En la jaro 1929, miaj gepatroj novedziĝintaj, decidis viziti Francion .
Ili naskiĝis en BURRIANA, eta urbo de orienta Hispanio .
Mia patrino Dolores, neniam eliris el sia urbeto ; sed mia patro Vicente-Ramon, dum sia juneco, plurfoje eskapis el la patra-hejmo, por vojaĝi tra la tuta lando . Kelkfoje, lia patrino devis iri serĉi lin al la alia ekstremo de la lando, ĉar li ne havis monon por rehejmiri , aù li estis malsana en hospitalo . Kiel vi bone komprenas, li estis, ni diru '' iom sentaùgulo '' , sed nur rilate la vojaĝoj, li estis scivolema pri la kutimoj en aliaj lokoj, aliflanke li estis laborema .
Do en tiu jaro 1929, miaj gepatroj, kune kun geamikoj novedziĝintaj kiel illi, decidis viziti sudan Francio .
Ĉiuj estis same malriĉaj, do ili planis la vojaĝon por la septembra monato, tiel ili povos dum vinberrikolto perlabori sian revenbileton .
Dekdu gejunuloj alvenis en COURNONTERRAL eta vilaĝeto en suda Francio, kie ili rapidege trovis laboron ( jes tiam la laboro ne mankis kaj ankaù fortaj brakoj ! ) . Tiel, ili gaje laboris pli mal pli dum 4 semajnoj .
La franca vivmaniero, tiel plaĉis al ili, ke je la fino de la vinberrikolto, nur dur 2 paroj reiris Hispanion ! La aliaj decidis resti en tiu vilaĝeto kiu afable akceptis ilin .
Mia patro estis dungita de la bienulo kie li laboris .
La kamparaj laboroj ege plaĉis al li : zorgi pri vitoj, ĉevalo, kelo, stablo, plie kiel submastro, li organizis sian laboron laùvole, Kia feliĉo por li !
Ĉiun matenon, mia patrino mastrumadis la hejmon de la gebienuloj .
La salajroj estis malaltaj, sed dank'al la pruntedonita dometo kaj al la ŝparemo de mia patrino, la vivo pasis trankvila, kvieta, feliĉa en tiu vilaĝeto kie ili eĉ ne bezonis lerni la francan lingvon ( la dialekta lingvo kaj la valencia lingvo multege similiĝis . )
Kiam naskiĝis Berta, en 1933, ili jam delonge decidis resti definitive en COURNONTERRAL .
La gebienuloj, kiuj ne havis infanon deziris iĝi bapto-gepatroj de la knabineto, kiu kreskis pli kaj pli afabla, ĝentila .
Kiam ŝi estis trijaraĝa, naskiĝis dua filineto, mi Jozifino, kiu ne estis tiel afabla kaj obeema, kiel Berta !
Ŝi ĉiam dorlotis min kaj ni tre amis unu la alian .
Preskaù samtempe, en la jaro 1936, dum la enlanda milito en Hispanio, multaj familianoj, geamikoj de miaj gepatroj estis enkarcerigitaj; eĉ mortpafitaj nome de '' Franko '' !!
Tri fratoj de mia patro estis arestitaj, unu el ili sukcesis forfuĝi al Argentino kaj neniam li revidis sian familion, sian landon ; la alia frato estis mortpafita, la alia pluvivis ĉar li deflankigis siajn opiniojn !
En malliberejon eniris frato kaj fratino de mia patrino kaj geamikoj kiuj ne restis en Francio . En la sama ĉelo troviĝis mia onklino kaj juna virino, kiu ne restis en Francio . Ŝi estis graveda, sed neniun privilegion oni akordis al ŝi . Kiam venis la horo, ŝi naskis, sola, sur la malpura pajllo kun la helpo de mia onklino, bebon kiu restis tie sen nenia zorgado, krom tiu de la du virinoj, almenaù du jarojn . Pli poste, tiu virino sciis, ke kiam ŝi naskis sian infanon, preskaù samtempe, sia edzo estis mortpafita !
En Francio, miaj gepatroj ne estis senefikaj, kune kun aliaj amikoj, ili teksis reton, kiu interrilatigis hispajn-rifuĝintojn al francaj helpantoj .
Nia domo estis unu el la haltejoj de tiu reto . Multaj junuloj restis tagoj kaj tagoj tie, atendante ke oni trovos lokon kie ili vivos ĝis la fino de la milito en Hispanio .
En tiu epoko de grandan ĥaoso, multaj infanoj en Hispanio, disiĝis de la gepatroj pro bombadoj ; tiuj infanoj momente sen familianoj, oni sendis en francio kie ili restos ĝis oni retrovos la gepatrojn . Tiel , en nia domo, alvenis knabino 7 aù 8 jaraĝa, kies gepatroj malaperis en la regiono de Bilbao .
