About this blog

Jen kelkaj skribaj aspektoj de mia persono. Se ion vi ne ŝatas, do ĉi tiu blogo ne estas por vi. Se ion vi ŝatas, mi ĝojas, ke vi rekonis kunhomon en la skribinto de ĉi tiuj vortoj. Kiel ajn estas, jen unu plia homo prezentas sin al vi. Saluton!

  • 54 posts
  • 16 045 visits
January 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

January 8th, 2012

toki pona

De kiam Ipernity ne plu estas kongrua kun Internet Explorer, mi ne plu emas ipernitumi. Mi ne shatas komplikajn aferojn, kiam ili povus esti simplaj. Pro tiu simplemo mi iam interesighis pri toki pona. Nun, kiam mi eble aliras Ipernity por la lasta fojo, mi tajpas tekston, kiun mi skribis antau iom da tempo. Pro mia delonga neokupigho pri toki pona mi eble ech ne komprenos tion, kion mi tajpos. Sed tia estas la vivo. Kiam ni finfine faras tion, kion ni planas, tio eble ne plu havas (la saman) sencon por ni... …read more
Published at 11:08PM ( 0 comments / 558 visits )
This post is public

July 22nd, 2011

Plua medito pri "Pano, sano, savo, do."

Jen daŭrigo de promeno ĉirkaŭ bildo, pri kiu mi verketis siatempe projekton de rimaĵo: http://www.ipernity.com/blog/113356/191952
Hodiaŭ mi revenas al la tiama provo insistante proksimiĝi al rimaĵo, kiu tamen ankoraŭ ne volas aperi en sia definitiva formo.
Per la nunaj vortoj mi revokas la eventualan rimaĵon, ke ĝi bonvolu iam estonte naskiĝi en la ekziston: "En la mondon venu nova rimo..."
Nepre legu la parajn liniojn pli malrapide ol la neparajn. …read more
Published at 10:35PM ( 3 comments / 1168 visits )
This post is public

July 16th, 2011

Forgesita rimaĵo

Nun estas somero ĉe mi; sufoke varma vetero kvazaŭ forpuŝas min el la ekzisto. Eble tial mi decidis surekranigi retrovitajn rimaĵojn pri aliaj sezonoj. Tamen, dum mi tajpas la surpaperaĵon, mi rimarkas, ke mi jam enblogigis ilin en antaŭajn blogerojn. Nur pri unu mi havas dubon; tial mi decidis tajpi ĝin, por eventuala savo el la rubujo. …read more
Published at 12:23PM ( 0 comments / 136 visits )
This post is public

July 3rd, 2011

Sankta Laŭrenco de Eskorialo: la skoriejo de la hispanaj reĝoj

Hieraŭ matene, dum mi atendis mian amikon Tonjo (kiu estas viro malgraŭ la ŝajna sufikso) por kune veturi al la hieraŭaj aranĝoj de la 70-a Hispana Kongreso de Esperanto, mi profitis la disponeblajn nemultajn minutojn kaj surpaperigis kelkajn vortobildojn pri la kongresurbeto. Vi povas legi la rezulton post ĉi tiu enkonduko.

Nun, kiam mi relegas ĉi tiun tekston, plenan je aludoj kaj duonkompreneblaj "okulsignoj", mi rimarkas, kiel malfacile estas plene kompreni tekstojn, precipe kiam nekonataj kulturaĵoj facile svarmas en plej nesuspektataj lokoj kaj ni eble eĉ ne rimarkas, ke ni miskomprenis la tekston.

Do restu ĉe la formo, se la enhavo evitas vin, kaj ĝuu la ĝueblan, se ĝi entute estas. …read more
Published at 03:56PM ( 0 comments / 125 visits )
This post is public

July 1st, 2011

Plagiati Konfuceon

Kiam mi renkontas belan ideon en vestaĵo de senornama prozo, mi emas serĉi por ĝi poezian vestaĵon. Ĝuste tion mi ne povis eviti fari por ideo kontraŭ hipokriteco (ĉiam tiel aktuala en mondo, kie diversaj mafioj provas monopoligi la priservon de diversaj homaj (subjektivaj aŭ objektivaj) bezonoj: politikaj, sciencaj, religiaj, ktp); kiun ideon mi trovis proksime de la komenco de la Analektoj de Konfuceo. Tamen mia vestaĵo ne estas tiel bela - ve! - kiel (laŭ mi) la ideo. …read more
Published at 07:47PM ( 0 comments / 115 visits )
This post is public

July 1st, 2011

Ĉu plagiatoj?

Kiel tradukemulo, mi ofte alivortigas tekstojn. Tiu ofta alivortigo timigas min, ke mi ofte plagiatas aliulajn verkojn, kiam mi opinias, ke mi verkas originale.

Tamen kelkaj miaj tekstoj estas eksplicite tre plagiataj, aŭ ili montriĝas faktaj plagiatoj nur poste, kiam mi rimarkas nekonscian influon.

