Sub la titolo "Du gejunuloj trairas Eŭropon bicikle por disvastigi Esperanton" la loka ĵurnalo SUR raportis la 25an de marto 1987 pri la unutaga halto en Malago de la francoj Jorgos Comte kaj Sylvia Michel, kiuj foriris el Perpinjano la 28an de februaro, alvenis en Malago post trairi la hispanan Orienton kaj intencis viziti Varsovion fine de julio por ĉeesti la 72an Universalan Kongreson de Esperanto.
La malaganoj Julio Herrero, Paqui Corrales kaj Antonio Gonzalez renkontis Sylvia kaj Jorgos ĉe la Urbodomo de Malago, kie la ĵurnalisto de SUR intervjuis ilin kun la interpreta helpo de s-ano Julio Herrero.
La renkontiĝon kun Jorgos kaj Sylvia ĉe la Malaga urbodomo ĉeestis ankaŭ tri eksterlandaj esperantistoj tiam feriantaj en Malago, kiuj ankaŭ estis intervjuitaj de la ĵurnalo SUR. (sur la foto aperas maldekstre du esperantistoj el Norvegio, centre s-ano Esa Lang, el Finnlando, kaj dekstre s-anoj Julio Herrero kaj Antonio Gonzalez. Fotis Paqui Corrales).


Jorgos kaj Sylvia fotitaj en la Parko de Malago, kie situas la Urbodomo.
Post la renkontiĝo en Malago, Jorgos kaj Sylvia estis invititaj de s-ano Antonio Gonzalez viziti la vilaĝon Torrox, situanta je 45 km. de Malago, kie ekzistas Avenuo Esperanto kaj ankaŭ blok-domo Esperanto, ĝuste kie s-ano Antonio Gonzalez havis sian loĝejon.
En ĉiuj fotoj s-ano Jorgos elmontras esperantan ĉemizon speciale por biciklistoj, kiun la malagano Julio Herrero donacis al li dum la renkontiĝo en Malago, antaŭ la intervjuo kun la ĵurnalisto. En 1976 la malagano Fernando Prieto Leon kreis en Malago Esperantan Biciklan Teamon, kies membroj komencis surporti la ĉemizon kun la nomo "Esperanto, La Idiomo Internacia". Jarojn poste tiu Teamo kreis novan ĉemizan version kun la nomo "Esperanto, La Lingvo Universala", ĝuste la modelo donacita al Jorgos.

Grupo de la Esperanta Bicikla Teamo fotita en Malago en la sepdekaj jaroj. La unua maldekstre estas s-ano Fernando Prieto.