La Ekspozicio pri Esperanto-Libroj ĉe la Altlernejo pri Lingvoj en Malago estis inaŭgurita mardon la 15an de decembro je 09h00 far s-ro Alberto Lanzat, respondeculo pri Kulturaj Agadoj kaj estro de la Departemento pri la angla lingvo en ties Altlernejo. Por danki lian kunlaboron kun la ekspozicio organizita de nia Asocio "Marbordo de la Suno", ni donacis por la Biblioteko ekzempleron de "The Sonnest/La Sonetoj" kaj ekzempleron de la lasta libro eldonita en Malago, la verko "Platero kaj mi", de la andaluzo Juan Ramón Jimenez.
Afisho Ekspozicio 15-16 decembro



Kvin afiŝoj montris la kvin fakojn pri la libroj ekzpoziciitaj sur longa tablo, tiel la publiko povis vidi la librojn laŭ la ordo:
Lernolibroj kaj vortaroj
Lernolibroj kaj vortaroj



Historio de Esperanto kaj vivo de Zamenhof
Historio de Esperanto kaj vivo de Zamenhof




Verkoj de hispanaj aŭtoroj
Verkoj de hispanaj autoroj



Verkoj de internaciaj aŭtoroj
Verkoj de internaciaj autoroj




Infanlibroj eldonitaj en Ĉinio
Infanlibroj eldonitaj en Chinio




Al la ĉeestanta publiko ni donis broŝuron pri la gramatiko de Esperanto, per kiu ni anoncis la diversajn kursojn en Malago por 2016.
Informante la publikon Broshuro Broshuro 2