPA FESTIVALO DE ESPERANTAJ KANTOJ. Ĉi jare ĝi okazis sub patronadoj de MILA VAN DER HORST KOLIŃSKA, konata esperantistino, honora membro de UEA kaj ILEI, kaj de la senatano de Pola Respubliko prof. EDMUND WITTBRODT, iam ministro pri klerigado en la registaro de Jerzy Buzek, kaj nun prezidanto de la Senata Kolegio por Subtenado de Esperanto kaj ankaŭ INTERNACIA LIGO de ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ.
La festivalo estos okazigata ĉiujare, ĉiun trian vendredon de majo, en du kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto.

La publikon kaj la partoprenantojn en belege ornamita fare de la lernejaj instruistinoj salonego, salutis la direktorino de la lernejo s-ino Anna Szanin kaj la kunordigantino de la evento la direktorino de la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo Małgosia Komarnicka, kiu gvidis la festivalon. Komencante ĉi tiun belan eventon, unue la tuta publiko kune kantis la Eŭropan Himnon en la lingvo Esperanto kaj poste Małgosia Komarnicka tralegis salutleterojn de la patronoj.
Ĉi-jara festivalo havis rimarkeble pli altan nivelon ol pasintjara kaj la ĵurio havis malfacilan tasko por aljuĝi premiojn. Dum interkonsiliĝo de la ĵurio, Helena Biskup deklamis pole kaj Esperante popularajn versaĵojn kaj Bogdan Dembiec sukcese instruis la neesperantan publikon, kanzoneton en la lingvo Esperanto „Hundo estas bona besto”.

Post longa diskuto la ĵurio en la kategorio "solisto" aljuĝis tri premiojn. Ricevis ilin: Kamila Jasionowicz el Złotoryja (la unua premio), Tobiasz Kubisiowski el Krakovo (la dua premio) kaj Bogusia Nowak el Nadolice Małe (la tria premio). En la kategorio "koruso aŭ ensemblo" la ĵurio decidis aljuĝi nur du premiojn. Ilin ricevis la ensemblo “Cicha woda” el Vroclavo (la unua premio) kaj dueto „Julia i Łucja” el Vroclavo (la dua premio). La ĵurio, kiu konsistis el du geesperantistoj, Ala Brodala kaj Zdzisław Koczarski kaj unu neesperantistino Marta Suchta, pritaksis ne nur muzikajn, sed ankaŭ lingvajn valorojn.
Ĉiuj ĉeestantoj ricevis diplomon, kaj la premiitoj, diplomon, pokalon kaj donacopremion. Diplomoj estis disdonitaj ankaŭ al instruistoj, kiuj motivigis kaj preparis siajn lernantojn partopreni la festivalon.
La plenumantoj kaj iliaj instruistoj aŭ gepatroj, kiuj motivigis, preparis kaj akompanis la junajn kantantojn estis invitataj je bongusta manĝaĵo dum kiu oni jam iomete priparolis venontjaran festivalon.

Ĉiuj ĉeestantoj revenis hejmen tre kontentaj, promesante plivastigi sian repertuaron de Esperantaj kantoj. Ili certe estos bonaj ambasadoroj de Esperanto des pli, ke ĵaŭde, la 29an de majo estos profesia surdiskigo de la premiitaj kantoj.
Sumigante la ĉi-jaran Eŭropan Festivalon de Esperantaj Kantoj la organizantoj konstatis, ke bela surprizo estis granda intereso de neesperanta medio por prezenti Esperantajn kantojn, kies vortojn oni devus speciale ellerni. La organizantoj kun bedaŭro konstatis, ke la E-medion reprezentis nur unu esperantisto...

La sekva festivalo okazos la 22an de majo 2015, kaj ni jam nun invitas esperantistojn ĉeesti ĝin.

Por la estraro de la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo
Małgosia Komarnicka
(Vizitu nian Ipernity-paĝaron por vidi pli da fotoj)

Załączniki: 2

Obraz
Premiitoj kaj organizantoj.JPG
Word
VROCLAVO KANTAS ESPERANTAJN KANTOJN.docx

Kliknij tutaj, aby: Odpowiedz lub Przekaż dalej