About this blog

  • 14 posts
  • 1 464 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 8, 2009

Anekdotetoj (2)



En Francio vivis iu maljunulo, kiu ĉiumatene ellitiĝadis je la kvina horo kaj ĉiumatene urĝe iradis el sia hejmo kaj disŝutadis blankan pulvoron sur la vojon. Iam preterpasanta policano demandis lin, kion li disŝutadas. La maljunulo respondis, ke tio estas kontraŭelefanta pulvoro. La policano miregis:
-Sed ĉiu homo bonege konas, ke en Francio forestas elefantoj!
-Do, vi vidas: ĝi efikas!
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Rano iras al la sorĉistino por ekkoni sian sorton.
- Vi renkontos belulinon, kiu deziros ekkoni ĈION pri vi.
La rano demandas:
- Bonege! Ĉu mi renkontos ŝin dum ia bankedo?
- Ne, - respondas la sorĉistino. - Dum la leciono pri biologio.
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
La pastro deziras aĉeti papagon.
- Ĉu vi estas certa, ke ĉi-birdo ne kriegas kaj ne blasfemas?- demandas la pastro.
- Mi estas absolute certa. Ĝi estas tre bonkonduta kaj religiema birdo, - la posedanto de la vendejo garantias. - Ĉu vi vidas du ŝnuretojn sur ĝiaj gamboj? Se vi tiros la dekstran ŝnureton, la birdo deklamos La Preĝon de la Sinjoro, kaj se per alia ŝnureto vi tiros ĝian maldekstran gambon, ĝi deklamos la 23an Psalmon.
- Mirinde! - diras la pastro. - Sed kio okazos, se mi tiros ambaŭ ŝnuretojn?
- Tiam mi falos for de mia sidstangeto, vi stulta, senespera idioto! - kriegas la papago.












Anaso eniras apotekon kaj demandas:
- Cxu cxe vi acxeteblas pano?
La apotekisto klarigas, ke li ne havas panon por vendi, cxar cxi-tie estas apoteko. Li aldonas, ke la anaso devus provi acxeti panon en la najbara komerca centro. Post dekkvin minutoj la anaso revenas kaj diras:
- Cxu cxe vi acxeteblas pano?
La apotekisto reklarigas, ke pano ne estas vendata, do li devus provi bonsxancon acxeti panon en la vendejo malantaux la stratangulo. Post kelkaj minutoj la anaso estas reveninta kaj diras:
- Cxu cxe vi acxeteblas pano?
La apotekisto ekkriegas, ke se la anaso ankorauxfoje demandos pri la ebleco acxeti panon, li alnajligos lian bekon al la planko.
Post dudek minutoj la anaso revenas.
- Cxu cxe vi estas acxeteblaj najloj?
La apotekisto eksplikas, ke NE, cxar li estas APOTEKISTO, kaj li ankaux ne okupas sin pri vendado de NAJLOJ!
- Ahx! - diras la anaso, - tiuokaze... cxu cxe vi acxeteblas pano?
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Kanibalo kaj lia malgranda filo perdis la vojon kaj ili vagadas tra dezerto. Ili ne estas mangxintaj jam kelkajn tagojn. Jen ili trovas oazon kaj decidas kasxi sin en arbedajxo kaj atendi gxis kiam iu ajn aperos tie. Sekvontmatene la kanibalo vekigxas kaj ekvidas belan virinon, banantan sin en lageto. Kasxobservante la belan virinon, li ekvidas sian filon ankaux vekigxintan apud si, ankaux observantan la virinon. La filo diras:
- Mi malsatas, patro. Ni mangxu sxin!
La patro respondas:
- Ni ne povas mangxi sxin. Ja sxi estas belega!
La knabo grumblas, ke ili jam estas ne mangxintaj kelkajn tagojn kaj ke li vere malsategas. La patro diras, ke li pripensis bonan planon. La knabo ekgxojas, pensante, ke li baldaux satigxos kaj demandas, kia estas la plano...
La patro eksplikas:
- Ni kasxe rampos al la rando de la arbedajxo, kaj kiam sxi elakvigxos, ni kaptos sxin, portos sxin al nia hejmo kaj tie ni mangxos... vian patrinon...
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Viro iras preter infana ludplaceto, cxirkauxita per tabula barilo. Li auxdas kiel la infanoj skandas:
- Dektri! Dektri! Dektri!
Li ege ekinteresigxas, kio tie okazadas, do li trovas trueton en la barilo, rigardas tra gxi kaj subite li sentas pikegon en sian okulon. El malantaux la barilo auxdigxas skandado:
- Dekkvar! Dekkvar! Dekkvar!
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Farmanto Brown renkontas sian amikon en la vilagxa bierejo.
- Haroldo, kion vi donis al via bovo, kiam gxi ekmalsanis?
- Vinagron kaj telerlavilon "Fairy".
Post unu semajno ili rerenkontigxas. Farmanto Brown diras:
- Ho ve, Haroldo! Mi donis al mia bovo vinagron kaj lavilon "Fairy" kaj gxi mortis!"
- Ankaux la mia! - respondis Haroldo.
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
En la lernejo estas esplorataj okuloj de infanoj.
- Cxu vi povas legi la plej supran linion de la leteroj sur la la tabulo, Tony?- demandas la doktorino
- Ne, - diras Tony.
- Kaj kiel pri la dua linio? Cxu vi povas legi tie?- demandas la doktorino.
- Ne, - diras Tony.
- Tiuokaze cxu vi povas legi la malsupran linion?
- Ne, - respondas Tony. - Mi ankoraux ne scipovas legi entute.







