En diskutoj pri vetero kaj klimato, oni nun aŭdas pri mikroklimatoj aŭ variaĵoj inter geografie proksimaj lokoj. Tiaj variaĵoj plej grande montras sin tra siaj efikoj al plantoj; oni ofte aŭdis la terminon rilate al la vinindustrio. En tiu ĉi printempo mi rimarkis kaj fotis du ekzemplojn. Jen 2 paroj da fotoj. Ĉiun paron mi fotis dum 24-hora tempo, de samspeciaj arboj, malpli ol 40 kilometroj for, unu al la alia.

Mia unua ekzemplo temas pri hipokaŝtanoj en kaj ĉirkaŭ Seatlo. Sur ambaŭ flankoj de unu strato en la urbcentro estas vicoj de tiaj arboj. Rimarku la maturecon de la floroj sur la maldekstra arbo. Tiu ĉi kvartalo estas ekzemplo de urba varminsulo; la arboj verdiĝas kaj floras 3-4 semajnoj pli frue ol en proksimaj lokoj. (La aŭtuno ankaŭ okazas pli malfrue.)

Kompare, rimarku la evoluo de folioj kaj floroj sur arbo eble 20 kilometroj for.




Mia alia ekzemplo rilatas al specio de kverko (Quercus garryana) ĉe 2 lokoj en la sama kanjono de la rivero Klickitat, flankrivero de la rivero Kolumbio. Jen tute verdiĝintaj arboj:



En la sama kanjono, je la sekva tago, sed ĉe eble 300 m. pli alta altitudo, mankas ankoraŭ folioj al arboj de la sama specio. Nur musko verdigas kelkajn branĉojn. (Bonvolu klaku sur la bildo por vidi pli da detaloj.)



Sed etaj novaj folioj komencas aperi sur branĉoj de kelkaj arboj, eĉ se ili devas forpuŝi pasintjarajn foliojn.



Se vi havas ekzemplojn de mikroklimatoj en via regiono, mi interesiĝas.