Mi legis tiun ĉi je Libera Folio
"Gravaj Esperantaj retpaĝoj ofte malaperas post la forpaso de iliaj kreintoj, atentigas Darío Rodríguez. Laŭ li necesus, ke esperantistaj organizaĵoj entreprenu paŝojn por ilia konservo, dum tio eblas.
"Estas alarme konstati, kiel la esperantistaro neglektas gravan fenomenon. Multaj valoraj retpaĝoj pri esperantaj temoj estas kreitaj fare de izolaj esperantistoj, ofte maljunaj. Kaj tiuj paĝoj forpasas samtempe kun iliaj kreintoj, ĉar heredantoj ĉesas pagi la luprezon al la entreprenoj, kiuj gastigis tiajn personajn paĝojn. Gravaj esperantaj institucioj devus atente eviti tiun malaperon, savante tiujn paĝojn, kaj gastigante ilin en siaj retaj serviloj."
Kion vi pensas pri ĉi tiu afero?