Estis fino de lernojaro kaj la lernantoj portis donacojn al siaj geinstruistoj. La filo de la posedanto de florvendejo alportis grandan bukedon da floroj al sinjorino Jones. La filino de la bombonvedisto alportis grandan keston da cxokolado. La filo de la posedanto de drinkajxvendejo ankaux alportis egan pezan keston. La instruistino prenis la keston kaj ekvidis el gxi gutantan fluidajxon. Sxi gustumis unu guteton.
- Ahx, cxu tio estas vino?- sxi provis diveni.
- Neee...,- respondis la malgranda knabo.
Sxi gustumis ankoraux unu guton.
- Cxampano?- sxi reprovis.
- Neee..., - diris la malgranda knabo.
- Mi kapitulacias, - diris la instruistino.
- Tio estas hundido, sinjorino.
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
- Hej, sinjoro Watson. Vi ankoraux estas vestita per la vintra kalsono!
- Dio bona, Holmes! Kiel vi sukcesis tion diveni?
-Vi ree forgesis surmeti vian pantalonon!
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Kiel la monstro nombras gxis dektri?
Per siaj fingroj!
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Turisto venas en Afrikon kaj kiam li estas ekskursanta tra la gxangalo, li demandas sian cxicxeronon:
- Cxu ni estas sekuraj cxi-tie? Cxu cxi-tie ne estas kanibaloj?
La cxicxerono respondas:
- Vi estas absolute sekura. En Afriko ne ekzistas kanibaloj.
La turisto diras:
- Kial vi estas tiel konvinkigxinta pri tio?
La cxicxerono respondas:
- Ni mangxis la lastan kanibalon pasintlunde.
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Kanguruo eskapis el sia cxirkauxbarejo en la Londona zoologia gxardeno. Post la kanguruo estis kaptita, la gxardenestro konstruis dekfutaltan barilon. Sekvontmatene la kanguruo ree gxuis liberon, vagante tra la gxardeno. La barilo estis plialtigita kaj nun estis jam dudekfuta. Kompreneble, sekvontmatene la kanguruo ree estis for de la barejo. Malesperigxintaj prizorgantoj de la gxardeno konstruis 40-futan barilon. Kamelo en la najbara barejo demandis la kanguruon:
- Hej, kiom alte ili plukonstruos la barilon viaopinie?
- Mi opinias, ke ili konstruos ecx 1000-futan barilon gxis kiam iu ajn memoros sxlosi la pordegon...
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------










