Kvazaŭ fabele brilas neĝo. Ĝi brilas kvazaŭ estas ŝutita per ebenaj pecetoj de glaciaĵo. Lucerna lumo reflektiĝas de la pecetoj kaj mi vidas brilon ŝutitan sur la neĝon. Tio ĉi eblas nur en frostaj tagoj kiam la neĝo kraketas sub piedoj kaj tre disŝuteblas. En tiaj tagoj neordinare agrablas promenado en arbaro kaj spirado frostan aeron de kiu ruĝiĝas vangoj.

12.01.2012