I.

Por ĉasi sur neĝ' karibuon,
Prahomo inventis la ŝuon.
Kvankam ŝu' tre efikis,
Homoj stilon kritikis:
Ĝis nun oni aŭdas la bruon.


II.

Ĉiujare kunvenis mamutoj
Por filozofiaj diskutoj.
De hom' en kaverno
Aŭdiĝis konsterno:
"Tiuj tro lertas por esti brutoj."