Team ipernity Published on November 24, 2008
by Team ipernitypro

Team ipernity's blog

Browse posts
We are the champions!
Posted on December 16, 2008
126 comments (latest 10 months ago)
Galego! ipernity now available in Galician
Posted on December 9, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
Open Web Awards: ipernity in the final round top 3
Posted on December 3rd, 2008
55 comments (latest 12 months ago)
ipernity in Greek!
Posted on November 26, 2008
22 comments (latest 12 months ago)
[EO] Jes! ipernity estas nomumita. Voĉdonu nun!
33 comments (latest 12 months ago)
Yes! ipernity is nominated. Vote now!
Posted on November 20, 2008
78 comments (latest 11 months ago)
Vote for ipernity!
Posted on November 11, 2008
65 comments (latest 12 months ago)
Outage today for 2 hours
Posted on November 5, 2008
16 comments (latest 13 months ago)
New "Suggest a group" feature / New API methods
Posted on October 24, 2008
43 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 3 130 times

[EO] Jes! ipernity estas nomumita. Voĉdonu nun!

Monday November 24, 2008 at 01:59PM

* 2008/12/03 update: ipernity won the first round and is in the top 3! *

Ni dankas vin,

ipernity estas nomumita por la 2-a Open Web Awards!

Voĉdonado komencas hodiaŭ, la 19-an de Novembro, kaj finiĝas la 15-an de Decembro



VOĈDONU NUN KAJ ĈIUTAGE!

Jes, vi povas voĉdoni po unu fojo por tago por via plej ŝatata retejo ;-)
Nur enirigu vian retpoŝtadreson suben, musklaku "Vote Now" kaj kontrolu vian voĉon en via retpoŝta konto.

Mashable Open Web Awards

Ne forgesu konfirmi vian voĉon per la ligilo ricevota de vi retpoŝte!



DISVASTIGU!!

Jen la ligilo por rekte voĉdoni por ipernity
http://mashable.polldaddy.com/widget/x2.aspx?f=f&c=9&cn=105

Sendu ĝin al viaj geamikoj, metu ĝin en via blogo!



DANKEGON

33 Comments / add your comment?

Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ankaŭ hodiaŭ (lundon la 24an novembre) mi voĉdonis per miaj du malsamaj retadresoj...

Amike
Anĉjo

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Bonege, Christian! Dankon por akcepti la tradukon! :-)

Great, Christian! Thank you very much for accept the translation! Ĝis! ;-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
mi pensas ke li akceptis pro lia bezono de voĉdonoj. Flatante nin, li certas ricevis multajn voĉdonojn. Krome, tio kostas nenion al li ;)

Li ne skribas rekte esperante.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Nu, ŝajnas al mi ke temas ankaŭ pri signo de respekto kaj simpatio al ni esperantistoj: finfine, fakte, nia ipernita komunumo havas nur milkvincent membrojn, do nia helpo al Ipernito, rilate al la konkurso, ne povos fari miraklojn (konsideru ke, ekzemple, FaceBook havas milionojn da uzantoj en la tuta mondo...)

Amike
Anĉjo

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Tamen, Olivier, tio ne gravas. :-) Kiam mi proponis al li la tradukon, li bonkore akceptis. Tio estas multe pli bona ol la reagoj de tiuj homoj, kiuj aŭdante pri Esperanto simple finas la konversacion sen ia ajn klara kialo, ĉu ne?

Hodiaŭ bona amiko mia diris: mi ne vidas sencon lerni Esperanton. Ordinare homoj pensas tiel: nia amiko krokodilo povus esti pensinta same: ĉar la nombro da e-istoj en Ipernity estas "ridinda" kompare al la scipovantaj la anglan, kial sencos meti afiŝon en Esperanto?

Bone por ni, ke li akceptis. Nun Esperanto aperas en la ĉefpaĝo de Ipernity por ĉia ajn lingvano. Hura! ;-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Mi tute konsentas, Fernando!

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 13 months ago.
Olivier replies:
Jes, vi pravas.
Mia reago estas kritikema, cinika.

Ja bone estas ke li akceptis. Tio pruvas lian nemalinklinon al esperanto kaj malĉeeston de mensolimon.

Do nun, mia scivolo estas: « Ĉu ni scipovos emigi lin al lernado de esperanto? »
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Mi ne scias, sed mi pensas, ke ne maleblas. Ĉu eble li mem serĉos? Mi vere ne scias. Sed ĉar li rimarkas jam bonan uzadon de la lingvo, tio jam estas tre bona. Des pli bone se li rimarkas, ke tiu uzado estas de tutmonda komunumo.

Mi tamen ne emas lernigi lin - ne nun. Ni atendu, ke tiu sperto rimarki sedimentu en li.

Cetere, amiko mia en Brazilo iam diris al mi tre kuriozan sciigon: laŭ li la plej bonaj esperantistoj lernis sole, meme, aŭtodidakte. Almenaŭ en Brazilo la afero estas tia. Ĉu ankaŭ en Francio?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Mi tute tute tute tutege konsentas!
Ĉi-rilate, la esperantigo de Ipernito estis genia stretegiaĵo cele al disvastigo de la verda lingvo! Do, koregan dankon al la esperantigintoj de la retejo!

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Team ipernitypro replies:
Thank you very much Fernando for your translation ;-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
At your service!
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
Josep M. Serrano says:
Bona laboro, Fernando, kaj antaŭen!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro says:
[中文]ipernity已被提名,请投我一票!

