| January 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
Les contacts rapides sont vraiment bien
| January 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
| March 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
| April 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
| May 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
| September 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | ||||||
| November 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | ||||||||
kiam mi estis 13jaraĝa,mia patro konigis al mi La Internacian Lingvon . Sed kiel mi iĝis internulinon en kolegio, mi forgesis Esperanton . En la jaro 1998, somere, ofte pasis sub mia fenestro vicoj da homoj, kaj mi sukcesis aùdi ilin parolante lingvon kiu ŝajnis al mi konata . Foje mi sukcesis vidi insignon kie mi bone legis '' ESPERANTO '' ! Tuj mia menso rememoris la libreton de mia infaneco, kaj dum la Foiro de Asocioj en Montpellier, mi informiĝis kaj rendevuis por ekklerni. Tiel interesis min tiu lingvo kaj la ebligoj paroli kun eksterlandanoj, ke mi lernegis por rapide sukcesi ekzamenojn kaj tuj lernigi je mia vico . Kaj nun miaj unuaj gelernantoj havas gelernantojn ! Neniu lingvo permesus tian rapidan ekkonon kaj dank'al Esperanto nun mi povas babili kun vi, karaj geamikoj !!
NI vidas kutime, ke malfeliĉo kaj malriĉeco regas sur la mondo .
Ne nur la tria mondo estas infero .
Migrado de homoj,
Rapida movo de la varoj,
Facila per reto fluo de ideoj,
Devigus la popolojn unuiĝi .
Kial ? Grava problemo !
Ĉu la repondo estas internacia ekonomio ?
Militoj deciditaj de altranguloj ?
Kiam la popoloj unuiĝos tiam ĉiuj liberiĝos !
Kiel ? Grava demando !
Ĉu la potenculoj rezignos pri siaj povoj ?
Ĉu la homoj iĝos egalaj antaù leĝo kaj kulturo ?
Estas ebleco kiun la estraro ĉiam rifuzis .
Ni esperantistoj havas solvon de jam pli ol unu jarcento :
ESPERANTO, neùtrala pontlingvo,
Jam komencis sian laboron por realigi sian idealon :
JUSTECO EGALECO FRATECO AMO !
---- Tiun tekston skribis 4 geesperantistoj el pluraj landoj ( ili ne sciiis kanti, do ili skribis kion ili sentis ) ili estis
Andree Descusses el Francio , Etsko Nakazawa el Japanio , Aùgusto D Ubaldi el Italio kaj Josee Boccadifuoco el Francio
Delonge mi ŝatas parkerigi tekstojn . Plie kiam mi emeritiĝis, mi vizitis dum kelkaj jaroj, teatrajn kursojn, nur kiel distraĵo . Do kiam mi aliĝis al nia Montpeliera Asocio, mi klopodis malfermi teatran grupeton, tio ne estis facila afero, multaj diris :'' jes estas bona ideo '' , sed neniu kuraĝis parkerigi tekstojn . Finfine, amiko Jorgo akceptis, kaj okaze de kunvenoj ni alkutimiĝis diri poeziojn, poste sketĉojn kaj nun nia trupeto '' ĜOJO '' havas 5 ludantojn . Kompreneble ni ludas nur por geamikoj, por gajigi la etoson . Por ni estas vera '' ĝojo '' distri la aliajn .Baldaù en Martigues, sud-Francio, okazos nacia Kunveno, kaj ni intencas ludi, mi diros poste al vi ĉu ni kontentigis la geamikojn ! ![]()
![]()
La 10an de julio 2008
Nun mi povas aldoni ke la trupeto ĜOJO sukcesis en sia celo '' amuzi la spektantojn '' vere ili estis geamikoj do mia flanke mi ludis sen timo kaj certe tio helpis min . Mi devas konfesi ke ludi sen provludi estas iom malfacile, ni nur provludis unu fojon , du horojn antaù la spektaklo . Bone nun tio estas bela memoraĵo , despli ke laù mi estis la lasta fojo , mia kara kunludanto Jorgo de tiam estas gravege malsana, do belan memoraĵon mi havos dank'al tiuj lastaj fotoj eĉ se ili ne estas kiel mi dezirus .