Do, jen tri knabinetoj, kiuj troviĝas en tiu dometo, la plej eta ' mi ' ne parolas, Berta parolas la francan kaj la valencian, Pepita, la plej aĝa, parolas la Hispanan !! Ŝajne ĉio bonege funkciis kaj ni iĝis tri fratinetoj kies la plej juna estis dorlotita kiel diineto !
Kiam mi estis proksimume 4 jaraĝa, ĉio renversiĝis , ĉio disfaliĝis ĉirkaù mi . Pepita, mia plej aĝa fratino, subite foriris, ŝiaj gepatroj reaperis kaj ŝi rekuniĝis kun ili al Hispanio . Preskaù samtempe, Berta, malsaniĝis kaj en la daùro de unu monato, ŝi morti . Penicilino, akoraù ne estis malkovrita, ĝi povus savi mian karan fratinon .
Ek de tiu tago, granda ĥaoso, granda vakuo, plenigis mian menson, mian koron, la feliĉaj, ĝojaj tagoj iĝis nur revo .De tiam mi neniam malsatis, manĝi iĝis por mi kalvario ; en tiu epoko, oni ne imagis, ke oni povus eviti gravajn problemojn klarigante al ŝi kio okazis :
Se tio ne sufiĉus, mia patro baldaù malaperis ! Ne, ne, li ne portis !
Mi nur komprenis ke 3 amataj personoj lasis min . Mia angoro ne rimarkiĝis, tra la amaso da eventoj, kiuj okazis samtempe .
Hispanio interfratiĝis kun Germanio, do nia hejmo ne plu estis sekura kiam milito furiozis kontraù germanoj .
Pro sia hispandeveno, mia patro devis sinkaŝi en arbaro kun la regionaj makisanoj . Tie, li vivis plurajn jarojn, laborante kiel karbisto De tempo al tempo, li vizitis nin nokte, pro germanaj patroloj, ofte, li kaj sia biciklo devis sin ĵeti en fosaĵoj, rande de la vojetoj por sin kaŝi . Feliĉe, li bonege konis la vojon, ĉar li biciklis sen lumilo, eble pro tio, li neniam estis arestita . Liaj aperoj okazis kiam paŝtistoj donacis al makisanoj kelkan ŝafon aù ŝafido . Li riskis sian vivon por alporti al ni ŝaf-femuraĵon aù kotleton, kiuj estis bonvenaj en tiuj malabundecaj tempoj . Tio permesis al mia patrino interŝanĝi aliajn varojn kiujn mi povus engluti : nur ovojn, lakton, ĉokoladon mi povis gluti !
Mi memoras, ke foje, juna hispan-rifuĝinto konata de ni, estis arestita de la germanaj soldatoj kaj provizore sendita en lokan koncentrejon, antaù ol esti sendita kun aliaj hispanoj en Geramnio . Kiel mia patrino sciis tion ? Tiam, la '' araba-telefono '' bone funkciis ; do, iun tagon, ŝi kaj mi , per trajneto kiu necesis unu horon kaj duonon por trairi 15km , ni iris al la koncentrejo de la ĉefurbo . En la enrirejo, ŝi diris, ke ŝi dezirus viziti sian edzon . Mi ne scias, kiel ŝi elturniĝis, sed ni eniris la koncentrejon kaj post longmomenta parolado ku tiu junulo'' Gregorio'', proksimume 20 jara, ni tri, brakon en brako, manon en mano, interparolante ŝajne nature, ni transiris la elirejon, antaù la gardisto, sen iu ajn problemo !
Mia patrino estis nekredeble memcerta, sed la junulo tremis dum la tuta vojaĝo . Nun mi opinias, ke tiu koncentrejo estis malbone kontrolita, aù vere, la starata la soldato volis vidi nenion ! Tamen mi devas konfesi, ke mia patrino aspektis trankvila kaj serena kaj tio eble permesis al ni foriri se problemo .
Do reveninte hejmen, Gregorio sin kaŝis en la subtegmento, por atendi la nokton, kiam venos serĉi lin makisano .
Sed dum la vespermanĝo, tri germanaj soldatoj frapegis ĉe la pordo, dirante, ke oni avertis ilindiris al ilin, pri hispana rifunĝinto kiu sin kaŝas en tiu domo . Kun granda sinregado, mia patrino invitis ilin traserĉi en la domon, ŝi akompanis ilin ĝis la ŝtuparo,,
ŝi aspektis tiel serena kaj trankvila, ke la soldatoj, la mano jam sur la balustrado, foriris, koleriĝante pri tiuj aĉaj denuncantoj kiuj tedas ilin .
Dum la nokto, juna makisano venis seĉi Gregorion, kaj kiel antaùvidite, ili piediris al la makiso, kie ili restadis ĝis la militfino .
Multajn jarojn poste, Gregorio ofte rakontis kiel mia patrino savis al li la vivon .