| October 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Saluton al ĉiuj geamikoj,
Mi sukcesis vidi, ke kelkaj geamikoj vizitis mian paĝon, mi dankas al ili kaj esperas ke la lastaj fotoj kiujn mi aldonis plaĉis al ili , mi bedaùras ne skribi aparte al ĉiu, sed kiel vi scias mian komputilon akoraù mi ne povis aranĝigi . Eble baldaù sed.....
Do tie mi tre amike sendas kisojn al ĉiuj miaj geamikoj kaj deziras al ili bonan sanon kaj feliĉon . Ĝis baldaù ,,,,,,,,,,,,,,,,,,, Josee
La semajno en Pineda de Maro ege plaĉis al mi, tiun jaron Ĝi estis, laù mi multe pli interesa kaj agrabla ol aliajn jarojn , la vetero estis belega, la prelegoj interesaj kaj la ĉeestantoj tre afablaj kiel kutime . Se mi sukcesos, mi aldonos aliajn fotojn .
Send a message
Search for members

Kontentega mi estas !! Mia paĝo ricevis jam 20 000 vizitojn ! Vivu Esperanto ! 

Okaze de mia naskiĝdatreveno , viaj bondeziroj ege kortuŝis min . Se mi povus , tiun tagon mi invitus vin ĉiujn en mia eta loĝejo por festi ne mian datrevenon sed nian amikecon , tio ne eblis do mi nur diras al vi ke Ipernity permesis renkontiĝi karaj , afablaj geamikoj , do dankon al Ipernity !
Eble kaj certe mi forgesos skribi al iu el vi okaze de iu festo kaj mi antaù petas pardonon se tio okazos ne kulpos mi sed mia memoro aù mia obstina komputilo, kiu faras kion ĝi volas . Tutkore mi dankas vin por viaj mesaĝoj ĉiam afablaj kiuj sunradias miajn tagojn .
KISOJN AL VI KARAJ !!!!!!!!!!!!!!!!!!!!! 


Post multaj telefon-alvokoj eble unu ĉambro estos libera sed nur post la 22a horo !!! Veture, li montros al ni la vojon por atingi tiun hotelon kiu situiĝas je la alia flanko de la urbo !
Ne gravas, ni sekvos lin .