Normal 0 21 MicrosoftInternetExplorer4 /* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Table Normal"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin:0cm; mso-para-margin-bottom:.0001pt; mso-pagination:widow-orphan; font-size:10.0pt; font-family:"Times New Roman";}

PASIS «SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO», VENU «JARO DE AMIKECO»!

Internacia amikeco, kompreneble, tre gravas. Sed, bezonatas ankaŭ nacia amikeco. Ekzemple, en Bosnio kaj Hercegovino, kie iam ni ĉiuj estis sama nacio, kun malsamaj religioj –katolika, ortodoksa, muzulmana- okazis kruela milito kaj ankaŭ nun okazas miskomprenojn, mi tamen ne diru malamikecon, esperantistoj devus esti la unuaj kiuj kunlaboros. Sed, nek 20 jaroj pos la militkomenco, ili eĉ ne provas refondi 'tegmentan', ŝtatnivelan organizon (ligon). Tiel esperantistoj el Banjaluka kaj el Sarajevo (RS kaj FBH) ne kunlaboras ene de sia ŝtato, nur kun tiuj eksterlandaj! Esperanto Ligo de Bosnio kaj Hercegovino ne ekzistas praktike, nur surpapere, kaj pro tiu fakto neniu zorgas. (Fakte, E-Ligo de BkH tute ne ekzistas kiel ligo, ĉar 'ligo' devus havi almenaŭ du organizaĵojn. (Iuj diras, tio tamen estas ligo, ligo de du E-familioj, Čolić kaj Zvirac. Mi tute konsentas.)

Mi mem ŝatas Esperanton ne nur pro tio ĉar ĝi estas 'neŭtrala, logika, facila,...', sed ĉar ĝi estas 'lingvo de amikeco'. Bezonatus ankaŭ 'Semajno de internajbara amikeco'. Sed, se temas pri E-movado en mia urbo Sarajevo, ni bezonus enkonduki kaj praktiki semajnon aŭ tutjaron de interesperantista amikeco. Jen, tio doloras min persone. (Pri tio mi skribis iomete jam en 1988-a en mia membiografia libro Mi Estas Esperantisto, kun la Enkonduko de nia karmemora Tibor Sekelj)

Mi ege multe, diversflanke, faris por E-o kaj E-movado loka, nacia kaj internacia dum miaj 50 E-jaroj. Pri tio mi ne parolos nun. Sed, tamen mi estas malamata kaj niaj du eternaj E-ĉefuloj (formale aŭ neformale) Senad Ĉoliĉ kaj Fetah Zvirac, kiuj kvazaŭ privatigis nian organizon, estas neniel amikemaj laŭ mi, eĉ estas miaj malamikoj (nekredeble, tamen vere! - mi havas multajn ekzemplojn), ĉar ili faris al mi multajn aĉaĵojn ĝenante anstataŭ apogante mian, kiel skribis nia karmemora W. Auld, «neestingeblan agademon, energian kaj nekredeble multflankan varblaboron de fervorega esperantisto kaj senlaca propagandisto», («La Brita Esperantisto», V-VI '90). Nia karmemora majsto LLZ certe estus forte kontraŭ tia etoso en nia movado kaj inter esperantistoj. Pruvoj pri la malamikema sinteno rilate al mi, kaj ĝeno anstataŭ helpo kaj kunlaboro...estas tre multnombraj. Tio daŭre daŭras, sed mi toleras je la intereso de E-o. Ĝis kiam?

Verŝajne (bedaŭrinde) ne nur mi havas tiajn neesperantistecajn spertojn, kaj se temas pri la amikeco, ni devus skribi ankaŭ pri similaj malbonaĵoj en niaj rondoj, ĉar unualoke ili estu rondoj amikaj kaj 'familiaj'. Eble multaj silentas pri la similaj spertoj, same kiel mi silentis kaj toleris (ne forlasante la Movadon aŭ eĉ la lingvon, kion faris multaj ĉe ni) jam pli ol 30 jaroj. Sed, pasintsomere «la glaso estas superplenigita», gxuste dum miaj du gravaj jubileoj. «O tempora, o mores!» dirus elnove malnovaj Latinoj.

Ni forlasis jam nian belan vorton 'samideano', eble iuj eĉ hontas eldiri ĝin, kaj iuj ne volas (mirinde!) aŭdi pri la 'interna ideo' kaj pri la zamenhofeca etiko. Multaj ne konas etikajn kaj politikajn projektojn de LLZ. Do, anstataŭ, aŭ paralele, ni havu Semajnon de AMIKECO kaj almenaŭ tiam ni (laŭbezone) petu pardonon unu de la alia! Diskuti ja, malhelpi kaj malami ne! Ĉu ni tamen elportu «nian malpuran vestaĵon» almenaŭ en nian medion, aŭ eterne nur silenti, toleri kaj (memstare) agadi, aŭ ĉion forlasi?

Plaĉas al mi la titolo de la artikolo (Corsetti-MacGill, «Esp.» II/2012) «Por 125 ni agu kiel Zamenhof» kun la fina alvoko: «Pruvu al vi mem ke vi kapablas imiti Zamenhofon!» (Ni, ja, scias ke ankaŭ Zamenhof spertis malagrablaĵojn far de siaj 'samideanoj'.)

Se iu volas sendi al mi gratul/salutvortojn okaze de miaj du jubileoj (50 jaroj de esperantista vivo kaj 70 de la 'propra' vivo) kiujn mi jam parte prifestis per nova verko, du prelegoj en Germanio (Herzberg kaj Hamburg), tri TV-elsendoj, kurseto..., sendu al sarajevoespero@hotmail.com kaj vizitu min ĉe Ipernity aŭ en mia E-domo. Ankaŭ vi povas publike komenti, aŭ demandi.

Smail Grbo ("Smailo el Sarajevo", "Bosnia Marko Polo")