Hodiaù 28an de marto, je la 14a horo, miaj geamikoj Monique kaj Serge kunveturos min kaj Jeannine al Villeneuve lès Avignon, kie la nunaj zorgantoj de la Federacio Langvedoko-Rusiljono okazigos sian unuan renkontigxo .
Tiun kunvenon, ni preparis okaze de vizito de juna esperantistino el Rusujo .
Dum Kongreso, Veronique konis studantinon kun kiu sxi amikigxis kaj babilante ili dezirus revidi sin ! Kial ne en Francio ?
La nova estraro de la Federacio, fine de la jaro 2013, cerbumis, pri renkontigxo kiu povus okazi dum la printempo 2014 . Do invito de juna esperantistino el ruslando estis perfekta temo, kiu povus allogi cxefe gejunulojn . Do, ek al la laboro !
De tiam, la renkontigxoj sin sekvis kaj la loko trovita de la sekretario Frederik sxjanis adekvata, do post kelkaj horoj, kun la geamikoj, ni veturos al tiu urbeto kaj venontan semajnon, mi rakontos cxu tiu unua renkontigxo bone sukcesis . Gxis venonta semajno !!