Ĉinio estas granda disvolviĝanta lando. En la lando estas granda nombro da loĝantoj, la diferencoj inter urboj kaj la kamparo estas grandaj kaj la disvolvaj niveloj en malsamaj regionoj estas neekvilibraj. Nuntempe la ĉina socio trovas sin en periodo de grandskala transformado. Tial starigante celon pri reformado, ellaborante rilatajn projektojn kaj elektante vojon pri reformado oni devas ne nur konsideri ekonomian efikecon kaj ekonomian profiton, sed ankaŭ doni pli multe da atento al la justeco, harmonio kaj stabileco de la socio, persiste fari unuecan planadon, reguligi rilatojn inter diversaj interesoj, plene disvolvi la avantaĝojn de la socialisma sistemo por ke la popolanoj kune profitu kaj komune riĉiĝu.

Mi tute konsentas. Oni devas demandi, kio signifas 'disvolviĝanta'. Fakte, la ekonomio de la okcidentaj nacioj estas disvolviĝita. Ni estas riĉa kaj havas multajn da 'aĵojn'. Sed ankaŭ ni venenas la marojn, malplenas la mineralojn de la tero kaj varmigas la atmosferon. La riĉuloj pli-riĉigas, la malriĉuloj perdas eĉ la etan tion, kion ili havas. Se Ĉinio (kaj Brazilo, Barato, ktp) vojaĝus la saman vojon, certe la Tero suferos.

Urĝe, ni bezonas reformado, kiel Hu Angang diris.