Junularo estas la estonteco de la popolo. Naskante infanojn popolo mendas estontecon.

La Esperanta popolo ne certigas sian estontecon per biologiaj infanoj, t.e. denaskuloj, nek TEJO estas nia tuta estonteco. Niaj veraj infanoj estas la komencantoj – domaĝe nia infanmortado estas katastrofa – kaj nia junularo estas la novaj esperantistoj, kiuj povas esti de kiu ajn aĝo. Nuntempe ĝuste la “tria-aĝuloj” estas por ni ĉiam pli interesa kaj fekunda junularo.

Por progresi, popolo devas esti bone edukita. Ankaŭ por ni instruado devas esti la ĉefa prioritato. Kvankam niaj tri laborkampoj – informado, instruado kaj utiligado – estas interligitaj kaj informado ŝajnas esti la unua en la tempa vico, instruado estas la fundamento de ĉio. Kvazaŭ simbole ĝi staras meze inter la du aliaj; ankaŭ praktike ĝi estu en la centro.

Produkti komencantojn tamen ne sufiĉas. Ja necesas pli da lerniloj en pli da lingvoj, por ke ni povu plimultiĝi, sed ni emas forgesi, ke por vera progreso necesas pli profundaj scio kaj klero. Tiun ĉi sulkon ni ne bone fosas. Ekzemple, UEA kaj ILEI funkciigas de longe la elementan kaj mezan nivelojn de la Internaciaj Ekzamenoj sed tute ne la superan. Apenaŭ troviĝas ĝisdataj verkoj pri la historio de UEA kaj de la tuta fenomeno Esperanto. La Enciklopedio aĝas sep jardekojn. La esplora-dokumenta fako de UEA, CED, devus provizi nin per klerigiloj, sed ĝi vegetas. Kaj tiel plu.

Kiam ni informas pri Esperanto, ne malofte oni petas nin diri ion en tiu lingvo. En tiu banala peto kuŝas io profunda: por esti kredinda, necesas mem koni kaj regi tion, por kio oni provas varbi aliajn. Kiam fine eblos supere ekzameniĝi kaj elekti inter multaj verkoj kaj eĉ kontraŭdiraj interpretoj pri nia historio, tiam ni povos pli optimisme rigardi antaŭen ol nun, kiam eĉ inter movadaj gvidantoj regas granda nescio pri la pasinteco. Por ili historia kono estas bufro kontraŭ la kaptiloj de naiveco, kiuj delogas fari multekostajn erarojn kaj ripeti samajn elreviĝojn. Por ni ĉiuj ĝi estas rimedo kontraŭ falsaj profetoj, kiuj provas mistifiki nin per siaj “novaj” ideoj, kaj kontraŭ movadaj politikistoj, kiuj kredas ke ŝanĝoj estas progreso sole per tio, ke ili estas ŝanĝoj.

* * *

Kara leganto, venis tempo danki kaj adiaŭi vin! Ankaŭ kun mia kolegaro mi jam lastfoje kafumis kune – nun grandparte disiĝas la teamo, kiu pli ol dek jarojn sindone funkciigis la koron de UEA. Sopire mi adiaŭas ankaŭ Roterdamon, la urbon de Erasmo kaj mondhaveno. Prave UEA havas hejmon en urbo, kies simboloj inspiras nin pensi homare kaj ĉiam konscii, ke nia laborkampo estas la tuta mondo!