Jen 2 fotoj faritaj en la Kolumbia Kanjono.






Videblas ĉi tie ne ordinara erozio, sed ia subita evento, kiu okazis antaŭ malpli ol mil jaroj. (La plej frua takso de la dato estas ĉ. 1200) En unu aŭ pluraj egaj terlavangoj, grandaj partoj de tiuj montoj forfalis. La disfalaĵo tute ŝtopis la riveron. Lago leviĝis malantaŭ la natura digo kaj atingis langon de 150 km., sed fine la akvo superfluis kaj kolapsigis la sudan parton de la digo kaj eroziis novan fluejon, 3 kilometrojn sude de la malnova. Ĝi estis serio de akvofaloj, nomita de postaj esploristoj la "Kaskado de la Rivero Kolumbio." El tiu nomo estiĝis nomo por la montaro tra kiu la rivero pasas, la Kaskada Montaro.

La kaskado endanĝerigis, sed ne tute malebligis, navigadon. Kuraĝaj indianoj kaj esploristoj laŭiris la kaskadon kanue, sed la pasadon de vaporŝipoj ne eblis. En la 1890-jardeko konstruiĝis la "Kaskada Kanalo," parto de kiu montratas en la jena foto.




Nun la kaskadoj ne plu restas, kaj la kanalo subakvatas. En 1938, la digo "Bonneville" inundis tiun ĉi etendon de la rivero.

Sed kial la montoj disrompiĝis katastrofe? Plej verŝajne, estis struktura subtera malfortaĵo. Dum 40 milionoj da jaroj, diversaj vulkanaj erupcioj kovris la regionon. Indikaĵoj de tiuj erupcioj kaj intervulkanaj epokoj videblas en la tavoloj de la klifoj. Kelkaj tavoloj deponiĝis en grandaj fluoj de lafo kaj estas pli-malpli forta roko. Aliaj estas "tefro", malfirme solidiĝinta amaso de vulkanaj cindroj. La plej verŝajna kaŭzo de la terlavango aŭ terlavangoj estas disrompiĝo de malfirma tavolo, eble instigita de tertremo, kiu faligis la superajn tavolojn.

Tiu ĉi regiono ankoraŭ spertas tertremojn kaj havas aktivajn vulkanojn. (Ĝi estas parto de la Pacifika Ringo de Fajro.) La monto "St. Helens", kiu erupciis en 1980, estas malpli ol 100 km for.