About this blog

  • 4 posts
  • 1 162 visits
June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

June 21, 2009

3. Festivalo IRIS Interregiona, Internacia Esperanto-Festivalo 24—28. de junio 2009.

Loko de la Festivalo IRIS:
Esély Alapítvány (Fondaĵo Ŝanco), Tata, Fáklya utca 4. (Tel: 487-093, 586-270)

Elstara programo de nia Festivalo estas la Renkontiĝo de la ĝemelurboj de Tata kaj la fama aranĝaĵo de la urbo: la 16-a Festivalo Akvo, Muziko, Floro.

Anticipa programo

2009. 24-a de junio (merkrede)

12. 00-18. 00 Akcepto kaj loĝigo de la gastoj, libera programo

· perpieda urborigardado sur la Lagobordo
· ŝipveturado sur la Lago (kontraŭ aparta pago)
· fotoekspozicio pri floroj, konkurso: kiu konas pli multe da flornomoj en Esperanto?
· filmprojekciado
· libera programo kun ebloj sporti
18. 00-19. 00 vespermanĝo (laŭ anticipa mendo)

19. 30- Interkona vespero kun muziko,

kantos Klara Mikola

Komuna kantado, muzika vespero

2009. 25-a de junio. (ĵaŭde) Tago de la Floroj

8. 00- 9. 00 matenmanĝo
9. 30-13. 00 Urborigardado per trajneto kaj perpiede:
· dume vizito en la Fortikaĵo Tata
· sur la Lagobordo florkronado de la memorŝtono de JER organizita en 1980.
13. 00-14. 00 tagmanĝo

17.00- kantos Attila Schimmer
15. 00-18. 00 Fulmkurso pri florligado,
desegno-instruado,
pentrado de portretoj
Vizito en la Arboreto de Agostyán
Kantolernado (pri floroj)

Filmprojekciado

Libera programo kun ebloj sporti

18. 00-19. 00 Vespermanĝo

19. 30- Vesperaj programoj:
· Rememoro pri Julio Baghy kaj István Szerdahelyi
· Programo de Blovorkestro Honvéd
· Komuna kantado, muzika vespero

2009. 26-a de junio 26. (vendrede) Ta go de la Akvo
8. 00-9. 00 matenmanĝo

9. 30- Prelego pri la akvo -- de D-ro Endre Dudich
Prelego pri la birdoj en Tata -- de

D-ro Csaba Hartmann
Libera programo, partopreno en la urbaj programoj

13. 00-14. 00 tagmanĝo

14. 30- Vizito de la Banejo Fényes (Brila), fontoj en Tata (aŭtobuse)

Kantolernado (akvo kaj vino) Filmprojekciado

Libera programo, partopreno en la urbaj programoj.
18. 00-19. 00 Vespermanĝo

19. 30- Vesperaj programoj:

· Sinprezento de la Dancgrupo Bábolna
· Programo de la Koruso Egressy de Tata
· Programo de la Nederlanda Esperanto-Koruso Malvo
Libera programo, partopreno en la urbaj programoj.


2009. 27-a de junio 27. (sabate) Tago de la Muziko

8. 00-9. 00 matenmanĝo

9. 30- Rememoro pri la Junulara Esperanto-Renkontiĝo en 1980.
Pentrado de portretoj
Libera programo, partopreno en la urbaj programoj Konatiĝo kun Esperanto
13. 00-14. 00 tagmanĝo

Kung-fu-prezentado

Kantolernado (kanto, muziko)
Filmprojekciado

Libera programo, partopreno en la urbaj programoj

18. 00-19. 00 vespermanĝo

19. 15- Vesperaj programoj:
· Programo de dancgrupo kun viva muziko
· Programo de maĵoretoj
22. 00 Fajroludo


2009. 28-a de junio (dimanĉe)

8. 00-9. 00 matenmanĝo

9. 30- Projekciado de la Esperantlingva filmo

En Eŭropo ie
13. 00-14. 00 tagmanĝo

Komunaj kantado kaj fotado, fermo de la Festivalo.

La aliĝilon petu de mi hferenc@pr.hu


La definitiva programo povas ŝanĝiĝi.


