Mamie Jo Boc Published on April 2nd, 08
by Mamie Jo Boc

Mamie Jo Boc's blog

Browse posts
new Kelkajn vortojn al geamikoj .
Posted on July 16, 08
9 comments (latest 18 hours ago)
Pri la kunveno de UFE en Martigues
Posted on May 24, 08
6 comments (latest 6 weeks ago)
Pri Esperanto ,,,,,,
Posted on April 16, 08
6 comments (latest 2 months ago)
Pri teatraĵoj
3 comments (latest 3 months ago)
PRI UNUIĜO DE POPOLOJ
Posted on March 10, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Esperanto !
Posted on January 10, 08
10 comments (latest 3 months ago)
Les enfants Voyageurs ! ! ! !
Posted on January 1st, 08
1 comment (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 147 visits

Pri teatraĵoj

Wednesday April 2nd, 2008 at 02:59PM

Delonge mi ŝatas parkerigi tekstojn . Plie kiam mi emeritiĝis, mi vizitis dum kelkaj jaroj, teatrajn kursojn, nur kiel distraĵo . Do kiam mi aliĝis al nia Montpeliera Asocio, mi klopodis malfermi teatran grupeton, tio ne estis facila afero, multaj diris :'' jes estas bona ideo '' , sed neniu kuraĝis parkerigi tekstojn . Finfine, amiko Jorgo akceptis, kaj okaze de kunvenoj ni alkutimiĝis diri poeziojn, poste sketĉojn kaj nun nia trupeto '' ĜOJO '' havas 5 ludantojn . Kompreneble ni ludas nur por geamikoj, por gajigi la etoson . Por ni estas vera '' ĝojo '' distri la aliajn .Baldaù en Martigues, sud-Francio, okazos nacia Kunveno, kaj ni intencas ludi, mi diros poste al vi ĉu ni kontentigis la geamikojn !               

 

La 10an de julio 2008

Nun mi povas aldoni ke la trupeto ĜOJO sukcesis en sia celo '' amuzi la spektantojn '' vere ili estis geamikoj do mia flanke mi ludis sen timo kaj certe tio helpis min . Mi devas konfesi ke ludi sen provludi estas iom malfacile, ni nur provludis unu fojon , du horojn antaù la spektaklo . Bone nun tio estas bela memoraĵo , despli ke laù mi estis la lasta fojo , mia kara kunludanto Jorgo de tiam estas gravege malsana, do belan memoraĵon mi havos dank'al tiuj lastaj fotoj eĉ se ili ne estas kiel mi dezirus . 

3 Comments / add your comment?

Margit Juhász says:
Boneeeegeeee!!!!! Mi gratulas al Vi. Multajn sukceson kaj ĝojon al vi ĉiuj!!!
Kisetojn. Margit.smile
Posted 3 months ago. ( permalink )
Karlo Frosto says:
Estas brave! Kaj via teamo aktoras en Esperanto??
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Jes, Karlo, kompreneble, ni aktoras nur en Eo , tio multe helpis min en la komenco por lerni la lingvo , mi konsilas tion al la komencantoj !
Mi tre dankas vin por viaj rimarkoj .
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.