Jen tuta fasketo da tiaj plagiatoj aŭ tekstoj, kiujn mi sentas iel plagiataj. …read more
Published at 07:29PM ( 5 comments / 289 visits )
This post is public

June 25th, 2011

La dektrian de januaro 2011

De pli ol duona jaro mi skribas nenion en ĉi tiu blogo. Mi ĵus retrovis du rimaĵojn el la pasinta vintro. Ĉu ili meritas esti elfositaj? Verŝajne ne pli ol aliaj elfosaĵoj, sed verŝajne ankaŭ ne malpli ol tiuj aliaj. Do jen ili rangiĝu ĉi tie, eĉ se nur mumie. …read more
Published at 11:46AM ( 8 comments / 289 visits )
This post is public

December 10th, 2010

Retrovaĵoj

Jen mi retrovis forgesitajn paperojn el la okdekaj jaroj. Mi notu ilin ĉi tie por dividi ilin kun eventualaj geamikoj. …read more
Published at 01:45PM ( 3 comments / 1499 visits )
This post is public

November 7th, 2010

Kolero kaj avido (notoj por eventuala versaĵo)

Inspirita de la 111-a ĉapitro de la Korano, kiun mi legis en la ĉi sekva adreso:
http://islamo-en-esperanto.blogspot.com/2010/04/la-surato-de-snurligo-111.html
Sed tio ne elĉerpas la signifojn, kiujn mi legas en tiu korana teksto.
Atentu la ritmon: amfibrako, trokeo, trokeo, trokeo (trokeo, trokeo).
Se la ritmo apenaŭ estas rimarkebla, tiom malpli la asonanca kvazaŭrimo i-o. …read more
Published at 08:00PM ( 0 comments / 281 visits )
This post is public

November 1st, 2010

Skizaj cerbumaĵoj pri ekzistado

Neŝatantoj bonvolu pardoni al mi, ke mi uzas ĉi tiun blogon kvazaŭ taglibron por kelkaj miaj cerbumaĵoj. La ceteraj, bonvolu pardoni al mi, ke mi kuraĝis vortigi tiujn cerbumaĵojn, por kio mi ne povis ne plagiati la vortojn, kiujn mi trovis dise sur mia vivovojo.
Verdire, mi skribas por ne tute forgesi la vortojn, kiuj vizitas mian menson. La posedantoj de tiuj vortoj bonvolu pardoni al mi, ke mi faris fotojn de miaj vizitantoj. …read more
Published at 07:29PM ( 2 comments / 294 visits )
This post is public

July 25th, 2010

Vojo al Paradizo

Kvazaŭ por venĝi, ke dum longa tempo mi ne havis tempon por blogumi, jen mi verketas hodiaŭ jam por dua fojo, ankaŭ nun pretekste de miaj infanoj. Kompatindaj! …read more
Published at 04:06PM ( 9 comments / 838 visits )
This post is public

July 25th, 2010

La Sep Devoj de homa konduto, aŭ la Tri Porkidoj

Dum mi verkis ĉi tiun blogeron, la teksto komencis treniĝi kiel senfina serpento. Tial mi elsarkas ĉi tie tion, kio "volis" esti la minimuma kerno de la blogero:
1) Obei la gepatrojn.
2) Plenumi la devojn.
3) Ne ĝeni.
4) Ne ŝteli.
5) Ne mensogi.
6) Sekvi la regulojn.
7) Ne plendi.
Kaj nun, ek al la blogero... …read more
Published at 02:00PM ( 2 comments / 272 visits )
This post is public

July 24th, 2010

Latina saluto

Malgraŭ mia terura tempomanko, mi ne povas eviti alŝuti unu el miaj lastaj "stultaĵoj", por iel "intelekte kunfrotiĝi" kun miaj kunhomoj. …read more
Published at 11:56AM ( 2 comments / 333 visits )
This post is public

May 23rd, 2010

Blua birdo

Jen estas alia reverkaĵo surbaze de teksto el Historio por Malfermi Estontecon, ĉi-foje el la paĝo kvindek sep (legu tie pri la korea popolkanto, kies tradukon mi reverkis):

Ho, blua birdo, blua birdar'!

Jen verda pizo sur la kampar'!

Kampon evitu, ĉar - ali-kaz' -

floroj forvelkus: for - piz' kaj gaj'!

Mi reverkis la tekston ankaŭ laŭkoncepte:

Ho, nura pasanto!

Jen bela, viva naturo!

Se vi difektos ĝin,

ne plu estos vivo,

ne plu estos belo.

Komparu la unuajn ĉapitrojn de la hebrea libro Genezo (בראשית Be-reŝit'), kie oni relative laŭdas pasantojn en la persono de Habel, ŝafpastisto, kaj mallaŭdas terkulturistojn en la persono de lia frato Kain, terlaboristo.