Tio okazis en pasagxera trajno. Patrino kaj sxia kvinjara fileto sidis cxe kupefenestro. Antaux ili maljuna sinjoro legis "Times".
Sxajnis, ke la knabo estis ekstreme enuigxinta, do li turmentis sian patrinon per granda amaso da demandoj. La sinjorino respondadis cxiujn demandojn tenere rigardante al la knabo kaj sxajnis, ke sxi gxuas cxiun minuton de ilia babilado. Kia fiera sxi estis pri sia etulo! Post cxiu demando sxi kisadis la infanon kaj tenere karesadis lian kapon.
- Panjo, - dauxrigis la knabo - vi diris, ke vi estus felicxa havante dektri knabojn similajn al mi.
- Certe,- respondis la sinjorino kun rideto survizagxe.
- Kaj cxu estas malfacile akiri bubon?
- Tute ne, - respondis la patrino. - Vi nur devas iri en apotekon kaj acxeti kelkajn bubopilolojn kaj du provtubojn.
- Cxu estas bezonata doktora recepto por tio?
- Absolute ne, - dauxrigis la sinjorino. - Vi nur devas montri al la apotekisto vian edzigxringon.
- Ho, mi komprenas,- respondis la etulo kun evidente plialtigxanta interesigxo. - Kaj kio sekvas post tio?
- Vi devas meti la pilolojn kun kelkaj gutoj da akvo en la provtubojn kaj varmigi ilin sur gasfornelo...
La maljuna sinjoro, atente auxskultinta la interparolon, mallevigis la gazeton, forprenis la okulvitrojn, embarase rigardis al la sinjorino kaj ekparolis tremvocxe:
- Bonvolu pardoni pro mia ensxovigxo, sinjorino, tamen dum mia junagxo ekzistis alia metodo, kiu sendube donis la samajn rezultojn! Cxu oni jam tute rifuzis uzi gxin? Mi nek estas konservativulo, nek mi emas proklami la avantagxojn de malnovajxoj, tamen mi opinias, ke la metodo de mia generacio estis multe pli bona. Gxi estis la plej perfekta metodo. Mia opinio pri tio estas firmega!


Elangligis Alno
Published at 18:38 ( 7 comments / 40 visits )
This post is public

October 24, 2009

Salomėja Nėris. Siringoj



Kiam mi ne ekzistis,
Siringoj jam floris.
Kiam mi ne ekzistos,
Ili estos en flor’.
Falos la petoletoj
Pro sun’ kaj venteto,
Kvazaŭ tombsableretoj
Sur mia la kor’.



(Ellitovigita de mi)

Published at 01:14 ( 4 comments / 58 visits )
This post is public

October 21, 2009

*****

-Saluton! Mi telefonas al vi el biblioteko. Via edzino ne redonis unu libron.

- Kia estas la libro?

- Ĝi estas lernolibro "Kiel ekesti edzino de riĉa stulta idioto".



Published at 19:05 ( 3 comments / 49 visits )
This post is public

October 21, 2009

*****

Ju pli mallonga estas mini-robo, des pli forta estas la deziro, ke ĝi estu ankoraŭ pli mallonga.

Published at 18:57 ( 0 comments / 23 visits )
This post is public

October 21, 2009

*****

Sur la tablo kuŝas du libroj: unua estas maldiketa, titolita "Logiko". La dua estas dikega kaj titoliĝas "Virina logiko. Volumo1"

Published at 18:49 ( 1 comment / 33 visits )
This post is public

October 21, 2009

*****

Surskribo sur la muro de necesejo: GRAVAS NE SUKCESE ALKURI, GRAVAS - SUKCESE ALPORTI!

Published at 18:40 ( 0 comments / 16 visits )
This post is public

September 20, 2009

Ankoraŭ du ridetoj



Edzino al sia ebria edzo:
- Kie vi estis? Vi estas ebria, kiel porko. Mi la tutan nokton ne dormis!
- Ĉu oni povus supozi, ke mi dormis….


Du bovinoj en buĉejo:
- Ĉu vi estas ĉi-tie por la unua fojo?
- Strangulino! Ĉu vi opinias, ke por la dua?!
Published at 06:32 ( 3 comments / 81 visits )
This post is public

September 6, 2009

Anekdotetoj (2)



