Ĉu vi ankoraŭ memoras mian fabelon pri sep tagoj? En fino de la rakonto mi skribis, ke ni ankoraŭ ne scias kio okazos kaj kiam. Do nun mi scias iomete pli bone. Lia vivo finiĝis en julio 2012.

Indus skribi ankaŭ pri la jaro en malsanulejo - ankoraŭ mi ne povas fari tion. Sed kiam ni komprenis, ke okazis io malbona en operacio, mi faris peton por ke finna instanco, kio zorgas pri rajtoj de malsanuloj, reserĉus ĉu ĉio iris laŭ la planoj.

Antaŭ unu semanjo mi rizevis respondon, post atentado pli ol duono jaro. Se kuracistoj estis pli atentemaj la rezulto estus alia. Okazis eraro en la operacio. Nun mi devas daŭri la proceson kaj plenigi pliajn formularojn ne nur por li, sed ankaŭ por ke simila eraro ne okazu poste kun aliaj malsanuloj.

Kaj poste ni denove atendas rezolucion. Mi scias, ke la vivo ne ĉiam iras bone kaj ni ne povas plani ĉion. Ni atendis, ke la operacio ŝanĝas vivon kaj tion ĝi vere faris. Oni diras, ke la unua jaro post morto de proksimulo estas la plej peza, mi esperas ke tio veras. Bedaŭrinde la letero, kiun mi ricevis rememorigis al mi ĉiujn diskutojn kiujn ni havis antaŭ operacio kaj tempon en la malsanulejo.

Estas malnova ŝerco, kiu diras, ke oni entombigas la erarojn de kuracistoj. Bonŝance tio ne veras tute. Kvankam neniu reviviĝu pro la serĉado de eraroj mi esperas ke tio bonigas zorgadon de aliaj.