Mi longe prokrastis noti miajn spertojn pri konduto de granda parto de beogradanoj en trafiko. Kial renove kritiki, dum mi ankoraŭ nur estas novulo ĉi tie?
Hodiaŭ mia maldekstra kruro kaj dekstra mano havas ne-malgrandajn skrapvundojn. Mi bonŝancas. Neniu osto estas rompita, kvankam mi fale trafiĝis parte sub mian skutilon, sed pli tio poste.
Kiaj estas la vojoj en Beogrado? La holmoj, sur kiu la urbo situas, havas multajn krutaĵojn, tiel ke nur laŭ unu, du deklivoj ili estas relative sur- kaj subireblaj. Tie iras la trakondukaj aŭtovojoj, speciale en la sudo de Beogrado, for de la riveroj Sava kaj Danubo. Tie la trafiko amasiĝas kaj pro la longaj distancoj inter la urbopartoj piĉas (pardonu, ĝi estas nia intergeedza termino por nerespondece rapida veturado), ĉar paciencon ŝoforoj ĝenerale ne havas. En pli evoluinta lando kun du-striaj veturvojoj ambaŭdirekte, kie ĉe ĉiu kubutvojo ekzistas antaŭdevia koridoro, tio ne donus problemon, sed en Beogrado, aŭtomobiloj subite bremsas, espereble kun intermita lumigo. Ne nur tio, eble ili abrupte decidas halti por povi enŝovi la aŭtomobilon en solan malplenan haveneton aŭ, ne vidante parkumejon, simple tubere ondi sur la trotuaron por restigi ĝin tie. Ne flankeniĝu, ĉar jam alŝtormas aŭtomobiloj malantaŭ vi, pli spertaj por antaŭvidi la ŝtopiĝo sur la dekstra strio de la vojo. Duono el aŭtomobiloj cetere ne ĝenas sin teni la dekstron sur duobla veturstrio. Ili kalkulas ankaŭ kun la aŭtobusoj, kiuj estas oftaj en Beogradaj stratoj. Aŭtobushaltejo tre malofte situas ekster la vet(k)urejo, tiel ke obeante la trafikregulojn - teni la dekstron - oni pagas ŝoforan tempon. Trafikreguloj ? Kiaj ili estas? Ĉu entute mi devas teni la dekstron? Du trionoj de la ŝoforoj evitas la dekstron: tie ne nur estas aŭtobushaltejoj, sed ankaŭ malebenaĵoj, truoj. Se obeemulo el pli disciplinita lando volas preterveturi, li devas enviciĝi maldekstre malantaŭ alia aŭto, aŭ decidi ke dekstraflanka manovro ne estos kontraŭkutima, nek estos pune rimarkita. Konfrontite kun tiu dilemo, ne nur tiu, sed ankaŭ kun la ĥaosa prioritatprenado ĉe kruciĝoj - ŝajne prioritato dedekstra ne ekzistas - mi decidis iri serĉi gvidlibreton pri trafikreguloj. La serĉado daŭris dek ok kilometrojn kaj tri horojn. Por mallongigi longan rakonton, la lasta tia libreto elĉerpiĝis antaŭ du jaroj. Saĝeco estas nepagebla. Laŭ iuj oni adaptiĝu al la veturstilo de beogradanoj. Ĉu do malagnoski normojn, kiujn mi lernis ekde mezlerneja aĝo? Mi rifuzas.
Jam pro trafikmiskondutado mi ŝanĝis mian bankon. Ok monatojn mi membris en Raiffeisenbanko, filio en Vojvode Stepe 199. Tiun vojon garnas ambaŭflanke tramvojreloj. La veturvojo estas du striojn larĝa kaj parkumado eblas nur transondante la relojn sur la trotuaron. Sed la strato havas ambaŭflanke multajn vendejojn, kien iradas hastantaj klientoj. La trotuaro jam estas okupita aŭ bordita de kontraŭparkumaj fostoj. Solvu simple, metu la alarmlumigon kaj parkumu sur la strio mem! Tiel antaŭ la banko ekestas baldaŭ vico da lumanatj aŭtomobiloj. Trafiko slalomas ĉirkaŭ ĝi ..........
La iritiĝo atingis maksimumon ĉe mi, ĉar mi ne permesas, ke mi faru same, sed ankaŭ ne ke aliaj indiferentas. Tiel mi petis intervjuon kun la direktorino de la banka filio. La peto estis transdonita, ŝi venis, mia serba edzino faris la parolon, fidele al mi defendante la opinion, ke entrepreno ankaŭ havas socian respondecon, ke la aŭtomobiloj antaŭ la prodo ĉiuj apartenas al klientoj de la banko, ktp. Do ŝi povus .......... Jam la konversacio estis interrompita de la direktorino. La sola vorto, kiun mi kaptis el la kĉo da vortoj, estis ke la edzo devas "viknuti": adaptiĝi al la Beograda trafiko. Mi ne rezignaciis kaj iris levi mian proteston ĝis la Beograda ĉefoficejo, sed sen rezulto. Nun mi bankas ĉe Société Générale, pli proksime kaj kun ia maloportuna, sed tamen, parkumejo.
