traduko de kanto de Vladimir Visockij
Ĉi tie abioj tremegas kun knar’
Faifadas birdar’ maltrankvile.
Vi loĝas en densa sorĉita arbar’,
El kiu ne eblas foriri.
La padusoj tolaĵe sekiĝu en vent’,
Pluve falu siringa floraro,
Mi vin prenos el morna arbara silent’
Al palac’ kie kantas gitaro. (2 f.)
De mi kaj de lumo ĝis fora miljar’
Vin kaŝis magia mistero.
Vi kredas, ke estas sorĉita arbar’
La loko plej bela sur tero.
Foliaro soifu sen ros’ dum maten’,
Dronu luno en sombra nubaro.
Mi vin nepre venigos al hela kastel,
Kun balkono al bordo de maro. (2 f.)
En kiu semajna diurno kaj hor’
Al mi vi singarde elvenos?
De tie en manoj mi portos vin for,
Al lok’ netrovebla vin prenos.
Mi vin ŝtelos, se vin ne timigas la plan'.
Miaj penoj vin certe meritas
Paradizon ni sentu en simpla kaban’,
Se jam estas palac’ okupita
Paradizon konsentu en simpla kaban’,
Se l’ kastel’ estas jam okupita.
03-07-2007 – 20-08-2008