April 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

December 2009 (4)
October 2009 (1)
August 2009 (1)
April 2009 (1)
March 2009 (1)
January 2009 (1)
November 2008 (1)
September 2008 (1)
May 2008 (1)
April 2008 (2)
March 2008 (1)
January 2008 (2)

April 2nd, 2008

Pri teatraĵoj

Delonge mi ŝatas parkerigi tekstojn . Plie kiam mi emeritiĝis, mi vizitis dum kelkaj jaroj, teatrajn kursojn, nur kiel distraĵo . Do kiam mi aliĝis al nia Montpeliera Asocio, mi klopodis malfermi teatran grupeton, tio ne estis facila afero, multaj diris :'' jes estas bona ideo '' , sed neniu kuraĝis parkerigi tekstojn . Finfine, amiko Jorgo akceptis, kaj okaze de kunvenoj ni alkutimiĝis diri poeziojn, poste sketĉojn kaj nun nia trupeto '' ĜOJO '' havas 5 ludantojn . Kompreneble ni ludas nur por geamikoj, por gajigi la etoson . Por ni estas vera '' ĝojo '' distri la aliajn .Baldaù en Martigues, sud-Francio, okazos nacia Kunveno, kaj ni intencas ludi, mi diros poste al vi ĉu ni kontentigis la geamikojn !               

 

La 10an de julio 2008

Nun mi povas aldoni ke la trupeto ĜOJO sukcesis en sia celo '' amuzi la spektantojn '' vere ili estis geamikoj do mia flanke mi ludis sen timo kaj certe tio helpis min . Mi devas konfesi ke ludi sen provludi estas iom malfacile, ni nur provludis unu fojon , du horojn antaù la spektaklo . Bone nun tio estas bela memoraĵo , despli ke laù mi estis la lasta fojo , mia kara kunludanto Jorgo de tiam estas gravege malsana, do belan memoraĵon mi havos dank'al tiuj lastaj fotoj eĉ se ili ne estas kiel mi dezirus . 

Published at 14:59 / 3 comments / 462 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...