- Marinjo, kun mi vi vivos kiel en paradizo!
-Sed mi ege hontiĝos la tutan tempon esti nuda…
----------------------------------------------------------------------
Nepino revenas el la lernejo kaj demandas sian avinon:
-Avinjo, kio estas amoranto?
La avinjo enpensiĝinte ripetadas:
- Amoranto, amoranto, amoranto, amor… - subite ŝi frapas per la manplato sian frunton kaj ekkrias:
- Ho ve!
Ŝi kuras al la muro forĵetas sur ĝi pendantan tapiŝon kaj malfermas sekretan pordon. En ŝian plenbrakon falas skeleto de juna homo.
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Ne tute juna virino, adorantino de modernaj filmoj, ekestis sufiĉe frivolema kaj pasie ekŝatis lastajn vestaĵmodojn. Foje ŝi renkontis el la laboro revenantan edzon tute nuda.
-Nu, maljunulino, ĉu vi entute freneziĝis? – ne tro delikate demandas la edzo, ekvidinte tian aspekton de sia vivamikino.
- Vi ne komprenas la modernan modon, -malrespekteme diras la edzino. - Tio estas mia lasta erotika kostumeto.
- Tiam vi almenaŭ glatigu ĝin…
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Edzino forkuris de sia edzo. Post nelonga tempo ŝi revenas kaj petas pardonon.La edzo diras:
- Pro via forkuro mi pardonas, sed pro la reveno – neniam!
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Pastro dum la prediko diras:
- En la preĝejo estas viro, kiu amindumas kun la edzino de alia viro. Se la amindumanto ne metos kvin dolarojn en la ofertoskatolon, mi devos anonci lian nomon el la ambono!
Post la diservo en la ofertoskatolo kuŝis nur kvindolaraj biletoj.
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
-Marinjo, kial vi rompis amrilatojn kun Pedro?
- Kiu povus amrilati kun li? Kiam Pedro pasintfoje gastis ĉe mi, subite estingiĝis lumo. Kia bonŝanco! Kaj vi nur imagu – Pedro iraĉis por ripari elektrosekurigilojn!
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Unu sufiĉe maturiĝinta virino demandas alian:
- Kion vi preferas – Novjaron aŭ seksan akton?
-Kompreneble, la Novjaron.
- Nekredeble. Kial do!?
- Ĉar ĝi okazas pli ofte!
Published at 08:24 ( 9 comments / 119 visits )
This post is public

August 25, 2009

Kelkaj anekdotetoj





- Sinjoro doktoro, mi iris al apotekisto kaj li konsilis…
- Kompreneble, anstataŭ iri al doktoro vi iris al apotekisto. Estus interese ekkoni, kian stultaĵon li konsilis al vi!
- Li konsilis turni min al vi, sinjoro doktoro…



Laŭ la strato iras du doktoroj babilante. Unu montras al la alia:
-Ĉu vi vidas tiun viron? Li jam devis morti antaŭ dek jaroj…
-Se por homo estas destinite vivi, - ekspiris la alia, - eĉ la doktoroj povas nenion ŝanĝi.



-Estas tre malfacile diagnozi vian malsanon. Verŝajne tion kaŭzas alkoholismo.
- Nenio farenda doktoro. Mi venos, kiam vi estos sobra.



- Sinjoro doktoro, mia dekstra brako doloras,- plendas la paciento.
-Aĝo, aĝo…
- Mia maldekstra brako estas samaĝa, sed … nedoloras.



Pacientino ŝovas sian kapon en la kabineton de terapeŭto:
- Bonvolu pardoni, doktoro, ĉu mi ne lasis mian mamzonon ĉe vi?
- Ne, ĉe mi vi certe ne lasis.
- Aĥ, tiam sekvas, ke mi lasis ĝin ĉe la okulisto!



Published at 05:19 ( 10 comments / 136 visits )
This post is public

August 11, 2009

Salomėja Nėris

El Vikipedio



Salomėja Nėris

NaskiĝisSalomėja Bačinskaitė-Bučienė
17-a de novembro 1904
Kiršai (Vilkaviškis, Litovio), Rusia imperio
Mortis7-a de julio 1945
Kaŭnaso, Litovio
PseŭdonimoNeris
Profesioverkistino
naciecolitovino
Ĝenrojpoemoj

Salomėja Nėris (ĝis 1940 Salomėja Neris; vera nomo: Salomėja Bačinskaitė-Bučienė; naskiĝo la 17-an de novembro 1904 – morto la 7-an de julio 1945) estas unu el la plej bone konataj poetinoj de Litovio.



Biografio

Salomėja Nėris naskiĝis en la regiono de la hodiaŭa litova komunumo Vilkaviškis. Ŝi finis la Universitaton de Litovio en Kaŭnaso kie ŝi studis la litovan kaj germanan lingvojn kaj literaturojn. Poste ŝi laboris kiel instruistino en la urboj Lazdijai, Kaŭnaso kaj Panevėžys. La unua kolektaĵo de poemoj estis publikigita sub la titolo Anksti rytą (Dum frua mateno) en la jaro 1927, unu jaron antaŭ ŝia universitata diplomiĝo.

Dum ŝi plustudis la germanan lingvon en Vieno, la juna instruistino dum 1929 renkontis la litovan studenton pri medicino Bronius Zubrickas kaj enamiĝis. Zubrickas havis socialismajn vidpunktojn, kaj dum ŝi origine verkis por konservativaj kaj katolikaj publikaĵoj en Litovio, Nėris mem iĝis socialisto por impresi la amikon.

