Raŝi - Audino's most commented articles

  • SENPAGA BRAKUMO!

    - 21 comments
    Lasu unu brakumon kaj ricevu du plene senpagaj! :-)

  • MALNOVA TEMO (Velho Tema)

    - 17 comments
    Ĉu la feliĉo estas ĉe vi?

  • C1 - KER ekzameno - Pitagorajn Dankojn!

    - 17 comments
    Hodiaŭ mi ricevis la bonan novaĵon pri mia sukceso en ambaŭ flankoj de la KER ekzameno kiun mi partoprenis en TAKE, julie en San Paŭlo - Brazilo. Mi atingis la nivelon C1 en la skriba kaj en la parola parto. Mi profitas la momenton por danki al diversaj personoj kiuj ege helpis min (kelkaj eĉ senvole) atingi tiun feliĉan rezulton. Viktoro, kiu helpis min elekti la taŭgan nivelon por ekzameniĝi kaj por la bona klarigo rilate al ekzamento, Mikelo59, kiu estis por mi granda referenco pr…

  • LA TIMO PAROLI PUBLIKE

    - 16 comments
    medo
    KIU ESTAS VIA PLEJ GRANDA TIMO?

  • LA UNUAJ VORTOJ...

    - 15 comments
    En la paĝo de VIKTORO, en la diskutlisto " Esperantaj kursoj en Barcelono ", mi memoris pri la unua fojo kiam mi aŭskultis ion en Esperanto, legu: Pitagorajn Salutojn Viktoro! Danke al Dio kaj al la senlaca laboro de samideanoj, ni, ĉe la ŝtato San Paŭlo, ankaŭ posedas propan sidejon nomata EASP (esperanta asocio de SP). Mi havis la oportunon kontaktiĝi kun esperanto en tiu loko, antaŭ multe da jaroj, kiam mi ĝin aŭskultis en la unua kaj neforgesebla fojo: MI AMAS VIN! . Estis bona elekto…

  • AMIKECO

    - 13 comments
    LA PLEJ GRAVA INGREDIENCO DE BONA AMIKECO ESTAS LA TEMPO. RAŜI

  • KAŜNOMO

    - 12 comments
    Kiam mi aniĝis al Ipernito, mi ne sciis kiun nomon elekti por prezenti min. En rapida cerbumado mi elektis RAŜI ĉar ĝi estas la nomo de mia gardanĝelo (nekredebla, ĉu ne?). Mi ĉiam estis scivolema pri kiamaniere la personoj elektas sian kaŝnomon por esti konata. Do, laŭvole, klarigu..

  • KIU ESTAS VIA PLEJ ŜATATA RETUMILO?

    - 12 comments
    INTERNET EXPLORER, FIREFOX, GOOGLE CHROME, OPERA, SAFARI, ktp. Mi, persone, uzas OPERAn pro la simpleco, beleco, facileco de uzado kaj, mi ne scias ĉu estas vero, oni diras ke la kvanto de virusoj produktitaj por OPERA uzantoj estas malpli granda ol la resto. Mi ŝangis de IE al la aktuala ĉar mi ne ŝatas uzi la programon de Bill Gates kaj mi trovis OPERA ege simpatia. Kiun retumilo vi uzas? Ĉu vi havas specialan motivon por tiu elektado? Ĉu iu el la listo povas esti konsiderata "la plej bona…

  • PIV 2005 - Mia kultura investo! :-)

    - 11 comments
    Mi investis iomete pli ol duono de la minimuma salajro en Brazilo, 1/80 de baza nacia aŭtomobilo, 16 kvarfromaĝaj picoj, 310 teleroj da manĝajo en populara restoracio! :-) * Ĉu vi opinias ke la investo valoros apenaŭ? ** Laŭ kia grado vi taksas la gravecon de tia vortaro en nia lernado kaj en nia movado? *** Ĉu vi jam havas aŭ intensas akiri unu?

  • FELIĈA NOVAĴO POR MIA VIVO!! :-)

    - 11 comments
    Mi volas informi al miaj geamikoj ke mi ĵus ricevis la novaĵon pri mia aprobo en la konkurso pri majstriĝa kurso de matematiko en UNICAMP, unu el la plej bonaj universitatoj el Brazilo. Partoprenis 1100 kandidatojn kaj mi atingis la 17ª pozicio. 17 estis grava numero al la pitagora skolo ĉar ĝi estas prima numero kaj 1+7 =8, kiu kuŝiĝanta, reprezentas la nefinitecon!! :-) Finfine mi konkeris financan apogon por mia studado!!!!!!

  • ESPERANTO - Lingvo Pura?

