kiam mi estis 13jaraĝa,mia patro konigis al mi La Internacian Lingvon . Sed kiel mi iĝis internulinon en kolegio, mi forgesis Esperanton . En la jaro 1998, somere, ofte pasis sub mia fenestro vicoj da homoj, kaj mi sukcesis aùdi ilin parolante lingvon kiu ŝajnis al mi konata . Foje mi sukcesis vidi insignon kie mi bone legis '' ESPERANTO '' ! Tuj mia menso rememoris la libreton de mia infaneco, kaj dum la Foiro de Asocioj en Montpellier, mi informiĝis kaj rendevuis por ekklerni. Tiel interesis min tiu lingvo kaj la ebligoj paroli kun eksterlandanoj, ke mi lernegis por rapide sukcesi ekzamenojn kaj tuj lernigi je mia vico . Kaj nun miaj unuaj gelernantoj havas gelernantojn ! Neniu lingvo permesus tian rapidan ekkonon kaj dank'al Esperanto nun mi povas babili kun vi, karaj geamikoj !!