Kiam mi vizitis Sron Lentaigne, dum pluraj monatoj, en la komenco de mia lernado li diris al mi frazon kiun nun mi diros al vi eĉ se multaj el vi jam konas ĝin, eble kelkaj ankoraù ne konas, do jen kion diris la konata rusa verkisto TOLSTOÏ pri Esperanto :
La ofero kiun alportos ĉiu homo, dediĉinte iom da tempo por
lerno de tiu lingvo, estas tiel malgranda, sed la sekvoj tiel
grandega, ke oni ne povas ne fari tian provon . ![]()
Tiun jaron estis antaùvidite komuna kunveno de UFE, kun SAT amikaro en sud-Francio . La organizantoj kontaktis min por demandi ĉu mia trupeto '' Ĝojo '' povos ludi teatraĵeton tie ? Kial ne?, diris la geamikoj de nia trupeto, do ni aliĝis kaj decidis ĉeesti nur du tagoj . Mi rezervis tri dormo-ĉambrojn en hotelo, kaj sendis mongarantian ĉekon 60 eùrojn . 
Sabate matene, Maria veturigis min kaj Jorgo al Martigues, kie ni alvenis je la 15an . Bela suno akompanis nin ĝis la hotelo, kie ŝlosita pordo akceptis nin . Kion fari ? Oni ne povas paroli al fermita pordo ! Feliĉe nun ekzitas poŝtelefono, do mi parolas kun la direktoro, kiu asertas, ke li ne ricevis mendon por tri dormo-ĉambroj !!!!!! 
Imagu mian spiritstaton ! Post duonhoran paroladon finfine, la direktoro konsentas, bone mi tuj venos ! 
Jen ni povis eniri la hotelon, malantaù la hotelisto, kaj li foliumis la registron, rigardis la komputilon, sed ne trovis postsignojn de mia rezervo . Mi ne plu povis elteni kaj Maria anstataùis min petante almenaù unu dormo-ĉambron . ...
Post multaj telefon-alvokoj eble unu ĉambro estos libera sed nur post la 22a horo !!! Veture, li montros al ni la vojon por atingi tiun hotelon kiu situiĝas je la alia flanko de la urbo !
Ne gravas, ni sekvos lin .
Jen ni lasas niajn valizojn kaj precizigas, ke ni revenos post noktomezo . Poste, ni reiris al la kunvenejo, kie multajn konatulojn ni salutis . Post la vespermanĝo, okazis teatraĵo kiu plaĉis al ni kaj denove reiro al la hotelo . En la dua etaĝo, ni trovis niajn valizojn en eta ĉambro . Tie, grandan rideksplodon ni ne povis reteni, kiel knabetoj ni sidfalis sur tri litetoj unu kontraù la alia, de unu muro al la alia, oni eĉ ne povis enmeti manon inter ili !!! Pli bone ridi, ĉu ne ? La moralaĵo de tiu historio, estas ke Jorgo kaj mi bonege dormis, sed Maria kiu kuŝiĝis inter ni ne fermis la okulojn pro niaj ronkadoj ! ! ! ! !
Jen nia unua tago en Martigues, kiam mi sukcesos enmeti fotojn en mia paĝo, mi montros al vi la dormoĉambron kaj kelkajn fotojn pri la teatra ludo . 
Karaj geamikoj , ĉu vi scias ke la 4an de oktobro, komenciĝos en Salou, urbeto apud Barcelono, la semajno pri turismo kaj Esperanto ?
Jam de pluraj jaroj, mi partoprenas ĝin, kaj estas granda plezuro ĉeesti . Tie oni revidas jam konatulojn kaj ankaù novajn eksterlandajn esperantistojn de multaj eùropaj landoj kaj eĉ de aliaj kontinentoj !
La restado en komforta hotelo estas tre agrabla, la ekskursoj belaj, la kursoj interesaj , la manĝaĵo bonega , ĉio en varmega etoso . Mi tute ne reklamas por tiu semajno, tute ne , sed ĝi ege plaĉas al mi kaj mi ŝatus tie renkonti kelkajn geamikojn el Ipernity !
Plie la semajno ne tro multekostas ! Kiam mi revenos, mi esperas havi belajn fotojn por montri al vi .
Karaj geamikoj bonan tagon al vi kaj cerbumu iomete pri tiu semajno , se ne tiun jaron,eble venontan oni renkontiĝos ĉi tie , ĉu ??????? ![]()
Okaze de mia naskiĝdatreveno , viaj bondeziroj ege kortuŝis min . Se mi povus , tiun tagon mi invitus vin ĉiujn en mia eta loĝejo por festi ne mian datrevenon sed nian amikecon , tio ne eblis do mi nur diras al vi ke Ipernity permesis renkontiĝi karaj , afablaj geamikoj , do dankon al Ipernity !
Eble kaj certe mi forgesos skribi al iu el vi okaze de iu festo kaj mi antaù petas pardonon se tio okazos ne kulpos mi sed mia memoro aù mia obstina komputilo, kiu faras kion ĝi volas . Tutkore mi dankas vin por viaj mesaĝoj ĉiam afablaj kiuj sunradias miajn tagojn .
KISOJN AL VI KARAJ !!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!