Mi investis iomete pli ol duono de la minimuma salajro en Brazilo, 1/80 de baza nacia aŭtomobilo,
16 kvarfromaĝaj picoj, 310 teleroj da manĝajo en populara restoracio! :-)
* Ĉu vi opinias ke la investo valoros apenaŭ?
** Laŭ kia grado vi taksas la gravecon de tia vortaro en nia lernado kaj en nia movado?
*** Ĉu vi jam havas aŭ intensas akiri unu?
Mankas al mi tiu vortaro, kiun mi aĉetos kiam eblos! Nuntempe, mi plejofte uzas retvortarojn kaj mi ankaŭ havas franca-esperanto vortaron de SAT - sed kelkfoje mankas vortoj aŭ ĉefe esprimoj.
Oni bezonas bonajn ilojn por plibone labori, ĉu ne? (Mi provas traduki francan romanon...)
Kial ne plivolonte skribi : mi investis monon en eo-vortaro anstataŭ aĉeti brandon, cigaredojn,ktp. ?
Kaj se la minimuma salajro estas tre malforta, vi mem tute ne kulpas, sed LA FINANCA MONDO , kiu tute ne laboras sed posedas hontajn riĉecojn!!!
Molieran saluton de via franca amiko!
Raŝi - Audino has replied to ViktoroĈu ĉiuj vi scias kiom kostas la kilogramo da tomato? Mi ricevas 1 kilogramo por mia lecion-horo!!
Nuntempe la afero iom ŝanĝiĝis kaj ni povas, sentime, aĉeti 2!! :-)
PS Tiu historio rilatas al ŝtataj lernejoj
Mi lastsemajnfine ĉeestis la usonan Esperanto-kongreson, kaj tie du homoj konsilis al mi uzi alian vortaron ambaŭlingvan kune kun PIV--unue kontroli la anglan vorton en tiu ambaŭlingva vortaro kaj poste en PIV. Eble ĝi montros al mi ĝian uzeblecon tiam kaj donos al mi pli plenan signifon. Mi provos tion.
Viktoro has replied to David DoughertyRaŝi - Audino has replied to David DoughertyNun mi povos, pli klare, kompreni maloftajn ideojn tiel kiel ekzemple ORTOCENTRO. Dankon kaj ĝis David!
Mi supozas, ke tio eblas nur kiam iu jam konas la lingvojn, el kiuj la esperantaj radikoj devenas. Ĉar mi konas la francan, la anglan, la italan, mi pli rapide trovas la esperantan taŭgan vorton.
Pri la prezo...nu.. mi pagis la kutiman prezon de bona dika bindita libro en Francio, tio estas tri vizitoj al kuracisto. Mi jam faris pli kostajn kaj pli stultajn aĉetojn.
Raŝi - Audino has replied to TjeriBonega!! :-)
Mi tre ofte konsultas PIV je dubo pri signifo de vorto. La libro estas ege utila kaj plej ofte helpas min solvi la problemon.
Raŝi - Audino has replied to Nomus NimbusRaŝi - Audino has replied to Petro Desmet'Por mi estas pli bone ke ni sekvu la tradician internacian komprenon de tiu grava punkto! Ĝis revido mia kara!
Petro Desmet' has replied to Raŝi - AudinoKore!
Estas tamen ege necese utiligi ĝin kun saĝo kaj zorga konsiderado: uzante PIV dum verkado de teksto, oni klare konsciu ke la plejmulto el oniaj legantoj mem ne posedas tiun vortaron. Se iu uzas PIV-an vorton en teksto kaj poste evidentiĝas, ke tre multaj legantoj de lia verkaĵo ne komprenas tiun vorton, tiam kulpas la verkanto (neniel la legantaro).
Kiel jam diris Petro, povas multe helpi vin je tio la asteriskoj.
Raŝi - Audino has replied to Andreo PeetermansBernardo has replied to Andreo PeetermansMi malkonsentas pri via "kulpas la verkanto (neniel la legantaro)". Multaj simple estas tro pigraj, neinteresitaj, maldiligentaj por rapide kontroli en iu el la multaj grandaj vortaroj fidindaj, kiuj ekzistas: http://www.ipernity.com/blog/37943/215392. Por nederland-lingvanoj neniel estas problemo: Ekzistas la vortaro-duopo de Petro de Smedt, unu el la plej fidelaj tradukoj de PIV: http://www.ipernity.com/doc/bernardo/4750649.
Andreo Peetermans has replied to BernardoLa asteriskoj nur povas roli kiel helpiloj kaj ne estas sekvendaj blinde (vi tute pravas pri la eksmodeco de multaj Fundamentaj vortoj kaj la nepreco de multe da nefundamentaj). Ĉiu iom sperta esperantisto scias ke ofte estas komplika afero fari taŭgajn vortelektojn.
Mi volas klarigi ke, kiam mi skribis "kulpas la verkanto (neniel la legantaro)", mi tute ne pensis pri unuopaj legantoj aŭ relative malgranda ono el ili, sed ja pri sufiĉe granda parto de la celita legantaro. Se vi uzas vorton, kaj duono el viaj celitaj legantoj ne sukcesas eltrovi la signifon de tiu vorto sen iom granda peno, vi ja estas iomete malica ;-)
Bernardo has replied to Andreo PeetermansLa asteriskoj havas iun intereson historian (Fundamento 1905) kaj indikas la vortojn fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj. Intertempe multaj aliaj estas uzataj. Hazarda ekzemplo sur la sama paĝo: "instrukcio" estas fundamenta, "instrumento" ne. Do mi supozas ke neniu uzas hodiaŭ ekskluzive vortojn de la fundamento...
Pri la prezo: PIV 2005 kostis por mi la ekvivalenton de tri vizitoj ĉe ĝenerala kuracisto (nespecialisto; sen laboratoriaj analizoj) aŭ la valoron de 10 poŝlibroj.
Por la franca kaj la germana mi spertis ke la Reta Vortaro ne sufiĉas. Se vi ekzemple serĉas "médecin généraliste" aŭ "Hausarzt" (ĝenerala kuracisto), vi trovas nenion. Sed ankaŭ multaj vortoj uzataj en la ĉiutaga lingvo mankas.
Sign-in to post a comment.