Adaptiĝi al la Beograda trafiko, kie ĉiutage mortas homoj .........
Neebla tasko por striktkonscienca homo ..... Mi ĉiam kutimas preterveturi maldekstre, ne dekstre, ankaŭ hodiaŭ. Antaŭ mi - nun mi estis sur mia ŝatata skutilo, pri kiu mi skribis antaŭe - pedalis fraŭlino sur biciklo. La elektra skutilo estas senbrua, do gravas averti preteirotojn, ke mi alvenas. La vojo, kvar metrojn larĝa, krute iris supren. Dek metrojn malantaŭ ŝi mi hupis, ĉar ŝi estis mezvoje. Ŝi ekstaris sur la pedaloj kaj svingiĝis .. maldekstren. Eble kvar metroj restis inter ni kaj mi faris impulsan movon kun la stirilo mi ne scias, ĉu pli maldekstren ankoraŭ aŭ korekte dekstren. Post triona sekundo mi kuŝis sur la asfalto, la ventro de la motoro sur mia kruro. Mi kriis, pli pro ŝoko ol pro doloro. Mi ekmoviĝis kaj post duona minuto mi staris jam kaj alparolis - tie mia memoro forviŝiĝis iomete - la fraŭlinon: Kie vi loĝas? Voku la policon !! Miaj vortoj intencis esti serblingvaj, sed verŝajne impresis kiel tiuj de drinkulo. Unu knabego proksimiĝis, sed kiam li vidis kelkajn larmojn sur la vizaĝo de la fraŭlino kaj aŭdis min voki "polico!!", rigardis sian taskon protekti la knabinon kontraŭ tiu vundita - jes - emociulo. Li signalis al mi ne paroli sensencaĵon, lasi la knabinon - kiun mi ne tenis, eĉ ne proksimis - starigi la falintan skutilon kaj pluveturi. Mia pantalono estis ĉifonita, truema, membroj kun sango, sed tiam venis alia knabego, faris komunan partion kun la unua kaj parolis angle, ke mi malaperu kaj ne faru panikon. Pasantajn aŭtomobilantojn, kiujn mi alvokis per "voku la policon!!", li informis: "On je budala !!" (Li estas stultulo!!)
La kuraĝa duopo, kiu minacis min, tamen ne atakis, ĉar mi montris per pugnoj kaj flamantaj okuloj, ke mi batos lin en la vizaĝon, forlasis la scenejon, post kiam ili estis urĝintaj la fraŭlinon, ke ŝi iru hejmen. Post eble dek minutoj mi estis sola, la skutilo ne plu funkciis. Mi lasis ĝin kaj vagetis en kubutstraton, kie iu rigardis min malfide, konsilis min ne treti sur sian privatan padon, mi konsideris sonori je kiu ajn domo, sed tiam iu virino vokis min kaj - per pideoj kaj manoj gestante - ŝi pretis voki poŝtelefone la policon. Sur la loko delikta nenio estis plu videbla, nur skutilo, ŝajne sen difekto. Do ŝi ne povis informi la policon, kio okazis. Tamen post duonhoro policanoj alvenis. Ili furiozis pro tio, ke mi ne povis montri nek pasporton, nek kondukpermesilon. Ambaŭ restis hejme, en mia aŭtomobilo. Intertempe mia edzino estis sciigita kaj ŝi rapidis piedire al strato Radomira Markovića. Nur ŝi povis interpreti al la polico, sed la alvoko en iu maniero ne estis klara kaj mi devis sole elsaviĝi.
Suĉu la tubeton por alkoholkontrolo oni ordonis al mi. Mia energio ankoraŭ ne forfluis kaj mi klopodis ekspliki la rasisman - tiel mi interpretis - konduton de la junviroj. Evidente tiu trakto estis al mi pli ŝoka, ĉar minaca en senhelpa situacio, ol la akcidento mem. Ili vokis la trafikpolicon, ĉar mem estis civilpolicanoj - kaj instrukciis min resti surloke. Post dudek minutoj trafikpolico venis. Post la kutimaj formalaĵoj, kiujn mi ne povis kontentige plenumi, ili - tre ĝentile - decidis helpi min puŝi la skutilon hejme, distanco de ok cent metroj. Ĝis tie la raporto.
Jen kion manko je trafika disciplino rezultigas - tamen mi havis bonŝancon, nenio estas rompita. Mi nun kapablas tajpi, kvankam la dekstra mano ankoraŭ sangetas. En sabata vespero estas malfacile konsulti doktoron. Mia privata Dom Zdravlje (sankonsultejo) estas je distanco de dek unu kilometroj.
Jen kiel neparolsciuloj povas suferi en - evidente - sociale malantaŭa parto de Beogrado. Ili estas edukitaj en sinserĉa socio - sebičan balkan, kie oni ne tro fidu alikondutajn najbarojn kaj certe ne balbutantan fremdulon.