Ekde 1931 la verkistino vivis en Kaŭnaso, kaj dum la unuaj publikaĵoj verkitaj tie ankoraŭ estas tradiciaj popolaj rakontoj, la pli postaj versoj iĝas pli batalemaj kaj porkomunismaj. Tamen ŝi ne vere engaĝiĝis en politiko kaj partia propagando, sed daŭre fokusiĝis je verkado de poemoj. Dum 1938 ŝi gajnis la nacian literaturan premion.

Kontroverse diskutiĝis ŝia laŭ multaj litovoj tro por-sovetunia starpunkto, kiam la sovetunia "Ruĝa Armeo" perforte konkeris la landon. La pluan duan mondmiliton Salomėja Nėris pasigis en Rusio, ĝis dum 1944 ŝi revenis al Kaŭnaso, sed jam la postan jaron mortis. Aparte la lastaj poemoj montras fortan amon al la litova kulturo kaj loĝantaro.

La origina verkista pseŭdonimo de la verkistino estis Neris, la nomo de la dua plej granda rivero de Litovio. Kiam dum 1940 iuj el ŝiaj studentoj atakis ŝin ne esti sufiĉe opozicia al la okupanta potenco Sovetunio kaj nomis ŝin perfidanto de sia lando, ne inda je pseŭdonimo tiom forte ligita al la patrio, ŝi aldonis la diakritan signon super la litero "e" de la pseŭdonimo kaj kreis novan, artefaritan nomon sen signifo. Malgraŭ tiuj kritikoj kaj malgraŭ la tre liberaj esprimoj en ŝiaj poemoj, aprezataj ankaŭ de komunismaj funkciuloj en la tiutempe ŝtalinisma Sovetunio, Salomėja Nėris dum sia tuta vivo restis ne nur aparte ligita la la tradicia litova kulturo, sed ankaŭ tre religiema katoliko kaj regula vizitanto de diservoj.



Mi provis traduki la unuan parton de ŝia poemo "Eglė žalčių karalienė" ("Egle, la reĝino de kolubroj"). Mi ne celas al alta traduknivelo, tamen eble por alinacianoj estos interese konatiĝi kun miaj modestaj provoj, kaj se litovoj legus ĉi-tion, mi estus dankema pro pli detala kritiko. Dankon pro via atento kaj kritikaj rimarkoj koncerne la lingvon kaj la stilon.

Egle, la reĝino de kolubroj

Egle donas vorton

Konkurante kuras

Ondoj de la mar’

Tri fiŝistfilinoj

Dancas en ondar’.



Ilin priruĝigas

Subiranta sun,

Ili gaje ridas

Dum velkanta lum’.



- Jam suneto mortas,

Lasu ondojn ni!

Tuj kolerfeinoj

Regos ĉie-ĉi.



Jam nigriĝas akvo ­–

Kia tim’, horor’

La feinaj fingroj

Tiras harojn for!





Saltas la plej aĝa

El la akvo tuj,

Saltas kaj la dua,

Metas vestojn sur.



La plej juna Egle

Sur la ondtapiŝ’

La vizaĝon lavas

Naĝas kvazaŭ fiŝ’.



- Egle, ne prokrastu!

Iru hejmen ni!

Drakoj jam alnaĝas

En la noktmedi’.



Urĝas ŝin fratinoj-

Saltas haste ŝi,

Nuda ŝi sin viŝas,

Brilas lunradi’.



Bluzon jam surmetas –

Kaj auxdiĝas kri’:

- Kio?Eble lupo?-

Ektimiĝas sxi.



Miras la knabinoj,

Vidas cxiuj tri:

La kolubr’ en bluzo

Kuŝas tie-ĉi.



La bastonon prenas

La plejagxulin’

La kolubr’ homlingve

Alparolas sxin:



- Mi forgrimpos pace,

Vi ne batu min!

Egle se ekestos

Mia karedzin’.



Estas sxi tenera,

Milda belulin’

Ŝia sorto estas

Kore ami min.



La fratinoj tremas –

Kia la horor’!

Li neforpeliĝas

El la bluzo for!



Estas jam vespero,

Nokto venos tuj

Kaj ruĝiĝas ondoj

En sangmara uj’.







Egle, vi promesu! –

Estas fratkonsil’.-

Vi promeson rompos

Poste fojojn mil.