Published at 14:20 ( 1 comment / 244 visits )
This post is public

June 21, 2009

Invitilo

Elkore ni invitas vin al nia seminario organizita de Hungaria Esperanto-Asocio kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
La seminario okazos en Tata, kadre de 3-a IRIS. Ĝi okazos la 27-an de junio 2009, sabate, inter la horoj 9.30 kaj 13.30.
Ĉefa temo estos: La plej gravaj problemoj de la hungaria Esperanto-instruado
Forumo kun mallonga enkonduko
Gastpreleganto: Rafael Mateos Gonzales - Hispanio
La temo de lia prelego: Metodoj por instrui Esperanton pere de ludoj (teori-praktika prelego)
Bonvolu retletere indiki vian volon de la partopreno al Sereghyné Zengő Enikő (enymister@gmail.com), aŭ al Mikola Klára (mikolaklari@gmail.com)!
Published at 06:31 ( 5 comments / 176 visits )
This post is public

June 6, 2009

Estraro de Hungaria Esperanto-Asocio

Imre Szabó prezidanto

Ferenc Harnyos ĝenerala vicprezidanto

János Nagy ekonomia vicprezidanto

Enikő Zengő Sereghiné regiona prizorganto

Klára Mikola regiona prizorganto

József Baksa regiona prizorganto

József Eszényi regiona prizorganto

Published at 06:49 ( 4 comments / 239 visits )
This post is public

June 1st, 2009

Deklaro de misio

La tradicion ni deziras konservi kaj kunligi kun la plej modernaj metodoj, la valorojn ni deziras malkovri, savi kaj diskonigi kaj por la tuta movado kaj por la tuta socio. Ni konsideras la plej alta valoro la bonvole aktivan esperantistaron, kiu rekonas la Internan Ideon de esperanto.

Ni, membroj de la novelektita estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, deziras servi al niaj elektintoj, al la membroj de HEA. Ni akceptas ĉiujn konstruemajn rimarkojn, helpojn kaj kunagojn, sed ni refutas plej energie la cinikajn, atakemajn incitojn. Ni donas amikan manon al ĉiuj esperantistoj, kiuj rekonas la celojn fiksitajn en la baza dokumento, en la statuto de la organizaĵo.
Ni deziras subteni -- zorgeme konservante la posedajn kaj spiritajn rajtojn de la koncernulo -- ĉiun privatan iniciaton, kiu vastigas la movadon, fortigas ĝian socihelpan karakteron, ni deziras kunlabori kun ĉiu, kiu ne volas disbati (eĉ se kaŝite) la organizaĵon, sed emas kunagadi por ĝia prospero.
Ni rigardas demokration la unusola eblo por akiri rezultojn. Ni deziras, ke la financoj utiliĝu vere por la prospero de la komunaj aferoj, ni kondamnas ĉiujn provojn direkti la komunumajn monojn en privatajn poŝojn. Ni kondamnas ankaǔ la elselektadon de la profitodonaj agadoj el la kompleksa agado.
Ni traktas elstare grava la rolon de la junularo en la formado de novaj vojoj. Ni alte taksas la aktivadon de la instruistoj, instruantoj, kursgvidantoj. Ni deziras helpeme subteni ilin organizante trejnadojn kaj kapabligajn kursojn por ili. Ni konsideras grava afero la altigon de la nivelo de la kursoj preparantaj kandidatojn al la lingvoekzamenoj. Ni kalkulas ankaǔ pri la plej aktivaj membroj de la pordiplomaj gelernantoj.
La intelektularo suferis gravajn malavantaĝojn. Ni deziras reorganizi la iam prosperantan, nuntempe grandparte mankantan kulturan vivon. Ni organizos prelegseriojn, librolega(j)n klubo(j)n, kulturajn eventojn. Ni petas la helpon de la intelektularo.
Ni rimarkis, ke la prestiĝo de Esperanto devas esti pli energie flegata en la socio, specife per aperigo de analizaj, informaj, seriozaj kulturaj artikoloj en centraj gazetoj kaj fakaj centroj.
Ni deziras vastigi la socian rekonon de Esperanto.
Ni atendas la helpon de ĉiu, kiu trovas nian fortostreĉon helpinda.


Estraro de HEA

Published at 07:32 ( 10 comments / 347 visits )
This post is public


( 4 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Hungaria Esperanto-Asocio

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...