Jen kelkaj pensoj kaj vortludoj pri floroj kiuj jam aperis proksime de mia hejmo antaŭ la fino de Marto.
dsc 0963
dsc 1163
Plej frue floras la hamamelido,
Kaj poste floras ruĝa kamelio,
(Sed ne eraru: Certas mi pri tio,
Ke ne printempe floras kamelido.)
dscf0729
El tero kreskas flava dafodilo,
Sed ofte poste kovriĝas per neĝo,
(Pedante argumentas hom' en seĝo,
Ke ties ĝusta nom' estas "jonkvilo.")

dscf0226 dscf0769
Ĉirkaŭe, multaj floraj arboj belas:
Ĉerizo, magnoli' de bonodoro.
Sed plej humile floras heleboro.
(Ĝi boras nenion, nek multe helas.)

dscf0228
Printempo, temp' de stela magnolio,
Kaj ankaŭ temp' de aĉa poezio!