| April 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | |||||
| 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | ||
| 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | ||
| 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | ||
| 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||||
La 25an de aprilo 2009
Tiu monato estis la 50a datreveno de nia Asocio en Montpellier . Iom malfrue, ni decidis prepari ekspozicion, por festi tiun datrevenon. Kiel ofte ĉiuj aplaùdis tiun intencon, sed malmultaj akceptis zorgi pri tio, do kun du amikinoj mi jesis kaj jen ni tri ne sciante kiel komenci ! Vere, ni multe cerbumis, klopodis, baraktis,,, finfine, ni decidis, ke ĉiu el ni zorgos pri du paneloj .
Kompreneble, mi proponis panelon pri la teatro en la grupo !
Iom malfrue ni komencis nian laboron kaj en la lastaj momentoj, ni pensis, ke ĉio ne estos akurate finita !
Dum 10 tagoj ni renkontiĝis ciutage kaj ŝajnis, ke la laboro stagnis, eĉ ni senkuranĝiĝis . Feliĉe, ni kuraĝigis unu la alian !
Tiel lundon la 20an de aprilo, kun la helpo de du amikoj, ni estis en la Ĉies Domo ( kie okazas semajna kurso ) . La tutan matenon ne sufiĉis por fini, do post la tagmanĝo Monika, Jeannine kaj mi reiris tiel kiel la morgaùan matenon, por pendigi ĉe la muroj niaj paneloj, kies fotojn vi povos vidi en mia albumo pri Esperanto .
Mardon je la 18a, ne estis homamaso, tamen sufiĉe da ĉeestantoj por inaùguri la Ekspozicion . Nia prezidanto paroladis pri la Asocio kaj pri Esperanto, poste mi recitis fablon de La Fontaine '' Cikado kaj Formiko ''. Bufedo atendis nin, kie ni restadis ĝis la 20a . Kelkaj bubaĉoj entrudiĝis, se ne por Esperanto, almenaù por manĝi kaj trinki !
Kaj jen bona festeto finiĝis, sed tiu ekspozicio, restos tie dum du semajnoj, poste ĝin ni instalos en aliaj lokoj, en la urbo .
Send a message
Search for members