Malgraù multaj kialoj , mi finfine aliĝis al la venonta internacia kongreso en la naskiĝurbo de nia kara Ludoviko Zamenhof ! Alvenos kio alvenos nun mi decidis , eble mia lasta vojaĝo ? Negravas , mia plej grava deziro estos plenumita , mi vidos la urbon kiu vidis la unuajn paŝojn de nia majstro . Dum tiu semajno mi ŝatus renkontiĝi kun la Ipernitanoj kiuj ĉeestos samtempe , ni povus rendevui en antaùdirita loko , ĉu ne ??? Kia ĝojo se multaj el ni renkontiĝus ! Mi petas de kiu havus ideon por tia amasrenkontiĝo klarigi kie kaj kiam ,,,,,, eble nia amiko Pŝemek povus aranĝi renkontiĝon ? Mi lanĉas ideon kaj ŝatus legi multajn proponojn , jen do mi aùskultas vin karaj geamikoj .....
Send a message
Search for members