Hodiaŭ oni lanĉis rezulton de la voĉdonado kiu temis pri versoj de finna muziko. Preskaŭ kvarcent ŝlagroj ricevis voĉojn.

La plej populara estas tango Satumaa (Fabellando) de Unto Mononen. Li verkis kaj muzikigis la tangon probable en la jaro 1949, kiam li havis nur 19 jarojn. Sed finnaj enamikiĝis al la versio kiun kantis Reijo Taipale en la jaro 1962.

Tuomo Grundström la prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando esperantigis la tekston antaŭ multaj jaroj. Tia estas finna revo:

Sabla strando en la lando ie trans la mar’
sentas tuŝon, ŝaŭmopluŝon, kison de ondar’
Floroj brilas, birdoj trilas tie ĉe aŭror’
ĉe l’ marplaŭdo pri morgaŭo zorgoj estas for

Refreno:

Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’
sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
sopiroplena, terkatena resti tie ĉi

Flugu kanto, mesaĝanto trans la horizont’
al amata, dezirata estu mia pont’
Tien iru, tenerdiru jenon nur de mi
Miozoton, kordorloton rajtas sole ŝi

Refreno

(fonto: KantarViki)

Kie situas via fabellando?

Bonvole serĉu la kanton per la vortoj "Satumaa Reijo Taipale" ĉe YouTobe.