Mamie Jo Boc Published on May 24, 2008
by Mamie Jo Boc

Mamie Jo Boc's blog

Browse posts
20000
Posted on March 17, 2009
5 comments (latest 8 months ago)
La UK en Bjalistoko !!!!!!!!
Posted on January 3rd, 2009
Karaj geamikoj !!!!!!!!!!!!!!!!!
Posted on November 28, 2008
4 comments (latest 10 months ago)
La internacia semajno de Esperanto en Salou Hispanio !
Posted on September 12, 2008
5 comments (latest 14 months ago)
Pri la kunveno de UFE en Martigues
6 comments (latest 18 months ago)
Pri Esperanto ,,,,,,
Posted on April 16, 2008
6 comments (latest 18 months ago)
Pri teatraĵoj
Posted on April 2nd, 2008
3 comments (latest 20 months ago)
PRI UNUIĜO DE POPOLOJ
Posted on March 10, 2008
2 comments (latest 19 months ago)
Esperanto !
Posted on January 10, 2008
10 comments (latest 19 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 567 times

Pri la kunveno de UFE en Martigues

Saturday May 24, 2008 at 04:30PM

   Tiun jaron estis antaùvidite komuna kunveno de UFE, kun SAT amikaro en sud-Francio .    La organizantoj kontaktis min por demandi ĉu mia trupeto '' Ĝojo '' povos ludi teatraĵeton tie ?     Kial ne?, diris la geamikoj de nia trupeto, do  ni aliĝis kaj decidis ĉeesti nur du tagoj . Mi rezervis tri dormo-ĉambrojn en hotelo, kaj sendis mongarantian ĉekon 60 eùrojn .

Sabate matene, Maria veturigis min kaj Jorgo al Martigues, kie ni alvenis je la 15an . Bela suno akompanis nin ĝis la hotelo, kie ŝlosita pordo akceptis nin . Kion fari ? Oni ne povas paroli al fermita pordo ! Feliĉe nun ekzitas poŝtelefono, do mi parolas kun la direktoro, kiu asertas, ke li ne ricevis mendon por tri dormo-ĉambroj !!!!!!   

Imagu mian spiritstaton ! Post duonhoran paroladon finfine, la direktoro konsentas, bone mi tuj venos !

Jen ni povis eniri la hotelon, malantaù la hotelisto, kaj li foliumis la registron, rigardis la komputilon, sed ne trovis postsignojn de mia rezervo . Mi ne plu povis elteni kaj Maria anstataùis min petante almenaù unu dormo-ĉambron . ...  Post multaj telefon-alvokoj eble unu ĉambro estos libera sed nur post la 22a horo !!!  Veture, li montros al ni la vojon por atingi tiun hotelon kiu situiĝas je la alia flanko de la urbo !   Ne gravas, ni sekvos lin .

Jen ni lasas niajn valizojn kaj precizigas, ke ni revenos post noktomezo . Poste, ni reiris al la kunvenejo, kie multajn konatulojn ni salutis . Post la vespermanĝo, okazis teatraĵo kiu plaĉis al ni kaj denove reiro al la hotelo . En la dua etaĝo, ni trovis niajn valizojn en   eta ĉambro . Tie, grandan rideksplodon ni ne povis reteni, kiel knabetoj ni sidfalis sur tri litetoj unu kontraù la alia, de unu muro al la alia, oni eĉ ne povis enmeti manon inter ili !!!  Pli bone ridi, ĉu ne ? La moralaĵo de tiu historio, estas ke Jorgo kaj mi bonege dormis, sed Maria kiu kuŝiĝis inter ni ne fermis la okulojn pro niaj ronkadoj ! ! ! ! !   Jen nia unua tago en Martigues, kiam mi sukcesos enmeti fotojn en mia paĝo, mi montros al vi la dormoĉambron kaj kelkajn fotojn pri la teatra ludo .   

 

 

6 Comments / add your comment?

Gerardopro says:
Kia epopeo.. Mi esperas ke tamen vi bone profitis la kongresan etoson.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Margit Juhász says:
Tutcerte, vi longe memoros tiun ĉi eventeton. Sed pli poste vi jam ridos pri la tuta afero. Amike Margit.
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Silvia Garnero says:
Via aventuro ŝajnas anekdoton sed vi kiun ĝi spertis havis malbonan tagon, ĉu ne? Tamen Esperanto nin helpas trapasi ĉion ĝoje! korajn salutojn. Silvia Garnero.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Al vi tri mi tre dankas legi tiun aferon fakte, en la momento estas malbona okazintaĵo, sed poste, kompreneble, oni ridas, kiam oni rakontas tion, ĉar fakte, ne tiel gravas ! La ĝojo renkontiĝi kun multaj konatulol kaj geamikoj forviŝis la la malĝojecon kaj nur restas la bonaj memoraĵoj !
Posted 18 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski says:
Prefere konservi bonajn memoraĵojn, do bone ke almenaŭ la bonhumoro ne forlasis vin :)
Mi ne havis tian aventuron en Martigues kaj la tuton mi trovis tre bone preparita, la kongreso estis vere plaĉa.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Kara Pŝemek, dankon skribi ĉi tie feliĉe ke ĉio iris glate por vi, mi deziras al vi ĉiam cio bona , tre amike via Josee
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...