感谢大家的支持
ipernity提名为第二届Open Web Awards!
投票从11月19日开始,至12月15日结束
从现在起,每天都可投票!
您每天都可以给自己最喜欢的网站投上一票;-)
只需在下面填上您的电子信箱,然后单击“Vote Now”,并请到您的邮箱中检查您的投票情况。

Mashable Open Web Awards

别忘了在收到的邮件中确认您的投票!
请广为宣传!!
这是直接给ipernity投票的链接
http://mashable.polldaddy.com/widget/x2.aspx?f=f&c=9&cn=105
请将链接发送给您的朋友,放到您的博客上去!
再次感谢大家
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Kara Zhang (ĉu la elparolo de via nomo, per esperantaj literoj, estas "Ĵang"???), ĉu vi bonvolus aldoni esperantlingvan version de via teksto? Dankegon!

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Du pliajn voĉdonojn anakŭ hodiaŭ (mardon la 25an...)

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ho! Kara Zhang!
Eble mi komprenis: ĉu temas pri la ĉinlingva versio de la supra esperantlingva inito voĉdoni ĉiutage por Ipernito?

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro replies:
Jes, temas pri ĉinlingva versio, kiu aperis ankaŭ en mia blogo, sed bedaŭrinde mi neniel aperigis la voĉdonan bildon.
Mia familia nomo elparolas "Ĝang" laŭ esperanto. ^_^
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Nu... Do, dankon pro la informo, Ĝang!
Nu, alia demandeto: kiel oni devas elparoli Xuesong?
Ĉu ksuesOng' ?
Ĉu ksuEsong ?
Ĉu ŝuesOng' ?
Ĉu ŝuEsong ?
Mi estas nun leganta la esperantlingvan version de fama ĉina romano: "La ruĝdoma sonĝo".
La aŭtoro, laŭ la tiel-dirata "internacia" latin-liter-igo estas "Cao Xuequin", tamen mi tute ne scias kiel oni devus elparoli tiun nomon! Ĉu vi povas tion klarigi al mi, per la esperantlingvaj literoj?
Koran dankon!

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro replies:
Xuesong en ĉina lingvo singnifas "neĝan pinon" aŭ "deodaro", la elparolo: ŝŭesong aŭ ŝjŭesong
Xueqin: ŝŭeĉin aŭ ŝjŭeĉin
Vi devas elparoli iom rapide por pli similas al la ĉina.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Koregan koregan dankon pro viaj informoj!
Finfine mi nun scias kiel mi devas elparoli la nomon de la aŭtoro de la Ruĝdoma Sonĝo!
:-)
Estas por mi iom strange ke ĉinaj kaj japanaj esperantistoj, kiam ili devas uzi latin-liter-igon de siaj nomoj, emas uzi la tielnomatan "internacian" skribmanieron, anstataŭ ol uzi la esperantlingvajn latin-literojn: ĉi lastaj literoj, fakte, ja ebligus pli bonan komprenadon de la elparolo, dume la "internacia" skribmaniero, sin baziĝanta sur la angla, tre ofte estigas gravajn dubojn pri la elparol-maniero...
Nu, via nomo do estus: Ĝang Ŝjuesong, ĉu ne?

Nu, Xuequin elparolendas Ŝjueĉin... Bone!
Kaj kiel mi elparolu "Cao"? Fakte la kompleta nomo estas "Cao Xuequin"?

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro replies:
Pardonu, ke mi forgesis doni al vi la elparolon de la vorto "Cao".
Cao = Caŭ
^_^
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Nu, do la "C" de "Cao" elparolendas kiel la "C" de la esperantlingva vorto "cento", ĉu ne?
Koran dankon pro viaj klarigoj!

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Mi ĵus denove voĉdonis (Ĵaude la 26an) per miaj du retadresoj!

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Bonege, Anĉjo! Mi same faras!
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Vendredon la 28an mi denove voĉdonis per miaj du retadresoj! :-)

[???ESPERANTO???]
Posted 13 months ago. ( permalink )
Team ipernitypro says:
* 2008/12/01 update: the first voting round is now closed. Thanks to everyone for your support. The final nominees will be announced on 2008/12/03. Hold your breath! *
Posted 12 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
*01/12/2008-ĝisdatigo: la unua voĉdonado finiĝis. Dankon al ĉiuj por via subtenado. La finaj nomumitoj estos anoncitaj en 03/12/2008. Ni esperu!* ;-)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Team ipernitypro says:
We need you to win the final round:
vote for ipernity, once a day till December 14th.
And make the buzz!!
Thank you all for your support ;-)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
TRADUKO DE LA ANGLA TEKSTO:

Ni bezonas vin por la fina matĉo:
votu por Ipernito, unufoje ĉiutage, ĝis la 14an Decembre.
Kaj votigu aliajn!!
Dankon pro via subteno ;-)

--------------------------------------------------------
- Free Esperanto multilingual courses / corsi gratuiti multilingue di esperanto: www.lernu.net and/e www.kurso.com.br
- General informations about Esperanto / informazioni generali sull'esperanto: www.esperanto.net
Posted 12 months ago. ( permalink )
J Tarducci says:
Apogu Ipernity, char ipernity apogas E-on.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mi balotadis preskaŭ ĉiutage... mi esperas ke tio efiku.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Mi faris ĝuste la samon...

[???ESPERANTO???]
Posted 12 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Ankaŭ mi voĉdonadis ĉiutage, kaj venadis la konfirmoj pri ili.
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...