Ĉu ni sukcesos esti nuraj pasantoj? Aŭ ĉu ni aliformigos la mondon per nia prilaborado? Kiu estas preferinda? Aŭ ĉu ekzistas senco, en kiu ne estas kontraŭdiro inter nura pasado kaj ĝisfunda prilaborado?

Published at 06:02PM ( 2 comments / 500 visits )
This post is public

May 14th, 2010

Hukoku kyôhei

Kiam mi legis Historio por Malfermi Estontecon, pri komuna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, mi trovis diversajn tekstojn, kiuj incitis al mi la verkemon. La citita slogano (hukoku kyôhei) de la Japana Imperio ŝajne estis uzata por impliki la japanan popolon en la ekspansiemon de ties gvidantoj. Mia traduko estas:

Riĉu la lando! Fortu l' arme'!

Kutime, oni povas legi en libroj pri historio de Japanio, ke tiu politiko kondukis nepre al milito kaj sufero.

Nu, se oni legas la deklarojn de politikistoj el multaj landoj (norde, sude, oriente, okcidente), ŝajnas, ke tia slogano ankoraŭ plu regas multloke en la tuta mondo. Ĉu do ni survojas nepre al milito kaj sufero?

La malnovaj romianoj, kies imperio ekspansiis sur la bordoj de la tuta Mediteranea Maro kaj sur granda parto de la nuna Eŭropo, havis iel similan sloganon: si vis pacem para bellum - se vi volas pacon, pretigu militon (tio estas: pretiĝu por milito).

Mi bedaŭras, ke tro multe da homoj tutmonde preparas agresajn militojn, ĉiu por defendi siajn "legitimajn rajtojn kaj interesojn". Mi estas pesimisto, kiu volas esti optimisto; tial mi diras "pesoptimisto".

Published at 04:57PM ( 6 comments / 541 visits )
This post is public

May 12nd, 2010

La Plumba Soldato

Antaŭ ne multaj monatoj mi konatiĝis kun armea kolonelo. Tiu konatiĝo estis potenciale tre frustracia. Ĉi tiu blogero estas provo tiri ion pozitivan el tiu konatiĝo. …read more
Published at 06:48PM ( 0 comments / 297 visits )
This post is public

May 12nd, 2010

La Tri Magoj

La Tri Magoj estas popularaj portantoj de donacoj: en la mita epoko de la naskiĝo de Jesuo - al Jesuo mem, post dek du tagoj de ties naskiĝo; en la nuntempo - al ĉiuj hejmanoj, la sesan de januaro de ĉiu jaro (almenaŭ en Hispanio). La perforta kristanigo de Hispanio kaj la daŭraj provadoj elsarki aliajn "ingrediencojn" kaŭzis, ke la hispanaj popolaj kulturoj estas fundamente kristanaj.

Oni multe debatis, diskutis kaj disputis pri la nombro kaj nomoj de la Magoj. Mi montras ĉi tie la version, kiun mi lernis kiel infano, el la Universala Enciklopedio Sopena (eldonita en Barcelono, en 1972). Ĝi estas por mi "la" natura versio. Nur poste mi sciiĝis, ke ekzistas ankaŭ aliaj versioj.

Melkioro estas grandaĝa nigrahaŭtulo, kiu venas el la sudo.

Gasparo estas juna blondaharulo, kiu venas el la nordo.

Kaj Baltazaro, aŭ Belŝacaro, estas mezaĝa brunharulo, kiu venas el oriento.

Mi ŝparas al vi la mistikajn interpretojn de la Tri Magoj, eĉ se ili ŝajnas al mi pli interesaj ol la nuraj rakontoj kaj rerakontoj. La interesatoj mem meditu pri la afero.

Published at 06:06PM ( 0 comments / 273 visits )
This post is public

April 24th, 2010

Popolkantoj

Ramadana popolkanto

(kun muziko de Jingle Bells)

Ramadan'! Ramadan'!

Ĝoja Ramadan'!

En monato ramadano

venis Korano!

Jen venis la Koran'

ĉe l' fin' de Ramadan';

pro ĝi ni festas faston dum tuta la monat'.



Zamenhofaj popolkantoj

Unua, kun muziko de Jingle Bells:

Zamenhof'! Zamenhof'!

Vivu Zamenhof'!

Li inventis esperanton

por la tuta mondo.

Jen venis Zamenhof'

kun lingvo por la mond';

de tiam ni parolas

samlingve en konkord'.



Alia, kun muziko de Fum', fum', fum'!:

La dekkvinan de decembro

Za-men-hof!

Estis iam okulisto,

kiu venis el Polland'.

Li inventis novan lingvon,

por la tuta mond' utilan.

Za-men-hof!

Published at 07:33PM ( 2 comments / 490 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3   next →   

( 54 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Rikardo Albert

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...