Ne la maraj ondoj

Ŝvebas en sekret’

Egle donas vorton,

Tremas la koret’.



Kaj fratinoj ridas:

- Bela la kontrakt’!

Estos bela paro

Post la nupta akt’.



- Sciu! Mi konsentas! –

Sonas ŝia kri, -

Sendu la svatantojn

Al la patro vi.



La serpent’ sengamba

Dronas en mallum',

Por fratinoj estas

Gaja amuzum’.





Egle tuj forgesas:

Nekredebla ag’,

Ke kolubr’ svatiĝis

Dum la fin’ de l’ tag’.

(Daurigota, almenaŭ mi tiel opinias)

Published at 10:22 ( 11 comments / 189 visits )
This post is public

July 13, 2009

Miaj unuaj renkontiĝoj kun Esperanto



Diversaj homoj alvenas al Esperanto laŭ diversaj vojoj kaj mi dezirus rakonti al vi, karaj Ipernity’anoj pri miaj unuaj renkontiĝoj kun la internacia lingvo, kiuj ne estis tute ordinaraj.
Ho, la fora infaneco! Kia bela kaj alloga, ornamita per fabelaj koloroj estas la infana mondo. Mia kara patrino, elirinta en la pli belan mondon antaŭ multaj jaroj, instruis min legi, kiam mi ankoraŭ ne estis eĉ plene kvinjara kaj mi estis absorbigita per la la mirinda mondo de libraj fabeloj kaj rakontoj. Iom poste el mia patro mi eksciis, ke ekzistas ia mistera lingvo, kies nomon li ne sciis, sed per kiu homoj de diversaj naciecoj povas komunikadi. Kiel interese tio aperis al mi! Mi pensis, ke se mi konus ĉi-tiun lingvon, mi povus legi la fabelojn de la tuta mondo! Kaj ankaŭ mia patro sciigis min ke tiun lingvon konas la vilaĝa fotografiisto Aleksandras Ŝarva.
Mi iomete flankeniĝos de la rekta rakontado por diri kelkajn vortojn pri sinjoro Ŝarva. En sia juneco li studis en pedagogia seminario por ekesti instruisto, tamen li ekmalsanis pri tuberkulozo. Li ne tute saniĝis, tamen kvankam lia malsano ne estis plu infekta, li ne povis labori en lernejo, do li ekestis fotografiisto. Li estis edukita kaj klera persono, havanta vastan mondkoncepton kaj la plej grava fakto estis, ke li estis esperantisto.
Do, unufoje mia familio iris al li por esti fotitaj. Mi klare memoras, ke dum tiu vizito mi unuafoje ekaŭdis la belsonan vorton Esperanto. Mi ankaŭ memoras, ke tiufoje la fotisto iomete propagandis la lingvon al miaj gepatroj, elparolante kelkajn vortojn kaj propoziciojn, montrante la simplecon kaj belsonecon de la lingvo. Do, tiu estis la unua fojo, kiam mi ekaŭdis pri nia kara lingvo, sed tiam mi ne entreprenis ian ajn pli seriozan studadon de ĝi. Ja, mi estis, mi opinias, nur sepjaraĝa tiam.
Mia pli serioza ekinteresiĝo pri la lingvo, okazinta kelkaj jaroj pli malfrue, estas laŭ mi ne tute ordinara. Kvankam sinjoro Ŝarva ne organizadis iajn-ajn kursojn de Esperanto, li, estante homo pedagogiema, ŝatis komunikadi kun infanoj kaj multaj infanoj de nia vilaĝo ofte vizitadis lin en lia hejmo. Tie ili akiradis iom da konoj pri la internacia lingvo. Bedaŭrinde, mi, kiel iomete sinfermema infano, ne frekventadis al li. Tamen poste la cirkonstancoj turnis sin tiel, ke mi ekestis la plej sindona vizitgasto de ĉi-esperantisto.
Kiel, do, tio okazis? Mi ree devas iomete deflankiĝi kaj priskribi kelkajn cirkonstancojn antaŭ ol daŭrigi mian rakonton. Mia hejmvilaĝo estis sufiĉe granda - kun lernejo, preĝejo, malsanulejo kaj kelkaj stratoj. Fakte ĝi estis kvazaŭ malgranda urbeto. En mia strato loĝis tre bela knabino kun tre belsona nomo por mi - Judita. Ŝi estis iomete pli aĝa ol mi, sed inter ni aperis ia proksimeco. Loĝante sur la sama strato, ni ofte bonŝancis iri al la lernejo kune. Estis tre agrable paroli kun ŝi kaj el ŝi mi ekkonis, ke ŝi frekventadas al sinjoro Ŝarva kaj ke ŝi iomete interesiĝas pri Esperanto. Ŝi, same kiel mi, estis interesiĝinta pri libroj kaj iafoje diris al mi, ke ŝi estas leginta