    - 10 comments
    El SANKTA BIBLIO, malnova testamento, CEFANJA Ĉapitro 3, 8-17 http://www.site-berea.com/c/sb/index.html

  • LA REKONSTRUOTA LERNEJO

    - 10 comments
    20120829 135104
    En ĉi tiu ekzakta momento, normale, mi ne estus tie ĉi. Mi devus esti laboranta en publika lernejo de mia urbo, Atibaia, San Paŭlo, Brazilo. Mi ne laboras nun, ankaŭ ne laboros morgaŭ, nek postmorgaŭ kaj tiel same en la venonta semajno. Ne, mi ne estas senlaborulo! Hieraŭ mi laboris ĝis la 23h horo kaj tuj iris al mia hejmo por manĝeti ion antaŭ mia dezirega bezono ripozi sur mia lito ĉar, en la sekva mateno, multe da laboro atendus min, en la privata lernejo kie mi ankaŭ laboras, sed nur…

  • LA ĈEESTEMA LERNANTO

    - 9 comments
    La biciklo
    En la lasta semajno okazis io kiu vere tuŝis min: Lunde, en la unua lecionhoro de la vespero, mi komencis skribi, en la ĉeestpaperon, la markojn de la foresto de miaj lernantoj (kiam la lernanto venas oni markas nenion, kiam li ne venas oni metas la literon " F "). Ordinare mi ne vokas la nomojn de la personoj, mi nur lin serĉas la ĵusleginta nomo. Se mi ne trovas la lernanton en sia kutima sidloko, nur tiam mi lin vokas. Sekve, mi nur diras iun nomon kiam mi ne scias kiu estas la persono…

  • Rapida angla ekzameno! A0 :-)

    - 9 comments
    Antaŭ multe, multe da tempo mi partoprenis la unuan semestron pri angla kurso. En la fino, mi kaj mia kolego estis en la vico de la parola ekzameno kaj li iris unue. Rapide li revenis kaj mi komentis: -Kia rapideco!! Li diris: La instruistino faris nur unu demandon, mi respondis kaj ŝi petis al mi ke mi leviĝu kaj foriru de la ĉambro... ???? - Kion ŝi demandis al vi?? (Scivoleme mi demandis) - " DO YOU SPEAK ENGLISH ?" (Ĉu vi parolas la anglan?) - Kion vi respondis?? - Jes…

  • LA LASTA MOMENTO

    - 9 comments
    La lasta momento II
    Malfacile respondebla demando... AL KIUJ PERSONOJ VI SENDUS ĈI TIUN MESAĜON?!

  • 1000 TAGOJ en "IPERNITY"!! :-)

    - 6 comments
    Aniĝtago: 01/06/2009 # Hodiaŭ: 25/02/2012 La kalkulado de la tagoj J F M A M J J A S O N D Entute 2009 30 31 31 30 31 30 31 214 2010 365 2011 365 2012 31 25 56 214 + 365 + 365 + 56 = 1000 :-) Jes, mi scias... ordinare la personoj komemoras laŭ "x-jar…

  • LA PLI BONA DUONO

    - 5 comments
    Mia vera nomo estas Aŭdino Mi aŭdas, sed mia esenco ne inas.... En la universala stelar' Mi nur multe admiras Vin ĉiuj virinoj La pli bona duono De la homar'

  • IPERNITY, FACEBOOK, ORKUT kaj similaj

    - 4 comments
    Antaŭ kelkaj tagoj mi demandis al César: Ĉu via povas kompari la agadon, rilatojn, ktp inter IPERNITO kaj FACEBOOK? (Rilate al Esperanto) Respondo: Kara Raŝi, fakte en la pasinta jaro mi restis kelkan tempon kiel membro de Facebook, sed post malinteresighis pri ghi. Ne estas multaj da E-istoj tie kaj en Ipernitio oni havas pli da alternativoj pri uzado. Amike, César. Mi demandas: ĈU VI POVAS RAKONTI VIAN SPERTON EN TIAJ RETSALONOJ KAJ KOMPARI IPERNITON KUN LA RESTO?

  • Ĉu la gusto estas diskutebla?

    - 3 comments
    Mi scias.... ĉiu havas sian propran guston! Mi volas paroli pri la sento kiun ni ĉiuj havas kiam ni aŭskultas babiladon kaj muzikojn en aliaj lingvoj. Mi nur bone komprenas mian nacian lingvon (la portugala) kaj esperanto sed mi rimarkis ke mi sentas grandan plezuron aŭskulti la italan (parole kaj muzike) eĉ sen nenia komprenado. En Ipernitio mi akiris multajn oportunojn aŭskulti muzikojn el lingvoj neniam de mi antaŭe aŭskultataj sed, pri tiu korea muziko okazis io stranga: La muziko por mi est…

  • LA PLEJ BELA HIMNO?

    - 3 comments
    Ĉu ne estas nekredeble bela tiu himno? Hodiaŭ estis la unua fojo kiun mi aŭdis tiun muzikon. Ĉu vi konas alian teamo-himnon tiel bela kiel ĉi tiu? Roma Roma Roma core de 'sta Città unico grande amore de tanta e tanta gente che fai sospirà. Roma Roma Roma lassace cantà, da 'sta voce nasce n'coro so' centomila voci ciai fatto 'nnamorà. Roma Roma bella, t'ho dipinta io gialla come er sole rossa come er core mio…

25 articles in total