tre interesan libron, kiun ŝi povus liveri al mi. Ho, mi ĝoje akceptis ŝian proponon. Kia litovlingva libro tio estis, mi jam ne memoras, tamen kion mi neniam forgesos, estis vortoj de Judita, kiam ŝi diris, ke mi estu atenta kaj ne elĵetu el la libro malgrandan folieton kaj aldonis, ke mi rigardu al ĝi nur kiam mi venos hejmen. Mi estis ekintriginta. Kia, do, folieto? Kial mi ne rigardu al ĝi tuj? Mi venis hejmen kaj tuj malfermis la libron, en kiu antaŭ la unua paĝo estis malgranda kunfaldita paperfolieto. Mi disfaldigis ĝin kaj ekvidis ses vortojn en nekonata lingvo. La vortoj estis: ”Vi estas afabla. Mi amas vin”. Kompreneble, mi tuj konjektis, ke tio estas Esperanto kaj la radiko “am-“ ŝajnis kvazaŭ iomete komprenebla al mi. Sekvontmatene, renkontinte Judita’n survoje al la lernejo, mi demandis ŝin pri la signifo de la mesaĝeto, tamen ŝi koketeme ridis kaj diris: “Penu kompreni. Se vi iros al sinjoro Ŝarva kaj ekinteresiĝos pri Esperanto, vi tuj komprenos ĉion.”
La saman tagon mi estis gasto de sinjoro Ŝarva.Mi ekdemandis lin pri Esperanto kaj li volonte rakontis al mi pri la lingvo, pri sia internacia korespondado, kiu dum soveta tempo ŝajnis kvazaŭ miraklo, montris al mi multajn librojn, revuojn kaj ĵurnalojn en la lingvo internacia.Tiufoje, vidante, ke mi estas serioze interesiĝinta, li donis al mi du libretojn, lernilojn de Esperanto kun ambaŭdirektaj Esperanto-litovaj vortaretoj. Kompreneble, mia unua plej granda lernostimulo estis prisencigi la mesaĝeton de Judita. Post la interparolo kun la estimata sinjoro Ŝarva mi haste kuregis hejmen por realigi mian unuan internacilingvan strebon. La vortaro konfirmis miajn antaŭsentojn. Mi tiam estis nur 12-jaraĝa, tamen mi memoras, ke mia koro ekbatis forte, kiel la koro de la plenaĝa enamiĝinto.
El la perspektivo de preskaŭ kvindek jaroj mi vidas, ke post tio mia amikeco kun Judita ekestis pli proksima kaj bela, liveranta al ni ambaŭ purajn, brilajn sentojn. Ni ofte renkontiĝadis, vintre kune skiadis, frekventadis la vilaĝan kinejon kaj lernejajn dancojn kaj eĉ iam kisadis. Angloj havas bonan vortkunmetaĵon pri la unua amo – “calf’s love” (“bovida amo”). Nia bovida amo estis tre bela kaj neniam forgesebla. Ĝi daŭris ĝis kiam mi estis 15jara. Poste Judita forveturis ien malproksimen de mia vilaĝo, ŝanĝis la lernejon kaj nia unua amo ĉesis.
Tamen postrestis Esperanto. Mi ege ekinteresigxis pri ĝi kaj mi ekestis ofta frekventanto de sinjoro Ŝarva. Kun lia helpo kaj subteno mi dum mallonga tempo ellernis la lingvon. Mia unua libreto, legita en Esperanto estis “Japanaj rakontoj”, eldonita komence de la pasinta jarcento per la eldonejo “Berlin Esperanto Verlag Möller & Borel”. Mi estis ege feliĉa, kiam post multaj jaroj mia ĉeĥa korespondamiko donacis al mi ĉi-libreton, kiun mi ege valoras ĝis nun. Sinjoro Ŝarva ankaŭ donis al mi por legi aliajn librojn, la ĵurnalojn “El popola Ĉinio”, “Hungara vivo”, “Bulgara esperantisto”, “Geografia revuo”, “Norda stelo” kaj aliajn. Li helpis al mi ekkorespondadi kaj anonci mian adreson en E-ĵurnaloj. Mi korespondadis kun samideanoj el preskaŭ ĉiuj tiamaj “socialismaj” landoj kaj ankaŭ mi skribadis leterojn en Aŭstralion, Iranon, Vjetnamion, Ĉinion kaj eble aliajn forajn landojn. En la fermita kaj severe kontrolata tiama soveta socio ebleco komunikadi kun eksterlando por mi estis vera miraklo. Eĉ mi, juna knabo, komprenis, ke mia korespondado estas kontrolata. Ekzemple, el Aŭstralio mi ricevadis leterojn, kiuj estis ĉirkaŭgluitaj per plastikaj gluzonetoj. Tamen mi sentis, ke eĉ en tiaj cirkonstancoj mi estis pli libera ol multego de miaj aliaj samaĝuloj.


Mi jam menciis, ke mi estas iomete sinfermema homo, tial min neniam allogis diversaj ĉeestaj Esperantaj aranĝoj, mi por ĉiam restis pasiva, letera esperantisto. Nuntempe mi nomus min virtuala esperantisto. Tamen mi ĉiam konsciis kaj ĉiam konscios, ke la kreaĵo de Ludoviko Zamenhof estis unu el la plej geniaj inventoj de la homaro.
Rigardante malantaŭen mi kun respekta danko memoras modestan, tamen sindonan esperantiston Aleksandras Ŝarva, kiu helpis al mi iri laŭ la vojo de internacia amikeco. Mi estas dankema al mia unua amo, kiu donacis al mi Esperanton kaj mi estas dankema al Esperanto, kiu pribeligis mian unuan amon kaj mian tutan vivon.




Dankon pro via firmeco legi ĉi longan mian konfeson.
Sincere
Alno



Published at 14:31 ( 17 comments / 243 visits )
This post is public

July 5, 2009

Lithuania - Litovio

In Youtube I found a wonderful little film about Lithuania:

http://www.youtube.com/watch?v=rJAE_gJpDHE

I would be grateful to know what you think of it.

En Youtube mi trovis mirindan filmeton pri mia lando Litovio. Jen estas la adreso laŭ kiu vi povas spekti ĝin. Vi spertos, ke tio indas. Bedaŭrinde, la filmeto estas nur angle. Mi estus dankema por via opinio pri ĝi.

Published at 17:11 ( 6 comments / 139 visits )
This post is public

June 25, 2009

Anekdotetoj

Viro:

- Dio, kial vi kreis virinon tiel belan?

- Por ke vi amu ŝin.

- Sed kial vi kreis ŝin tiel malsaĝan?

- Por ke ŝi amu vin.



ADMONO

Se vi ĝustatempe neforkutimigos vian infanon mensogi, li kreskos en politikiston.



RIMARKOJ

Se vi dronas kaj ekvidas oran fiŝeton (plenumantan ĉiujn viajn dezirojn) - la fortuno estas favora por vi, sed se orfiŝoj estas multnombraj, tio signifas, ke vi dronas en akvario.



Se en via domo staras nur unu meblo - ĵurnaltableto, tio ne signifas, ke vi estas ĵurnalisto; vi estas alkoholulo.



Se viaj okuloj estas prudentaj kaj via rideto estas mistera, tio signifas, ke vi estas fotata

Ellitovigita el revuo "Šeimininkė" ("Mastrumistino")



Published at 11:35 ( 2 comments / 99 visits )
This post is public

June 19, 2009

Arboj



Al mi plaĉas la versaĵo de Joyce Kilmer "Trees" ("Arboj") kaj mi provis elangligi ĝin. La aŭtoro per simplaj, sed trafaj vortoj prezentas la esencon de dieco. Do, ĉi tie estas mia modesta provo transdoni tion en Esperanto:

Neniam al la arb' egalos poezi' -

Ĉi-penson en la kapo havas mi.



La arba buŝ', premita al la ter',

La energion sorbas el inter'.



La arb' rigardas ĉiam al la Di'

En sia verda preĝa ekstazi'.



La arbo donas hejmon en somer'

Al gaja familio de paser'.



La blanka neĝo vintre amas ĝin,

Per pluva mildo l' arbo lavas sin.



Versaĵojn kreas la stultuloj,kiel mi,

Sed arbon povas krei nur la Di'.

Published at 20:08 ( 3 comments / 132 visits )
This post is public


( 14 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Alno

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...